×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.28. Sensencaj produktoj por diabetuloj

2013.10.28. Sensencaj produktoj por diabetuloj

Sensencaj produktoj por diabetuloj

Specialaj produktoj por diabetuloj utilas al neniu, diras ekspertoj. Ili tute malkonsilas preni sukersurogatojn. Kelkaj el tiuj produktas nur aeron en la ventro, aliaj ĝenas eĉ la metabolon de graso.

En antaŭaj epokoj dolĉaĵoj estis tabuaj por diabetuloj. Anstataŭ tio ili devus konsumi - se entute - specialajn dietproduktojn: sensukerajn kuketojn, marmeladojn kaj sukojn, ĉokoladon por diabetuloj aŭ tiaj pralinoj. Ankoraŭ hodiaŭ tiuj multekostaj artikloj staras en la bretaroj de diversaj vendejoj.

Laŭ hodiaŭa scio de la scienco tiuj produktoj por diabetuloj ne estas necesaj. Tial la germana parlamento abolis ilin. Tamen la vendejoj rajtas vendi ilin ĝis la elĉerpiĝo de la provizoj. Estas multaj kialoj por tiu abolo. Unu kialo estas ke produktoj por diabetuloj kompare kun normalaj nutraĵoj ne ofertas avantaĝojn. Tute male ili enhavas tro da graso kaj plej ofte sukersurogatojn. Tiuj surogataj substancoj (fruktozo, sorbito kaj aliaj) ja ne plialtigas la nivelon de ensanga sukero, sed ili tamen dikigas. Ĉar ili enhavas preskaŭ same tiom da kalorioj kiel normala sukero. Tial tiu artefarita sukero ne prezentas avantaĝon.

Anstataŭ tio produktoj por diabetuloj malpli bone gustas - kaj krome ili estas multekostaj. Oni tial rezignu doni rekomendojn kiel "taŭga por diabetuloj", ĉar tiaj eldiroj nur misgvidas diabetulojn al konsumo de tro da tiaj nutraĵoj.

Krome la intesto nur malbone povas digesti la sukersurogatojn. Kiu manĝas tro da ili, tiu povas suferi pri aerpremo en la ventro aŭ diareo. Al tio aldoniĝas ke kelkaj el la substancoj ne tiom dolĉigas kiel normala sukero. Sorbito ekzemple estas nur duone dolĉa. Tio signifas: Ju pli dolĉa estis diabetula pudingo kun sorbito, des pli da kalorioj ĝi enhavis kompare al normala pudingo. Per tio oni ne faras komplezon al sia korpo.

Iom alie aspektas la afero ĉe la dolĉigiloj. Tio estas artefaritaj substancoj kiuj portas dolĉan guston sur la langon, kiuj tamen ne eniras la metabolon kaj tial ne postulas kroman insulinon. Dolĉigiloj tial estas alternativo por homoj kun diabeto. Tiuj substancoj ne enhavas kaloriojn kaj ne plialtigas la nivelon de ensanga sukero. Uzataj estas diversaj substancoj kiel ekzemple saĥarino, ciklamato, aspartamo aŭ acesulfamo. Jam etaj kvantoj sufiĉas por dolĉigi citronan sukon. Ili vendiĝas aŭ en likva formo aŭ kiel etaj piloloj.

Kvankam dolĉigiloj ne estas rekte malsanigaj oni ne konsumu ilin grandkvante. La korpo ne perceptas ilin kiel sukeron, ĉar ili ne utilas kontraŭ manko de sukero. En kazo de manko je sukero rekomendindas trinki limonadon aŭ kokakolaon kun vera sukero.