×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.01. Vivi por sporta pasio

2013.11.01. Vivi por sporta pasio

Vivi por sporta pasio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kílian Jornet Burgada

Eĉ se ne tiel konataj de la publiko, supervivas nuntempe sportaj pasioj ne tro poluitaj aŭ ne tute sklavigitaj de sovaĝa konsumisma reklamado kiel hontinde okazadas en Olimpikoj kaj aliaj mondaj sportaj eventoj. Belega ekzemplo de sendependa sporta pasio venas el la kataluna atleto Kílian Jornet Burgada, la kuristo de la altaj montaj pintoj. Li proksime de la ĉielo, ĉiam kiel eble plej rapide, kuradas per kurŝuoj aŭ per skioj aŭ kurante grimpas per najloŝuoj.

Kílian naskiĝis antaŭ 26 jaroj en rifuĝejo, je alteco de 2000 metroj sur la katalunaj Pireneoj, mastrumita de siaj gepatroj. Ili, amantoj de montaj sportoj gvidis lin, ekde lia infaneco, grimpante tra la altaj pintoj. 13-jaraĝa li ekkonkursis en skia montogrimpado kiel novulo en la kataluna sporta centro.

Ekde tiam li daŭre rompas plej prestiĝajn rekordojn de surmonta kurado. La 21-an de aŭgusto 2013, li starigis rekordon de supren- kaj malsupren-iro de la Monto Ĉervino (aŭ Matterhorn), 4.478 metrojn alta, per tempo de 2 horoj kaj 52 minutoj. Kutime tio postulas de sperta grimpisto 14 horojn. Antaŭ du semajnoj li kvinafoje fariĝis monda ĉampiono de surmonta kurado.

Kílian Jornet Burgada, kun sia senartifika karaktero kaj svelta korpo - 171 centimetrojn alta kaj 56 kilogramojn peza - fakte revoluciis la sportan mondon. Por sinvivteni kaj financi sian sportan agadon, anstataŭ akcepti la monon kaj la ordonojn de sponsoroj li unue verkis la libron "Kuri aŭ morti". Pli ol 50.000 ekzempleroj estis venditaj nur en Hispanujo kaj oni tradukis ĝin en 9 lingvojn. La libro kapablas komuniki eksterkutimajn sensaciojn per persona, eleganta kaj flua stilo.

La leganto, kune kun Kílian, alfrontos epopeajn entreprenojn, kiel la rekordan kursan trairadon de ĉiuj pintoj de la Pireneoj, sentos la inundon de adrenalino dum la alvenoj en la plej prestiĝaj surmontaj kuradoj en la mondo. Li sentos, ke siaj piedoj trafe dancas sur ĉia tereno, ke li kuras pro la nura plezuro fari tion, rimarkante pensojn kaj sensaciojn de la atleto, malkovrante liajn sekretojn por retrovi la volon por kuri, kiam la fortoj ekcedas.

En la jaro 2012 iniciatis Kílian Jornet Burgada kaj siaj sportaj kunuloj kampanjon de mikrofinancado kaj komencis la projekton nomatan "Pintoj de mia vivo" (angle "Summits of my life"). Jen kiel li priskribas la projekton: "Temas pri 4-jara entrepreno, dum kiu mi kaj miaj amikoj veturos al la plej altaj montaj ĉenoj de la tero, klopodante grimpi sur 8 el la plej spirrabaj pintoj kaj reveni suben kiel eble plej rapide.

Dum la plenumado de la unuaj tri tapoj de la projekto, la kunularo de Kílian produktis la filmon "Maldika linio", libere aĉeteblan en interreto per malmulte da eŭroj. Mi faris tion kaj jam plurfoje spektis ĝin. Eble ankaŭ pro la fakto, ke mi naskiĝis sur la Alpoj, en unu el la okcitanaj valoj de Italujo kaj vivis en monta medio dum mia infaneco, ĉiufoje tiu filmo profunde emocias kaj kortuŝas min.

Kaj jen ŝlosila citaĵo el tiu filmo: "Ni estas tio, kion ni revas. Se ni ne plu revas, ni ne plu vere vivas!". Tio povas taŭgi ankaŭ por veraj esperantistoj, ĉu ne?

En la suba esperantigita filmeto vi povas konatiĝi kun Kílian Jornet Burgada kaj mallonge spekti lian lastan prodaĵon sur la Monto Ĉervino. Post tio aperas ankaŭ la antaŭfilmo de "Maldika linio".

2013.11.01. Vivi por sporta pasio 2013.11.01. Live for sports passion