×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.17. Se ĉiuj preferus naturprotektajn manĝaĵojn ...

2013.10.17. Se ĉiuj preferus naturprotektajn manĝaĵojn ...

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

En Brazilo oni nomas ilin “organikaj” manĝaĵoj, sed Plena Ilustrita Vortaro malrekomendas tiun esprimon en Esperanto. Ni do uzu la esprimon “naturprotektaj” manĝaĵoj. Temas pri nutraĵoj produktitaj sen aldono de ĥemiaĵoj. Ĥemiaĵojn oni uzas por havigi pli profitodonan, rapidan rikolton, kaj pli “belajn” legomojn, foliojn kaj fruktojn. Ankaŭ bestojn eblas bredi per la “natura metodo” (kaj ni memoru, ke rilate al bestoj, eĉ hormonojn oni kutimas uzi!). Resume, oni povas diri, ke la tiel nomataj naturprotektaj nutraĵoj estas pli puraj. Ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, oni produktis ilin je negrandaj kvantoj, kaj tre multekostaj.

Lastatempe, la interesiĝo kreskis, kaj oni povas trovi ilin ĉie, eĉ en ordinaraj vendejoj. La publiko timas la troan uzadon de ĥemiaĵoj en agrokulturo, kaj fakte de tempo al tempo okazas denuncoj pri tio. Brazilon oni enmetis inter la landojn, kie oni trouzas toksajn substancojn, laŭ FAO – la organo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrokulturo. Jen ni listigas kelkajn motivojn por preferi naturprotektajn nutraĵojn:

- ili estas pli sanaj: ĥemiaĵoj, ĉu hormonaj, ĉu antibiotikaj, restas longe en la nutraĵoj kaj povas kaŭzi diversajn malsanojn; - ili estas pli nutraj: malgraŭ iuj malkonsentoj, ŝajne ili enhavas pli da sanigaj substancoj; - ili estas pli bongustaj: kvankam ili kreskas pli malrapide kaj ne atingas rimarkindan grandecon, tamen la gusto estas pli agrabla; - ili ricevas dokumenton pri fidindaj devenoj; - ili protektas estontajn generaciojn: ĥemiaĵoj en agrokulturo kontaĝas akvon, grundon, aeron, bestojn kaj homojn; - ili evitas erozion: tiaspeca agrokulturo lasas la grundon fekunda dum longa tempo; - ili lasas akvon pli pura: ĥemiaĵoj en agrokulturo malpurigas foje grandajn kvantojn da subtera akvo; - ili protektas ekologiajn sistemojn, lasante akvon, grundon, plantojn kaj bestojn netuŝitaj; - ili helpas etagrokulturistojn: ĝenerale naturprotektaj nutraĵoj estas produktataj de nepotencaj plantistoj, ofte laŭ familieca sistemo.

Meze de tiom da avantaĝoj, restas tamen unu malavantaĝo: naturprotektaj nutraĵoj estas ankoraŭ pli multekostaj ol la konvenciaj. Tio estas memkomprenebla, ĉar tiaspeca agrokulturo estas pli laboriga kaj malpli monprofita. Tamen, laŭ konata leĝo de la merkato, se kreskos la interesiĝo, certe kreskos la produktado, kaj malkreskos la prezoj. Tio signifas, ke se ĉiuj preferus naturprotektajn nutraĵojn...

2013.10.17. Se ĉiuj preferus naturprotektajn manĝaĵojn ... 2013.10.17. If everyone preferred nature-friendly foods...