×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.10. Ĉiam freŝaj panoj kaj bulkoj

2013.10.10. Ĉiam freŝaj panoj kaj bulkoj

Ĉiam freŝaj panoj kaj bulkoj

Nia lando Aŭstrio ŝajne estas la epicentro de ŝanĝitaj merkataj cirkonstancoj rilate al la vendado de fornofreŝa pano kaj de aliaj bakaĵoj. En la jaro 1987 la aŭstra bakisto Anton Haubenberger inventis la pastopecon por bulkoj. La pastopecoj estas nebakitaj bulkoj kiuj estas frostigitaj kaj en tiu stato estas liverataj al bakvendejoj kie ili estas bakataj en specialaj fornoj.

Tiu sistemo nun funkcias por ĉiaj panoj kaj aliaj - ankaŭ dolĉaj - bakaĵoj. Se tiu sistemo unue servis al la gastronomio al kiu on liveris bakaĵojn kiuj estis je 80 procentoj antaŭbakitaj, nun tiu sistemo konkeris vastskale la merkaton de konsumantoj. Ĉiuj grandaj ĉenoj de nutraĵvendejoj aplikas tiun sistemon inkluzive de la diskontvendejoj.

La freŝa odoro de bakaĵoj allogas la homojn en la koncernajn vendejojn kaj instigas ilin aĉeti pli. La konsumantoj tiel povas akiri fornofreŝajn bakaĵojn de mateno ĝis vespero. Tamen ne necesas antaŭe baki la bezonon por la tuta tago kaj tial ĉio kio estas bakita estas ankaŭ vendata. La fenomeno de malfreŝaj bakaĵoj apartenas nun al la pasinteco. Kaj la prezoj pro la ekonomia efiko de la sistemo estas tre favoraj. Tio estas plua instigo aĉeti kroman bakaĵon, ekzemple dolĉan, por havi frandaĵon post la vespermanĝo dum spektado de televido.

Tiu nova sistemo de bakstacioj en nutraĵvendejoj kompreneble forprenas potencialon ĉe tradiciaj bakistoj kaj tial ili iom post iom malaperas se ili ne renovigas kaj modernigas sian bak- kaj vendosistemon. La bakstacia sistemo ja tute ne kovras la kompletan gamon de bakaĵoj. La bakstacioj limiĝas al rapide trairantaj bakaĵoj - do bakaĵoj kiuj post eniro en la bakvendejon sufiĉe rapide denove forlasas ĝin en la poŝoj de la konsumantoj.

Ne havas sencon priplori tiun strukturŝanĝon. Konservi malnovajn ekonomiajn strukturojn ne estas unuaranga, eĉ se pro la strukturŝanĝo perdiĝas laborpostenoj. En la fokuso de ekonomia agado staras la pli bona servado al la klientoj. Se oni volas realigi tion je samtempe pageblaj, favoraj prezoj por la konsumantoj, tiam la aplikado de industriaj metodoj estas neevitebla. Kaj se per tiu sistemo eblas eviti la forĵetadon de malfreŝaj bakaĵoj en la vendejo, tiam ankaŭ la ekologia aspekto estas pozitiva.

La nova baksistemo portas pli da ĝuo en la vivon kaj tial mi estas entuziasma adepto. Tion mi povas ankaŭ sperti en mia ĉiujara feriado en Istrio kie mi ĉiam aĉetas bulkojn kun sunfloraj kernoj. Tiuj bulkoj resp. la koncernaj pastopecoj cetere venas el la fabriko de Anton Haubenberger en Aŭstrio. Tiel mi povas ĝui aŭstran panon en mia feriejo en Kroatio.