×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.11. Sporto anstataŭ piloloj

2013.10.11. Sporto anstataŭ piloloj

Sporto anstataŭ piloloj

Moviĝo povas ĉe kelkaj malsanoj same bone protekti kontraŭ morto kiel kutimaj medikamentoj. Tion nun montras mondvasta studaĵo. Esploristoj kritikas ke tiu potencialo estas nesufiĉe profitata.

Kio estas la pli bona solvo, se la prezo povas esti la vivo? Ĉu engluti ĉiutage pilolon aŭ ĉu regule kaj celite praktiki sporton? Tiu demando en la unua momento povas soni skandaleca, sed ĝi montras pli klare la ampleksan signifon de la studaĵo. Esploristoj analizis surbaze de datumoj de pli ol 300 mil homoj, ĉu celita moviĝo pli bone povas protekti kontraŭ morto dum frua stadio de malsanoj kiel ekzemple diabeto aŭ korproblemoj ol kutimaj medikamentoj kiel ekzemple la popularaj piloloj por malaltigi la sangopremon. La rezulto: Sporto povas esti la pli bona preventa agado.

Por la analizo esploristoj en Usono kaj Britio kolektis ĉiujn disponeblajn klinikajn datumojn pri la efiko de sporto rilate al la morteco. Entute ili trovis kvar studaĵojn pri kvar malsanoj. Unu el ili okupiĝis pri la efiko de moviĝo ĉe antaŭformo de diabeto, alia ĉe malsaniĝo de la koronariaj angioj. Ĉe la aliaj du studaĵoj la pacientoj estis suferintaj apopleksion aŭ kolapson de la koro.

Ĉiuj studaĵoj escepte de la pridiabeta konkludis ke la pacientoj signife profitis de la preskribita trejnado. Se ili moviĝis regule, ili havis malpli altan riskon morti dum la periodo de la studaĵo ol pacientoj sen sporta programo,

Por kompari la sukcesojn kun la efiko de preventaj medikamentoj, la esploristoj denove traserĉis la medicinajn datumbankojn. Ĉi-foje ili serĉis studaĵojn en kiuj estis analizita la efiko de medikamentoj je la kvar malsanoj.

La rezulto: Escepte de diabeto ankaŭ medikamentoj povas protekti kontraŭ morto pro la malsanoj. Tamen la protekto ne estas pli bona ol per moviĝo. Ĉe malsaniĝoj de la koronariaj angioj sporto estis simile efika kiel ofte preskribitaj medikamentoj. Ĉe la kuracado de apopleksiaj pacientoj la efiko de la moviĝo eĉ superis la medikamentojn, ĉe kolapso de koro medikamentoj iomete pli bone efikis ol la preskribita trejnado.

La studaĵo tamen nesufiĉe montras la valoron de moviĝo, ĉar disponeblis malpli da studaĵoj pri la efiko de moviĝo. Tio kondukas al tio ke eble la plej efikaj terapioj por diversaj malsanoj restas nemalkovritaj. La kuracistoj tial ne havas klaran imagon pri la ebla preskribo de moviĝo anstataŭ medikamentoj. Sed male al medikamentoj ĝuste dozita sporto ne havas nedeziratajn kromefikojn. Necesas do daŭrigi la ĉi-koncernan esploradon.

2013.10.11. Sporto anstataŭ piloloj 2013.10.11. Sport instead of pills