×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.13. Unuafoje trufo estas kultivata en norda Germanio

2013.10.13. Unuafoje trufo estas kultivata en norda Germanio

Unuafoje trufo estas kultivata en norda Germanio

Estas sensacio por bongustemuloj: Unuafoje sukcese estis kultivata trufo en la alta nordo de Germanio. La trufo estas ekstreme malofta fungo kaj estas nur tre malfacile kultivebla. Anstataŭ porkoj tute apartaj bestoj trovas la trufon.

Terecaj, brunaj kaj malgrandiozaj ili aspektas por laikoj. Ekspertoj ŝatas ilin kiel multekosta, malofta delikataĵo. Temas pri trufoj. Aparte ŝatataj estas la vintraj perigordaj trufoj - "Tuber melanosporum Vittadini" la ekspertoj nomas ilin. Ili kutime kreskas sude de la lago de Konstanco, do ne en Germanio. Tial en Germanio kreskas kutime nur la iom malpli kostaj someraj burgonjaj trufoj. Sed nun estas klare ke ankaŭ la aparte altvaloraj perigordaj trufoj estas kultiveblaj en Germanio. Tio sukcesis eĉ en la alta nordo, proksime al la marbordo de la orienta maro.

Perigordaj trufoj estas haveblaj dum vintro proksimume de decembro ĝis marto. Por unu kilogramo da tiaj trufoj necesas bone pagi ĝis 1500 eŭrojn. Ke nun sukcesis kultivi tiun revaĵon de delikatemuloj sur tereno oriente de la urbo Kiel, tio mutigas kelkajn ekspertojn. Pri la sukceso fieras la artisto kaj grafikisto Ingo Fritsch.

Ekspertoj opinias ke la limo de trovejoj de trufoj principe pro la klimatoŝanĝo ŝoviĝas malrapide norden. Laŭ ĉi-koncerna studaĵo oni povas supozi ke trufoj pro la plifortiĝanta sekeco en la plej gravaj kultivoregionoj en norda Hispanio, Francio kaj en la italaj regionoj Piemonto kaj Umbrio malprogresas. Norde de la alpoj aliflanke oni povas atendi pli favorajn ekologiajn cirkonstancojn. Tiu ŝoviĝo norden je 700 kilometroj estas sufiĉe sensacia.

Trufoj estas nur malfacile kultiveblaj. Ili certe ne estas klasikaj kulturplantoj. Ili restas - eĉ se oni kultivas ilin - "sovaĝaj fungoj". Tio estas io alia ol ĉe la ŝampinjonoj. Estas plene enigma kaj nestirebla organismo. Kiel aliaj tiaj fungoj ili ekvivas en simbiozo kun arboj. Ĉe tio la fungoj estas en kontakto kun la radikoj, per tio okazas interŝanĝo de substancoj. Tamen eĉ se la simbiozo en la grundo ekfunkcias tio ankoraŭ longe ne signifas ke ekestos fruktokorpoj. Kiel tio okazas, restas ankoraŭ malklare.

Ingo Fritsch donis por kultivi la trufon al musoj restaĵojn de trufo kaj kolektis la musofekaĵon, miksis ĝin kun tero kaj plantis junajn arbojn. Troviĝis tiam fruktokorpoj de trufo en grandeco de 1,3 ĝis 5 centimetroj.

Kaj por helpi ĉe la serĉado de la altvaloraĵoj en la grundo, Ingo Fritsch ne uzas porkojn aŭ hundojn, sed katojn. Temas pri kunnaskitaro de katidoj kiujn li siatempe nutris per trufa lakto. La bestoj tiel ekhavis tre specialan flarkapablon.