×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.14. La "Fotoplastikon" de Varsovio

2013.10.14. La "Fotoplastikon" de Varsovio

La "Fotoplastikon" de Varsovio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mirindaĵo el la komenco de la 20-a jarcento

Ni vivas en tridimensia spaco kaj ĉiu objekto estas tridimensia. Jam de longe, per tekniko nomata stereoskopio, homoj trovis la manieron por krei kaj vidigi bildojn, desegnojn, fotojn kaj filmojn, kiuj donas la iluzion de tridimensio, similan al tiu kreita fare de la duokula vidkapablo de la homa vidsistemo.

Nuntempe dank' al komputilaj teknikoj, ĉiam pli da filmoj kaj televidiloj ebligas, helpe de specialaj okulvitroj, tre impresan stereoskopan vidon. "3D" kaj "3-D", ambaŭ mallongigoj por tridimensio, indikas teknologion, kiu fariĝis nuntempe nemalhavebla modo aparte en la filma kaj televida kampoj.

Sed tikle interese estas malkovri en Varsovio lokalon nomatan "Fotoplastikon", kun optika speciala aparato, kiu permesas spektadon de tridimensiaj mirindaj fotoj. Tiu ĉi instalaĵo estas unika, ĉar ĝi estas la sola en Pollando — kaj unu el la tre malmultaj en la mondo — kiu ĝis nun perfekte funkcias kaj estas alirebla de la publiko. Oni ĝin konstruis en la jaro 1905 kaj ekde tiam, krom kelkaj provizoraj ĉesigoj pro historiaj eventoj, ĝi daŭre funkcias en la sama loko.

Bazita sur la granda sukceso de la hejmaj stereoskopaj vidiloj de la Viktorina epoko, la "Fotoplastikon" de Varsovio estis la unua 3D-teatro en Pollando. La 25 spektantoj sidas ĉirkaŭ tre granda cilindra strukturo (vidu la suprajn bildojn) kaj rigardas tra individuaj okularioj, dum stereoskopaj lumbildoj ŝanĝiĝas kaj fona muziko sonas.

La arkivoj de la "Fotoplastikon" entenas pli ol 3000 originalajn fotojn el la tuta mondo. Inter ili troviĝas fotoj, kiuj dokumentas la malfermon de la Sueza Kanalo, polusajn ekspediciojn, nekonatajn japanajn kutimojn kaj pejzaĝojn, kaj kompreneble vidaĵojn de Varsovio je la fino de 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento.

Inter la du mondmilitoj, oni uzis tiun instalaĵon ĉefe por edukaj celoj montrante ĝisdatigitajn fotojn pri la plej malproksimaj kaj malfacile atingeblaj lokoj de la mondo. Dum la jaroj de la dua mondmilito, la nazioj ne kontrolis ĝin kaj tiel la "Fotoplastikon" donis al la varsovianoj eblecon iom spiri atmosferon de libereco kaj impreson de rezistado. Tio daŭris ankaŭ dum la postmilitaj jardekoj sub la sovetia kontrolo. La lokalo ĝuis grandan popularecon per sia prezentado de fotoj pri la okcidentaj landoj kaj urboj, kiujn plejparto da homoj povis nun revi viziti. La prezentadon oni akompanis per ĵaza muziko el malpermesitaj sekretaj diskoj, tiel la "Fotoplastikon" fariĝis la ideala loko por la "beatnik-oj", kiujn la reĝimo persekutis sammaniere kiel la ĵazan muzikon.

Malgraŭ la politikaj ŝanĝoj kaj la nuntempaj novigaj aŭdvidaj disvastiĝintaj aparatoj, la "Fotoplastikon" estis lastatempe elektita unu el la plej magiaj kaj mirindaj lokoj de Varsovio fare de la logantoj de la urbo mem. En la jaro 2008 oni metis ĝin sub la aŭspicioj de la "Varsovia Muzeo de Ribelo" kaj fakte oni daŭre konsideras ĝin kiel unu el la identigaj lokoj de la urbo.

Do, por ni esperantistoj, krom la tombo de nia Zamenhof, jen alia nepre vizitinda loko en Varsovio!

2013.10.14. La "Fotoplastikon" de Varsovio 2013.10.14. The "Photoplastic" of Warsaw