×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.20. Tempo rabita (2/3)

2013.10.20. Tempo rabita (2/3)

Tempo rabita (2/3)

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(Daŭrigata) Sceno 2. (Aŭdiĝas la valso en “la” minoro de Ŝopeno. ) Prezentanto: En la menson de Lidja, envenas rememoroj pri la feliĉa semajno, kiun ŝi pasigis en Berno en 1913, kiam ŝi akompanis sian familion al la 9a Universala Kongreso. Preskaŭ tri jardekoj pasis de tiam. La tempo koncentriĝas en ŝia menso, tiel ke ŝi ree travivas tiun semajnon en nur kelkaj sekundoj. Eva tute ne konscias pri tiu ĉi tempa retroiro en la menso de Lidja. Ilia dialogo estas nur kelkajn sekundojn interrompita per normala paŭzeto. Intertempe, Lidja vidas sin mem kiel 9-jaran knabinon, en iu hotelo de Berno. Estas suna mateno, kaj la hotelo estas dekoraciita per floroj. Eta Lidja sidas ĉe modesta vertikala piano en la salono. Ŝi pianludas la porinfanan valson en “la” minoro de Ŝopeno. Apud ŝi staras ridetanta sinjoro 53-jara, kiu dirigentas per sia fermita blua ombrelo. Eta Lidja ne estas aparte talenta pri muziko, ŝi fuŝas fragmentojn, tamen ĝuas ludi kaj estas tre gaja. Granda Lidja alparolas Etan Lidjan en sia menso, sed tiu ne kapablas aŭdi voĉon el la estonteco.

Granda Lidja: (flustre) Eta Lidja! Lili! Kie vi estas? S-ro kun blua ombrelo: Atentu, Lili, atentu… vi povas iom malrapidi, kaj tuj poste rapidi, tiel ke la daŭro de la tuta mezuro ne ŝanĝiĝu… Tiu artifiko nomiĝas “tempo rabita”, ĉu vi memoros? “Tempo rabita”.. mi / la si doo doo/ re mi faaaa/ si do re la sol fa/ mi re miiii… (Li daŭre parolas, sed oni ne plu distingas liajn vortojn.) Granda Lidja: (flustre) Ĉu vi scias, kiu li estas, Lili? Tiu ĉi gaja sinjoro estas “la feliĉa Felisjeno”, la barono Félicien Menu de Ménil, unu el la amikoj de Paĉjo. Li aŭtoris muzikan terminaron en Esperanto. Kaj ĉu vi scias, kial li estas tiom feliĉa ĝuste nun? Ĉar la melodio, kiun li komponis laŭ unu el la poemoj de Paĉjo, fariĝas pli kaj pli populara kaj multaj jam konsideras ĝin “la Esperantista himno”. Eta Lidja! Ĉu vi sentas mian ĉeeston? Eta Lidja! Prezentanto: La sinjoro eliras, lasante sian fermitan ombrelon sur la piano. Eta Lidja malfermas ĝin kaj dancas kun ĝi. Eta Lidja: Mi estas rabanta la tempon! Mi vojaĝas estontecen… Granda Lidja! Lidja! Ĉu vi rememoras min? Ĉu vi vidas min? Granda Lidja: (ridas) Vi nenion komprenas nun, pri kio tiu sinjoro ĵus parolis. Nur venontjare, via instruistino pri muziko klarigos al vi, kio estas “tempo rubato”. Jes, itala termino, kion fari… (ridas) Oni daŭre uzas la italan por preskaŭ ĉiuj muzikaj terminoj… (ridas) Vi estas konfuzita nun pri la ideo de “tempo rabita”. Sed vi ĵus malkovris novan ludon… tre interesan ludon... Vi vojaĝas tra la tempo per magia blua ombrelo… Eta Lidja: Iam, mi estos plenkreska virino kaj similos Panjon. Mia edzo similos Paĉjon, kaj ni havos 3 infanojn… Granda Lidja: Ne, Lili. Ne. Mi ne estas edziniĝinta kaj ne havas infanojn. Eta Lidja: Granda Lidja, vi neniam perfidos min, ĉu? Vi ne forgesos plenumi miajn dezirojn, ĉu? Vi amos viajn infanojn kaj ĉiujn aliajn infanojn, ĉar vi ne forgesos min, ĉu? Ĉu? Granda Lidja: Mi neniel perfidas vin, eta Lidja. Mi konservas en la koro tutece viajn malmensogemon kaj malkompromisemon. Vi volis, ke mi edziniĝu kun viro kiu similu Paĉjon, aŭ kun neniu. Jen, mi edziniĝis kun neniu. Vi volis, ke mi amu infanojn. Jen, mi ja amas infanojn kaj ankaŭ gejunulojn, kiuj laŭaĝe povintus esti miaj gefiloj, kiel ekzemple mian nevon aŭ Evan… Eva!

