×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.22. Tempo rabita (3/3)

2013.10.22. Tempo rabita (3/3)

Tempo rabita (3/3)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(Daŭrigata) Sceno 5. Eva: Ankaŭ mia frato parolas ofte pri pli bona mondo. Sed mia patrino kutimas diri: “Ve… Supo en la sonĝo ne estas supo, sed sonĝo!… Pli bona mondo en la sonĝo ne estas pli bona mondo, sed pli bona sonĝo!...” (ili ambaŭ ridas) Granda Lidja: Via patrino pravas cent procente, Eva. Sed pensu, ke sonĝo facile aliformiĝas en revon, kaj Dio donacis al la homoj la kapablon realigi siajn revojn. Eva: Sed… se aliaj homoj havas malicajn revojn? Se ĝuste tiuj realiĝas? Mia patrino diras, ke malamo kaj malfeliĉo kreskas ĉiutage en la mondo … Granda Lidja: Unuflanke jes… Sed pensu ankaŭ pri la kuraĝaj fervojistoj, kiuj sekrete alportas al ni manĝaĵojn kaj kuracilojn. Pensu pri ĉiuj bravaj homoj, kiuj helpas nin… Kiel ni supervivintus ĝis nun sen ili? Kaj kion ni diru pri la herooj (jes, herooj!) kiuj riskas siajn vivojn por kaŝi judojn en siaj domoj? Kompare kun ili, mi konsideras min kiel malkuraĝan muson… Eva: Mia patrino diras, ke tiaj raraj herooj ŝajnas nur kelkaj gutoj de espero, kompare kun la oceano de malamo kaj krueleco ĉirkaŭ ni… Granda Lidja: Mi kunsentas kun via patrino. Sed mi esperas, ke ĝuste tiuj “gutoj” havos la potencon ŝanĝi la sorton de la mondo. Kaj mi opinias, Eva, ke tiu “oceano de malamo kaj krueleco” estas fakte… oceano de misinformo kaj miskompreno. Mi multe vojaĝis kaj multe babilis kun ne-judoj el multaj landoj. Laŭ mi, estas tute normale kaj logike, ke oni malamu popolon, kiun la ĵurnaloj kalumnias, la radio kalumnias… Infanoj aŭdas ekde la plej frua aĝo, ke unu popolo kulpas pri ĉiuj malfeliĉoj en la mondo… Kial ili ne deziru, ke tiu popolo malekzistu? Se mi kreskintus en tia etoso, ankaŭ mi pensintus tiele… Ankaŭ vi pensintus tiele… Eva: Mi? Neniam. Certe ne! Granda Lidja: Jes! Certe jes! Ĉu vi ne malamegus tiujn, pri kiuj vi pensus, ke ili suferigas la tutan mondon? Vi ne povas imagi, kiom da mensogoj oni disvastigas... La homoj kiuj malamegas nian popolon scias preskaŭ nenion veran pri nia vivo kaj supozas, ke ni estas tute strangaj estaĵoj, samkiel malicaj aliplanedanoj celantaj la detruon de la tero… Eva: Mi ne komprenas, kiel tio povas okazi… Granda Lidja: Inter ĉiuj estaĵoj, ni, la homoj, estas la solaj al kiuj Dio donacis parolkapablon. Kaj jen kion oni faras per tiu Dia donaco: oni mensogas. Kaj jen la rezulto: homoj interkompreniĝas malpli facile ol estaĵoj malkapablaj paroli… Nu, ni tamen esperu, ke post tiom da sufero, la homaro iĝos pli saĝa… Eva: Mi ne komprenas tion, kio okazas nun en la mondo… Mi estas tro stulta kaj malklera por kompreni… Granda Lidja: Ne turmentiĝu, Eva. Vi tute ne estas stulta, karulino. Ne kredu, ke mi komprenas multe pli. La homa menso komprenas nur malgrandan parton el la mistero de la vivo. Ne fidu tiujn, kiuj supozas, ke ili ĉion komprenas pri la historio de homaro kaj ĉiujn problemojn kapablas solvi. Se vi jam komprenas, ke vi ne komprenas, vi estas pli saĝa ol tiuj…

(Aŭdiĝas bruoj de pezaj botoj sur la strato, kvazaŭ 2-3 viroj preterpasas la domon.)

Sceno 6. (Aŭdiĝas la valso en “la” minoro de Ŝopeno.) Prezentanto: Eva eliras. Lidja vidas sin denove en la menso kiel 9-jaraĝan knabinon, daŭre paŝantan kun la malfermita blua ombrelo enmane. Granda Lidja: Eta Lidja! Kie vi estas? Mi bezonas vin! Pli ol ĉiam mi bezonas vin! Eta Lidja: Mi estas kun vi, Granda Lidja. Mi iel pritimas ion, sed mi ne scias kion kaj kial… Ĉu ni preĝu kune? Granda Lidja: Jes, ni preĝu kune. Eta Lidja: La sola preĝo kiun mi konas estas la poemo verkita de Paĉjo: “Preĝo sub la verda standardo”. Mi parkeris la unuan strofon. Ĉu vi rememoras ĝin, Granda Lidja ? Granda Lidja: Jes… jes… Granda Lidja kaj Eta Lidja: “Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,/ fortego, la mondon reganta,/ al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero/ kaj fonto de vivo konstanta,/ al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,/ sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,/ al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,/ hodiaŭ ni preĝas.” Epilogo. Prezentanto: Epilogo. En la jaro 1993, maljuna sinjorino respondis al intervjuo, pri siaj travivaĵoj en la geto de Varsovio. La nomo de la sinjorino: Eva Toren. Ŝi estis 14-jara en 1942. La sinjorino parolis i.a. pri la tago, kiam ŝia pli aĝa amikino Lidja Zamenhof (38-jara) estis puŝita en la trajnon, kiu portis homojn al la mortigejo Treblinka. De tie, Lidja neniam revenis.

===FINO===

Dokumenta bibliografio. · “Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj” – kolekto de la verkoj de Lidja ZAMENHOF, eldonita de FEL, Antwerpen 2008. · “Ni vivos!” – dramo de Julian MODEST, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1987. · “La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto” de Wendy HELLER, Antwerpen 2007. · “La Zamenhof-strato” - L. K. ZALESKI-ZAMENHOF intervjuita de R. DOBRZYNSKI, Varpas, Kaunas 2005. · “Bahaismo kaj Esperanto” – publikaĵo de Bahaa Esperanto-Ligo, 2009.

2013.10.22. Tempo rabita (3/3) 2013.10.22. Time Robbed (3/3)