×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.21. Bonstato apenaŭ plilongigas la vivon

2013.10.21. Bonstato apenaŭ plilongigas la vivon

Bonstato apenaŭ plilongigas la vivon

Kiu finance bonstatas, tiu povas zorgi pli bone pri sano kaj bonfarto kaj tial vivas pli longe - almenaŭ tion oni kredis ĝis nun. Sed evidente precize la malo okazas.

Ĉu kreskanta bonstato plialtigas la vivodaŭron? Nova studaĵo metas demandosignon al tiu vaste kredata opinio. Laŭ analizo publikigita en faka ĵurnalo la morteco ĉe pli aĝaj personoj en industriaj nacioj plialtiĝas se la ekonomia kreskado plirapidiĝas. La esploristoj mem estis surprizitaj. La rezultoj de ilia esploro laŭ ili estas "altgrade neatenditaj".

Je longa vido kreskanta bonstato kunrilatas kun malaltiĝanta morteco tra ĉiuj aĝogrupoj. Sed alie aspektas la afero se oni prenas sub la lupeon mallongvidajn ŝanĝojn. Por la studaĵo la esploristoj analizis statistikojn pri morteco kaj ekonomia kreskado inter la jaroj 1950 kaj 2008 en 19 industriaj nacioj, nome en Usono, Aŭstralio, Japanio, Novzelando kaj pluraj eŭropaj nacioj.

La rezulto: Kun ĉiu kresko de la malneta enlanda produkto je unu procenta paŝo la morteco ĉe viroj en la aĝo inter 70 kaj 74 jaroj plialtiĝis je 0,36 procentoj. Ĉe samaĝaj virinoj la plialtiĝo estis 0,18 procentoj. Ĉe la 45-jaruloj la plialtiĝo de la morteco ĉe viroj estis 0,38 procentoj kaj ĉe virinoj 0,16 procentoj.

Laŭ la esploristoj la rezulto ankaŭ estas aplikebla pri la nuna ekonomia krizo. "Ĉar multaj industriaj nacioj troviĝas en stato de ekonomia malkresko, oni povus kredi ke tio negative efikus je la vivodaŭro en alta aĝo", diras la studaĵo. "Sed fakte oni eltrovis ke ĉiujara kresko de senlaboreco aŭ malkresko de la malneta enlanda produkto kunrilatas kun malaltaj mortociferoj".

Ĉe pli junaj homoj oni atribuas la respondecon por pli altaj mortociferoj en epoko de ekonomia kresko al streso en la laborloko kaj por pli alta nombro da mortintoj pro trafikakcidentoj oni atribuas la respondecon al la pli granda nombro da homoj kiuj veturas al la laborejo. Ĉe pli aĝaj homoj tamen tiu argumento ne estus aplikebla, ĉar kutime tiuj homoj troviĝas en pensiula stato. La esploristoj troviĝas ankoraŭ en tute malklara situacio tiurilate.

Ebla kaŭzo por la pli alta morteco ĉe maljunuloj dum epokoj de ekonomia prospero povus esti ke junaj homoj kaj amikoj tiam havus malpli da tempo zorgi pri la maljunuloj. Ankaŭ kreskanta malpuriĝo de la aero kiu ja estas konsekvenco el kreskado de ekonomia aktiveco, povus esti respondeca por tio.