Sceno 3. Eva: Jes, fraŭlino Lidja. Mi alportis al vi terpomojn. Granda Lidja: Dankegon, karulino. Jen, mia bofratino sendas al vi ŝmiraĵon el la malsanulejo. Ŝi diris, ke ĝi taŭgos por la vundo de via patrino. Ĝi devos sufiĉi por tri tagoj, se vi uzos ĝin ŝpareme. Eva: Dankon, fraŭlino. Kaj dankegon al via bofratino. (heziteme) Ĉu… ĉu vi pensis pri alia respondo? Granda Lidja: Respondo? Al kio? Eva: Vi scias… temas pri tiu maljuna pola amiko de via patro… kiu demandas vin, ĉu vi ne… Granda Lidja: Mi jam respondis. Eva: Li petas vin denove. Granda Lidja: De kiu vi scias tion? Eva: De la s-ro fervojisto… tiu, kiu sekrete alportas al ni terpomojn… Li diris, ke la maljunulo demandas denove, ĉu vi ne pretas ŝanĝi vian decidon pri… Granda Lidja: Mi ne ŝanĝos mian decidon. Mi ne povas. Eva: Pardonu min, f-ino. Mi ne komprenas vin. Kial vi ne konsentas savi vian vivon? Granda Lidja: Mi ne volas riski la vivon de aliuloj por savi la mian. Vi ja scias, ke oni mortigas la polajn familiojn, ĉe kiuj oni trovas kaŝitajn judojn. Krome, mi ne povas forlasi mian propran familion, kiun mi amas. Eva: Sed f-ino Lidja, vi eĉ ne plu estas judino. Vi estas bahaanino, ĉu ne? Granda Lidja: Vi miskomprenas, Eva. Mi neniam ĉesis esti judino. Mi estas kaj judino kaj bahaanino. Tia mi restos, ĝis la fino de mia vivo. Mi amas miajn familianojn kaj ne povas forlasi ilin. Homoj ne perfidas siajn kredojn kiam ili fariĝas bahaanoj, samkiel ili ne perfidas siajn denaskajn lingvojn eklernante ankaŭ Esperanton. Bahaismo, laŭ mia kompreno, estas la Esperanto de la religioj. Ĝi estas por mi la realigo de tiu “homaranismo”, pri kiu parolis Paĉjo. Ĝi estas la vojo al pli bona mondo…

Sceno 4. (Aŭdiĝas la valso en “la” minoro de Ŝopeno.) Prezentanto: Lidja denove vidas sin en la menso, ludantan en la hotelo de Berno, en 1913. Ŝi vidas sin dancantan kun la malfermita blua ombrelo. Eta Lidja: Iam, mi estos plenkreska virino samkiel Panjo. Ĝis tiam, longega tempo pasos. Ĝis tiam, la mondo fariĝos multe, multe pli bona. Tiam militoj ne plu ekzistos, malamo ne plu ekzistos...

(Daŭrigota)