×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.16. Propraj sentoj ĝenas la empation

2013.10.16. Propraj sentoj ĝenas la empation

Propraj sentoj ĝenas la empation

Empatio estas la kapablo enprofundiĝi en la sentojn de aliaj. Psikologoj en Vieno nun eltrovis kiel forte la empatio povas tordiĝi per niaj propraj sentoj. Ili malkovris ankaŭ tiun cerban areon kiu respondecas por tio ke ni kapablas separi nian propran staton de sentoj de tiu de aliaj homoj.

Ĉe la pritakso de medio kaj la homoj ĉirkaŭ ni, ni homoj emas projekcii la propran animstaton al aliaj. Tio tamen nur funkcias tiel longe kiel ni troviĝas en la sama stato kiel nia vidalvidulo. Alikaze la cerbo devas meti la stirilon en alian direkton kaj korekti tion. Kiel propraj emocioj influas la empatikapablon, tio nun internacia esplorista teamo analizis en studaĵo.

En percepta eksperimento la esploristoj unue pruvis ke emocioj vere influas la empatikapablon kaj ke la egocentrismo estas ankaŭ mezurebla. En dupersonaj teamoj oni montris al testpersonoj bildojn kaj al tiuj bildoj aldoniĝis koncernaj tuŝimpulsoj - ekzemple la bildo de heliko kaj taŭga ludila muko aŭ la bildo de katido kaj mola felo.

La vidaj kaj tuŝaj sensimpulsoj estis aŭ agrablaj aŭ malagrablaj. La testpersonoj krome vidis kian impulson oni prezentis al ilia samteamano. Post tio la partoprenantoj de la studaĵo devis prijuĝi siajn proprajn sentojn kaj la sentojn de ilia samteamano.

Dum ambaŭ teamanoj ricevis pozitivajn resp. negativajn impulsojn, tio bone funkciis - kiu ekzemple vidis aĉajn vermetojn, tiu povis bone imagi kiel malagrabla povas esti la vido kaj tuŝo de araneo.

Sed se unu teamano estis konfrontita kun agrablaj sensimpulsoj kaj la alia kun malagrablaj resp. inverse, la empatio malaltiĝis. Se unu teamano ĵus spertis ion negativan, tiam pozitivaj travivaĵoj de la partnero ricevis malpli bonan pritakson. Se testpersono fartis bone, tiam tiu testpersono pritaksis la negativajn travivaĵojn de la partnero kiel malpli malbonaj.

La esploristoj eltrovis en kiu cerba areo estas separata la mempercepto de la percepto pri aliaj, nome en areo kiu nomiĝas "Gyros supramarginalis" en la grandcerbo. Tio por la esploristoj venis neatendite ĉar ili origine serĉis tiun funkcion en areo kelkajn centimetrojn for de la trovita areo.

En plua eksperimento kun transkrania magneta stimulo (TMS) tiu areo "Gyros marginalis" dumtempe estis lamigita. La konsekvenco estis ke testpersonoj signife pli malfacile kapablis projekcii siajn proprajn sentojn al aliaj.

Kroma eksperimento montris ke la pritakso de la sentoj de aliaj fariĝis malpli preciza ankaŭ tiam kiam oni postulis de la testpersonoj aparte rapidajn decidojn.

Estontaj eksperimentoj montru ĉu ankaŭ sur neŭrona nivelo observeblas la manko de empatio, fenomeno kiu aperas ĉe neŭrologiaj malsanoj kiel ekzemple aŭtismo aŭ deprimo. Tiam eble iutage observeblos helpe de magnetresona tomografio ĉu terapio estas sukcesa aŭ ne.