×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.25. Biologia evolucio en la universo

2013.10.25. Biologia evolucio en la universo

Biologia evolucio en la universo

Dum longa tempo la biologoj estis konvinkitaj ke la ekesto de vivo sur la Tero okazis hazarde - kaj tial devis esti unika evento. Hodiaŭ ili havas firman scion. Ankaŭ sur aliaj planedoj eblas teorie biologia evolucio.

Okazis antaŭ ĉirkaŭ 4 miliardoj da jaroj kiam la vivo sur la Tero ekburĝonis. Tiam nia planedo havis aĝon de proksimume 500 milionoj da jaroj. En unu certa loko - eble ankaŭ en pluraj - ekestis veziketoj kiel antaŭaĵo de la ĉelmembrano de hodiaŭaj vivaĵoj. Ili enfermis simplajn biomolekulojn el kiu kelkaj "lernis" duobligi sin mem. El tiu antikva bioĥemio elkreskis la kompleksa strukturo de hodiaŭaj ĉeloj kaj organismoj.

Dum longa tempo la biologoj kredis ke la ekesto de vivo estis procezo kiu okazis pro hazardo kaj havis ekstreme malaltan probablecon de realiĝo. Tial ili kredis ke tute ne eblas ke tiaj procezoj ripetiĝas ie en la universo. Laŭ tio la Tero devus estis la sola loko en la universo kie troviĝas vivo kaj la homaro devus esti la sola inteligenta specio. Sed tiu imago ŝanĝiĝis.

Unuflanke astronomoj malkovris multajn planedojn kiuj orbitas ĉirkaŭ foraj steloj. Altenkalkuloj montras ke jam nur en nia galaksio povas troviĝi ĉirkaŭ 100 miliardoj da tiaj planedoj. Multaj el ili verŝajne estas ŝtonaj planedoj simile al la Tero, kiuj orbitas en vivozono ĉirkaŭ la koncernaj sunoj. Ankaŭ tie biologia evolucio principe eblas.

Aliflanke la biologoj kaj genetikistoj komprenas pli bone la vivoprocezojn. Tio pliakrigas la vidon sur la komencon de la vivo. Same eblas pritaksi pli precize la fizikajn kaj ĥemiajn kondiĉojn kiuj estis nepre necesaj por la ekesto de la vivo. Entute montriĝis ke la praĉeloj povis ekesti do multe pli simple ol oni pensis antaŭe.

Nova studaĵo de la universitato de Vaŝingtono subtenas tiun hipotezon. Ĝi konkludas ke la ĥemiaj konsisteroj sur kiuj baziĝas la surtera vivo akcelas kaj protektas sin reciproke laŭ ĝis nun nekonata maniero. Tio signifas ke la fajrero de la vivo pli facile ekflamis ol la esploristoj estis supozintaj ĝis nun.

Unu el la bazaj konsisteroj de la praĉeloj estas nukleinacidoj. Alia konsistero estas grasacidaj molekuloj kiuj kunformiĝas aŭtomate al malgrandaj saketoj, do veziketoj. Laŭ nuna stato de scio tiuj veziketoj sur la pratero ĉirkaŭvolvis la unuajn biomolekulojn, simile kiel membranoj ĉirkaŭvolvas ĉelojn de hodiaŭaj organismoj.

Evidente la reciproka pozitiva influo de la molekulaj tipoj kaŭzas ilian ĥemian konfiguron. Tio devus okazi sur aliaj tersimilaj planedoj laŭ simila maniero. Tial eblas supozi ke la ekesto de vivo tie okazas laŭ la samaj paŝoj. Aliflanke neniu scias kiel tie okazas la plua evolucio. Rilate al tio la fantazio estas senlima.