×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.26. Strekokodoj kaj KuoRo-kodoj

2013.10.26. Strekokodoj kaj KuoRo-kodoj

Strekokodoj kaj KuoRo-kodoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Zebraj kaj mozaikaj motivoj en informadiko

Jam de longe ni kutimiĝis vidi sur varoj, aparte manĝaĵoj, malgrandan markon de kodnumero aperintan kiel sinsekvo de nigraj kaj blankaj paralelaj strekoj pli aŭ malpli dikaj. Temas pri la tiel nomataj strekokodoj, legeblaj per optika legilo, kiuj tre faciligas, ekz. en superbazaroj, la pagon por aĉetitaj varoj.

Je la komenco de la 70-aj jaroj, kiam oni eksperimentis la uzon de tiaj kodoj, en la itala firmao OLIVETTI, kie mi laboris, oni ŝerce kromnomis ilin "zebraj kodoj" kaj cirkuligis la ĉi-rilatan ŝercan enigmon: "Ĉu zebro estas besto blanka kun nigraj strioj aŭ nigra kun blankaj strioj?". Kurioze, ke ankaŭ hodiaŭ, en kelkaj landoj, oni nomas "zebro" la striojn sur ŝoseo, kiuj indikas piediran trairejon - lokon, kie piedirantoj rajtas transiri la ŝoseon de unu trotuaro al la kontraŭa.

La bildoj en la unua linio de la supra ilustraĵo, rilatas al tia komuna unudimensia strekokodo (mallonge, 1D-kodo) kaj montras, el maldekstre al dekstre, porteblan optikan legilon, ekzemplon de kodnumero kaj ŝercan parigon inter strekokodo kaj zebro.

Lastatempe, dank' al la vertiĝodona multiĝo de kompufonoj*, pli kaj pli disvastiĝas la uzo de dumensia strekokodo (mallonge, 2D-kodo). Temas pri la tiel nomata KuoRo-kodo (el la angla Quick Response code), kiu konsistas el nigraj kvadretoj aranĝitaj en kvadrata krado sur blanka fono, iamaniere kiel mozaika motivo (vidu ekzemplon supre). Oni povas per ĝi kodi ne nur numerojn sed ankaŭ literajn kaj alispecajn datumojn. Tiun kodsistemon oni inventis en Japanujo en 1994.

Komence oni uzis ĝin en industrio sed nuntempe tiu kodo estas tre uzita en komercaj reklamoj. Des pli, ke ĉiu kompufono povas, per senpaga aplikaĵo, kiu skanas KuoRo-kodojn, tre rapide kapti la entenatajn datumojn kaj transformi ilin en iun utilan formon. Plej ofte la kodo enhavas retadreson de retejo, kies hejmpaĝon la kompufono tuj aŭtomate malfermas. Oni nur devas aktivigi la aplikaĵon, celi kaj enkandrigi la kodan bildon, kiu povas aperi sur papero aŭ ekrano kaj eĉ en reklamtabulo je la alia flanko de la strato. Kiel ekzemplo, meze de la dua linio en la supra ilustraĵo, aperas la kodo por aŭtomate aliri, per uzo de tia kompufona aplikaĵo, al la retpaĝo de la Esperanta RetRadio kun listo de sonartikoloj.

Kompreneble, ĉar temas pri konsumisma reklamado, la afero povas enhavi ruzan kaŝtrompan artifikon, per kiu la reklamanta firmao spuras la konduton de uzantoj: kie, kiam, kiom da fojoj, per kiu kompufono oni skanis la kodon. Sed tia malrespekto de nia propra privateco ne estas la plej ĝena karakteraĵo de disvastiĝo de KuoRo-kodoj, ĉefe nuntempe, kiam dank' al uzo de nunaj kompufonoj, ĉiu minimume ekipita agentejo, do ne nur registara, povas facile kaj detale spuri nian vivon. La vera risko estas, ke malicaj KuoRo-kodoj unuavide senpekaj, helpe de libere haveblaj aplikaĵoj kaj ekspluatante permesemajn kompufonajn agordojn, endanĝerigas ne nur la privatecon de uzanto sed eĉ la integrecon de liaj datumoj.

Do, oni devus ĉiam prudente konduti rilate al interreto, ĉar ĝi estas ekzakta spegulo de la reala mondo: unuflanke defie plena per oportunecoj kaj aliflanke inside plena per ĉiam novaj kaŝtrompaj neantaŭvideblaj danĝeroj.

* Noto: kompufono el kompu (tilo) + (tele) fono estas neoficiala nomo de la kutime angle nomata "smart-phone", t.e. "inteligenta" poŝtelefono, kiu, enhavanta komputilajn kapablojn kaj ekranon, utilas ankaŭ kiel persona cifereca asistanto (PCA).

2013.10.26. Strekokodoj kaj KuoRo-kodoj 26.10.2013. Barcodes und KuoRo-Codes 2013.10.26. Barcodes and KuoRo codes