×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.30. Brazila orkestro trairas la mondon

2013.10.30. Brazila orkestro trairas la mondon

Brazila orkestro trairas la mondon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Brazilo – kaj aparte la ŝtato San-Paŭlo - celebras nuntempe belan jubileon: OSESP fariĝas 60-jara! OSESP estas komencliteroj, en la portugala lingvo, de “Simfoni-Orkestro de Ŝtato San-Paŭlo”. Ĝi estas efektive eminenta kulturhavaĵo en la lando. Nuntempe ĝi atingis internacian personecon pro la alta nivelo de sia arto kaj ĝi markis sian jubileon per ampleksa ekskurso al plej gravaj centroj en Eŭropo. Ĝi digne sin prezentis en tradiciaj temploj de muziko en Londono, Parizo, Amsterdamo, Vieno kaj aliaj. La koncertoj estis granda sukceso. Eldonisto de la prestiĝa brita revuo “Gramophone” opiniis, ke la orkestro montras kvaliton por partopreni la grupon de plej bonaj orkestroj en internacia scenejo.

OSESP tamen pasigis jarojn de penado por atingi tiun ŝtupon. En la komenco de ĝia historio ĝi devis barakti meze de monmanko, manko de bonaj salajroj por la muzikistoj, kaj manko eĉ de taŭga ejo por trejnado kaj sinprezento. Ĝi postvivis nur per la idealismo de iuj orkestrestroj, precipe de la karmemora Eleazar de Carvalho, kiu per siaj talento kaj obstino markis la historion de erudicia muziko en Brazilo. En la jaro 1997 komenciĝis kompetenta reformo en la administrado de la orkestro kaj en 2005 ĝi konsistigis fondaĵon. En 1999 inaŭguriĝis la impona Salono San-Paŭlo, en la samnoma urbo. Ĝi estas luksa, modernega koncertejo kun pli ol 1700 komfortaj sidlokoj kaj perfekta akustiko. Ĝi estas la sidejo de OSESP, kaj tie ĝi proponas al la publiko preskaŭ 200 koncertojn jare. Krome ĝi ekskursas al urboj en la interno de la ŝtato kaj en Latinameriko.

Ĝi starigis korusojn (inkluzive por infanoj kaj junuloj), ensemblojn por ĉambromuziko, dokumentocentron, volontulan servon, abonsistemon, muzikedukan sistemon kaj akademion de muziko. Ĉiudimanĉe matene okazas altnivelaj koncertoj je minimuma prezo, kun la celo allogi nepagipovan publikon – kaj la salonego estas preskaŭ ĉiam plenplena. Ŝtata televidkanalo ofte montras spektaklojn de OSESP kaj ankaŭ per interreto ĝi proponas siajn prezentojn.

La nuntempa orkestrestro estas la kompetenta usonanino Marin Alsop. Unu kvarono el la muzikistoj en OSESP estas nebrazilanoj kaj la kriterioj por akcepto estas tre severaj. Nur per serioza administrado kaj talentaj profesiuloj eblas atingi tian sukceson. La publiko dankas kaj varme aplaŭdas.

Per “Youtube” eblas spekti diversajn filmetojn: