×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.24. La timo pri la mikroondo

2013.10.24. La timo pri la mikroondo

La timo pri la mikroondo

Mikroondaj fornoj disradias al la ĉirkaŭaĵo kaj al la manĝaĵo kiun oni tie preparas - tion pensas multaj homoj. Sed ili ne scias ke la teknologio akcelas la sanon kaj ne ĝenas la klimaton. Jen la rakonto de konatulo:

Apenaŭ eblas vivi sen mikroondo. Eblas prepari en tiu forno manĝaĵojn rapide kaj milde - kaj precipe fangopakaĵojn kiujn nia rakontanto ĉiam havas ĉe si kontraŭ ĉiaj doloroj en la skeletmuskola sistemo. Se li vizitas geamikojn, li tial portas plej ofte mikroondan fornon sub la brako. Tio estas sufiĉe malkomforta, li tial jam pripensis rezigni pri amikeco al aliaj homoj kiuj hejme ne havas mikroondan fornon. Sed aliflanke ankaŭ lia frato kaj la gepatroj ne posedas tian fornon kaj familiaj ligoj ne estas tiel facile malnodeblaj.

Bedaŭrinde mikroondoj ne estas popularaj. Estas modaj obĵetoj. Amiko diras: "Mikroondo? Tio ja estas tute laŭ okdekaj jaroj ...". Kaj eĉ pli malbone: Oni asertas ke mikroondo estas danĝera por la sano. La gepatroj de nia rakontanto toleras la kunportitan aparaton nur kun malplaĉo - ĝi ŝajnas esti io simila al atomcentralo - nome nekalkulebla fonto de radioj. Same opinias la kunloĝantino. Se la blovilo de la mikroondo en la kuirejo ekfunkcias, ŝi malaperas dirante: "Mi timas pri mia utero".

Normale nia rakontanto sufiĉe facile estas infektebla per paniko, sed ja validas tiel severaj preskriboj rilate al la protekto kontraŭ radioj - ĉu oni vendus mikroondajn fornojn se de la aparatoj vere elirus grava danĝero? Milionoj da familioj estus kaptintaj la radiadon! Interparolo kun la esplorcentro por elektromagneta taŭgeco por la medio kie ĉiuj studaĵoj estas analizataj, pravigas la opinion de la rakontanto. La radiado de mikroonda forno ne prezentas danĝeron se la aparato ne havas difekton.

Sed la kunloĝantino ankoraŭ ne rezignas. "La manĝaĵo tiel sekiĝas per la mikroondo ke oni elsekiĝas interne", ŝi diras. "Oni ja povas kovri la manĝaĵon kaj trinki iom pli ", la rakontanto obĵetas. Sed ĉe tiuj vortoj la kunloĝantino jam estas fuĝinta el la kuirejo. Tiel la rakontanto ne plu havas okazon prezenti pluajn argumentojn.

La terpomojn kiujn li varmigas li devus sen la mikroondo meti en kaserolon por varmigi ilin - por tio necesus preni aldonan grason, do en mikroonda forno estas multe pli sane! Krome la ekologia bilanco ricevas pozitivan kontribuon. La mikroondo ja konsumas malpli da energio ol varmigi manĝaĵon sur la elektra forno. Kaj tute ne forgesindas la fango-pakaĵo: Por varmigi ĝin sur la elektra forno tio verŝajne jam kaŭzus plialtigon de la marnivelo je unu centimetro. Meti ĝin en akvobanaĵon tio daŭrus tutan horon, kontraŭe al 4 minutoj en la mikroondo!

Kelkajn monatojn poste nia rakontanto eniras la kuirejon kaj aŭdas la zumadon de la mikroondo. Li vidas tra la fenestreto ke sur la telero turniĝas terpomoj kun ŝelo en akvobanaĵo. La kunloĝantino estas elironta la kuirejon. "Ĉu vi uzas la mikroondon? "Tio estas eksperimenta kuirado por pretigi terpomojn kun ŝelo", ŝi diras. "Sed la radiado do estis tro danĝera por vi? ", la rakontanto demandas. "Aĥ, vi ja ankoraŭ vivas, do mi pensis ke eble tamen ne estas tiel malbone". Sed tiam ŝi suspektinde rapide malaperas el la kuirejo.

2013.10.24. La timo pri la mikroondo 24.10.2013. Die Angst vor der Mikrowelle