×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.19. Tre ruza artifiko el la roma imperio

2013.10.19. Tre ruza artifiko el la roma imperio

Tre ruza artifiko el la roma imperio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Moderna pulvoro por solidigado de la grundo

La ideo de stabiligo kaj solidigo de la grundo per uzo de "pozolana lapilaro" estas tre malnova. Temas ja pri teknologio, kiu jam ekzistas milojn da jaroj kaj la roma imperio tre multe uzis ĝin. Fakte la nomo "Pozolana" de tiu ŝlosila komponanto, devenas el unu el la plej malnovaj deponaĵoj de tiaj vulkanaj cindroj ĉe "Pozzuoli" en Italujo. La romianoj bonege sciis, ke tiu lapilaro evoluigas cementajn proprecojn dum la tempo, se oni miksas ĝin kun kalko kaj akvo. La grava apartaĵo de tiu procezo, nomata "pozolana reakcio", montriĝas en la fakto, ke la solidigo de la grundo daŭras kaj plifortiĝas dum multaj jaroj. Tion pruvas la supervivo de la romiaj ŝoseoj dum pli ol 2000 jaroj.

La urbaj funkciuloj de Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, sentis sin senpovaj. La argila grundo, sur kiu la urbo estis konstruita, kaŭzas al ili multe da problemoj. Pro siaj karakterizaĵoj, tia grundo ŝvelas, kiam pluvas, kaj ŝrumpas dum sekeco. La rezulto estas tutcertaj multnombraj fendoj, termalleviĝoj kaj nestabileco de konstruaĵoj kaj stratoj. La ripetiĝanta investo de enormaj monsumoj, por zorgi pri la stratoj en la evoluanta urbo, donas nur provizorajn solvojn, ĉar ree kaj ree la stratoj krevas kaj fariĝas malfacile kaj danĝere vetureblaj.

Klopodante solvi la problemon, la ŝtataj funkciuloj sin turnis al spertuloj pri konstrua inĝenierio por konsiliĝi pri la nemalhaveblaj antaŭrimedoj. Ili konsilis forpreni tavolon de grundo je dikeco inter 70 centimetroj kaj unu metro kaj poste plenigi la kreitan malplenon per kunpremaĵo de ŝtonaj materialoj. Nur tiel, certigis la spertuloj, oni povos trafe solidigi la grundon kaj tiam pavimi sur ĝi straton, kiu rezistos longtempe.

Verŝajne perfekta solvo sed, laŭ la cirkonstancoj, tute nerealigebla! Unue, ĉiu kilometro de strato postulus ses monatojn da laboro, kaj due, amaso da kamionoj kaj aliaj pezaj transportiloj necesaj por grundmovado devus eniri kaj eliri el urbo de dense aglomeritaj konstruaĵoj kaj plenŝtopita fare de 5 milionoj da loĝantoj. Tio kaŭzus la paralizon de la trafiko kaj teruran poluadon en la urbo kaj gravajn mediajn damaĝojn en la ĉirkaŭaĵoj, senkonsidere la ekscesan koston de la entrepreno. Alivorte, oni povis antaŭvidi en la solvo proponita de la spertuloj, longdaŭran median kaj financan katastrofon!

Pulvoro produktita de israela-kanada firmao finfine savis la situacion. Sufiĉe malmultekosta miksaĵo de cemento, kalko, pozolana lapilaro kaj fibroj de polipropileno, kiun oni enmetas en la grundon, solidigas ĝin ŝanĝante ĝiajn mekanikajn-inĝenieriajn karakteraĵojn.

Post surlokaj multnombraj testoj kaj entuziasma aprobo de la ŝtataj aŭtoritatoj, la israela firmao planis kaj realigis la ŝanĝon de la karakteraĵoj de 20-centimetra surfaca tavolo de la grundo. Tia ŝango tiom signife efikis, ke oni povis tuj ekpavimi la straton. La labortempo mallongiĝis el ses monatoj por kilometro de strato al nuraj 4-6 semajnoj. Kaj tiu ĉi ne estis la sola signifa utilo: pro la neneceso de formovo de la grundo kaj ĝia anstataŭigo per aliaj malproksime fositaj materialoj, malpliiĝis la kostoj kaj la poluado per karbondioksido de la projekto je 40%. Alia tre signifa utilo estis la longtempa drasta redukto de elspezoj por bontenado de la tiel renovigitaj stratoj.

Por finpavimi la ĉefajn stratojn, oni decidis uzi ŝtonajn pavimerojn anstataŭ asfalto kaj per la financa helpo de la monda banko, la projekto havigis laboron al miloj da homoj, kiuj eltiris, ĉizis la ŝtonojn, kaj per ili pavimis la stratojn.

Aparte en la triamondaj landoj, la uzo de la solidiga pulvoro disvastiĝas kaj pli kaj pli da stratoj kaj ŝoseoj estas tiamaniere konstruitaj. En la okcidentaj landoj ĝi devas alfronti la reziston de la firmiĝintaj grandaj entreprenoj, kiuj per la tradiciaj multekostaj metodoj de amasa grundmovado, tre bone profitas kaj tiel ili firme intencas daŭrigi.

2013.10.19. Tre ruza artifiko el la roma imperio 2013.10.19. A very cunning artifice from the Roman Empire