×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.29. Ĉu ekzistas praktikaj metodoj atingi sukcesojn?

2013.10.29. Ĉu ekzistas praktikaj metodoj atingi sukcesojn?

Ĉu ekzistas praktikaj metodoj atingi sukcesojn?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kelkiuj opinias, ke la sukceson oni povas trakti samkiel matematikon, fizikon, kemion, fiziologion aŭ ĉiun alian fakon. Ili opinias, ke reguloj kaj principoj atingi sukcesojn estas same evidentaj kaj esploreblaj kiel la principo pri la gravito. Oni eĉ povas paroli pri io tia kiel scienco pri sukceso. Se ĝi ekzistas, sufiĉus ekposedi ĝin, apliki kaj ĉiu el ni povus forgesi pri pluraj ĉiutagaj ĉagrenoj pro malprospero, nesufiĉaj monrimedoj aŭ aliaj mankoj, kiujn la homo kutimas opinii sia sukceso. Sed ne estas tiel facile. La esploristoj pri la metodoj atingi sukceson opinias, ke nemultaj branĉoj karakteriziĝas per tiom grandega nombro da principoj, reguloj kaj leĝoj, kiuj bedaŭrinde komplikas la aferon kaj devigas trakti la sukceson kiel apartan sciencobranĉon.

Ofte estas tiel, ke homoj sufiĉe malrapide progresas, kvankam ili koncentriĝas pri perfektigado de siaj profesiaj kapabloj. Okazas tiel, ĉar la plibonigo de siaj profesiaj kapabloj estas apenaŭ UNU EL MILOJ da esploritaj metodoj atingi sukcesojn. Kion do oni povas konsili al iu, kiu klopodas sukcesi? Necesas ekkoni kaj elprofiti kiel eble plej multajn metodojn.

De kio ni do komencu? Unue ni devas scii KIEL AGI kaj sekve KOMENCI AGI. Simple, ĉu ne? SCII kaj AGI! La vero estas tiom komprenebla kaj elementa, ke priparoli ĝin estas vane. Sed ĝia simpleco kaŭzas, ke plimulto da homoj tute ne elprofitas ĝin. Paradokse – homoj plej ofte ignoras ĝin. Ili preferas dediĉi multe da tempo al aferoj tute sensignifaj anstataŭ trovi iom pli da tempo por koncentriĝi pri la aferoj gravaj, eĉ garantiantaj realigon de tiu aŭ alia celo en la vivo.

Kelkfoje oni aŭdas, ke la scio estas potenco. Ĉu vere? Ĉu sufiĉas scii? Absolute ne sufiĉas. Nur elprofiti la scion estas potenco. Atingi sukceson signifas kvazaŭ supreniri eskalon. Ŝtupeto post ŝtupeto. Ne atendu kaj ne provu atingi la pinton per unu granda salto – diras spertuloj.

Per ĉi tiuj vortoj mi intencas inviti vin vojaĝi tra pli aŭ malpli mistera mondo de prospero kaj iom mediti pri la temo de la sukceso, kiun ja ĉiu el ni kelkagrade en sia vivo dezirus atingi. Vi ne devas kredi je la efikeco de la prezentotaj ekzemploj. Sed eble valoras iom pritrakti la demandon pri la homa prospero. Laŭ mi pripensi kaj analizi kio alkondukis kelkajn – vi certe dirus – feliĉulojn al la pinto de famo povas esti interesa kaj eble kelkfoje helpa okupo. Mi do invitas vin aŭskulti sekvajn erojn pri la temo de sciencaj esploroj, kies rezulto estis ekkono de miloj da funkciantaj en la praktiko reguloj. Kelkajn el ili mi plensukcese realigis kaj realigas ĝis hodiaŭ.

2013.10.29. Ĉu ekzistas praktikaj metodoj atingi sukcesojn? 2013.10.29. Existe-t-il des méthodes pratiques pour réussir ?