×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.23. Simpligi la vivon

2013.10.23. Simpligi la vivon

Simpligi la vivon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Lastatempe, interesa socia fenomeno montriĝas en Brazilo, kaj verŝajne plurloke en la mondo. Temas pri vivstilo nomata “minimuma”. “Minimumistoj” starigas la jenan demandon: “Ĉu vi bezonas multon por esti feliĉa?”

Simpligi la vivon kaj koncentriĝi en tio, kio estas plej grava, jen la esenco de la minimumisma vivo. Tio signifas ne akumuli objektojn, organizi la vivon, malkompliki la ĉiutagan sinsekvon, lasi tempon por fari tion, kio donas plezuron, kaj kunvivadi kun karaj homoj. Minimumismo estas iaspeca movado inspirita en arto, kaj la kerno estas “vivi kun malpli”. Ĝi estas persona elekto nomata memvola simpleco, sed ĝi tute ne rilatas al manko de mono, nome al malriĉeco. Ĝi prosperas ĉe homoj en la meza kaj alta socia klaso, kiuj precize pro tio, ke ili plene ĝuas la konsumeman vivstilon, tamen elreviĝis de ĝi. Ili laciĝis de tiu mondo de troaĵoj, kiu ne povas kontentigi plej profundajn homajn dezirojn. Foje, homoj travivas vivtempon en alia lando, ĉu por studi, ĉu por labori, kaj tie devas sperti loĝejon, manĝon , veturadon kaj aliajn ĉiutagaĵojn en multe pli modesta maniero – kaj ili konstatas, ke ili vivis tute bone laŭ tiu nova maniero. Reveninte al siaj hejmoj, ili eble emos daŭrigi tiun simplan vivon. Malpli da aŭtomobiloj, malpli grandaj domoj, malpli da nenecesaj objektoj ĉirkaŭ si, malpli da komplikaj aktivecoj, malpli da aĉetoj – jen la celo. Fronte al nova varo (ofte laŭmoda, pro premo de propagando), la devizo estas: “Ĉu mi bezonas tion?” Por pli praktika atingo de tiu celo, oni rekomendas, fronte al ĉiu okazo aĉeti iun ajn objekton, ke oni serioze respondu tri demandojn: ĉu mi bezonas tion? ĉu mi bezonas ĝin nun? ĉu mi povas pagi? Alia punkto de minimumisma vivstilo estas donacado de ĉio, kion oni ne bezonas. Per tio oni havu malpli da zorgoj kaj ĝuu la verajn plezurojn. Alia punkto estas serĉado de laboro proksima al la hejmo, eĉ se la salajro estas malpli granda, por ŝpari tempon kaj faciligi la kunvivadon kun la familio. Tiuj minimumismaj ideoj eble ŝajnas iom naivaj al multaj homoj. Ili tamen iom post iom trovas adeptojn. En Brazilo, jam de jaroj regule publikiĝas simpatia revuo “Vivo Simpla”, kiu verŝajne havas siajn fidelajn legantojn. Kelkaj intelektuloj krome siamaniere esprimas apogon. La monaĥo kaj konata brazila verkisto Frei Beto foje skribis kuriozan frazon: “Ĉiufoje, kiam mi vizitas unu el tiuj grandaj komercaj centroj, plenaj je luksaj vendejoj, mi eliras tre kontenta, pensante pri kiom da objektoj mi ne bezonas...”

2013.10.23. Simpligi la vivon 2013.10.23. Simplify life