×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.15. Movoj malkaŝas la personecon

2013.10.15. Movoj malkaŝas la personecon

Movoj malkaŝas la personecon

Esplorprojekto analizas la efikon de la korpa lingvo pri la formiĝo de opinio ĉe la publiko.

La korpomovoj de la politikistoj - tenado de la kapo, mimiko, movoj de brakoj aŭ svingoj de la korpo - estas jam la decida mesaĝo. En Svislando oni tratestis antaŭ balota tago la aperon de du kandidatoj kaj prijuĝis ĝin. Tiun pritakson oni transkalkulis al ebla balotrezulto. La surprizo estis: La balotrezulto fakte korespondis sufiĉe precize al tiu pritakso.

Antropologo de la universitato de Vieno faras pluan paŝon: En esplorprojekto temas pri la identigo de movomodeloj kiuj estas gravaj por la sekva prijuĝo. Ĉe tio unuapaŝe estas elfiltrataj aliaj influoj - ekzemple la korpa aspekto, la vestaĵo, la voĉo aŭ la enhavo de la parolado. La antropologo metas sur la supran parton de la korpo, kiun oni ja plej ofte perceptas malantaŭ pupitro aŭ en televida scenotondaĵo, plurajn punktojn: Sur la kapo tian punkton ricevas la frunto, la oreloj kaj la mentono, kaj plue la dekstra kaj la maldekstra ŝultroj, la manoj kaj la mezo de la korpo ĉirkaŭ la umbiliko. La markitaj punktoj kunmetiĝas al figuro el strekoj.

Studobjektoj estas videoregistraĵoj de 60 germanaj politikistoj kiuj estas konataj en nia lando. Konataj politikistoj supozeble elvokos certajn simpatiojn aŭ malsimpatiojn. Tuj klare videblis ĉu la fluo de movoj estas anguleca, ronda aŭ mola. La antropologo elfiltris tri tipojn de oratoroj: Unue la verajn naturtalentulojn, due tiujn kiuj bezonas ankoraŭ iom da trejnado kaj trie personojn kiujn oni povas konsideri kiel netrejneblaj.

La entutan impreson pri ĉiu persono oni fine gajnis per kvar malsamaj impresoj: per la figuro el strekoj (= la movo), per haltigita bildo (=aspekto), la sontrako (= voĉo) kaj fine la impreso kiun oni ricevas de videofilmeto kiu ne havas sontrakon. Gravas ĉe tio ankaŭ la publiko. Ĉe gespektantoj kiuj interesiĝas pri la enhavoj unuavice gravas la voĉo kaj la enhavo. Se temas pri la persono, la gespektantoj orientiĝas ĉe la aspekto kaj la movoj.

En televida ĵurnalo pri unu aŭ pluraj politikistoj la enhavo tamen estas apenaŭ interesa. La tempo tute ne sufiĉas por ĝisfunde percepti la enhavon - la impreso estas transportata per nelingvaj signaloj.

Pri profesiaj trejnantoj la antropologo ne volas doni juĝon. Sed laŭ li oni tuj povas rimarki se iu politikisto estis instruita fari certajn gestojn. Tiam la gestoj ne kongruas kun la voĉo. "La gespektantoj sentas ĉu io kongruas kun la kunteksto aŭ ne", diras la esploristo.

2013.10.15. Movoj malkaŝas la personecon 2013.10.15. Les mouvements révèlent la personnalité