×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.08. Pri japana filmo "Kapti la patron"

2013.10.08. Pri japana filmo "Kapti la patron"

Pri japana filmo "Kapti la patron"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

1. Fascine delikata japana filmo

Kun granda plezuro mi spektis la unuavide modestan filmon de la 40-jaraĝa japana reĝisoro Ryota Nakano. Ĝi vere pruvas, ke ĝuste nuntempe la veraj ĉefverkoj de la kina arto certe ne troviĝas en la bombastaj enormbuĝetaj holivudaj filmoj. Ĝi titoliĝas "Kapti la patron" kaj oni povas aldoni al la laŭlitera signifo "trovi kaj preni" de la verbo "kapti", ankaŭ tiun de "foti" per fotilo, ĉar tio ja estas parto de la filma intrigo.

La patrino, kiu posedas kioskon por vendado de loteriaj biletoj, ekscias, ke sia edzo, kiu forlasis ŝin kaj la du filinojn multajn jarojn antaŭe kaj aranĝis al si alian familion, estas agonianta. Ŝi donas al la filinoj (nun 17 kaj 20-jaraĝaj) korbon plenplenan per delikataĵoj kaj fotilon kaj instigas ilin al veturado por viziti la patron, ne plu viditan dum la lastaj 14 jaroj, kaj ĉefe por foti lin, ĉar ŝi deziras ridaĉi sur lia vizaĝo. La du fratinoj, kvankam kontraŭvole, komprenante, ke ilia patrino tute ne rezignaciis antaŭ la edzperfido, obeas ŝian volon kaj forveturas. La filmo rakontas ilian vojaĝon al la urbeto de la patro, la renkonton kun lia nekonata familio, ilian klopodon plenumi la patrinan peton kaj foti la vizaĝon de la agonianta patro - tasko ne plenumota pro serio da okazintaĵoj.

Dum nur 73 minutoj, Nakano sukcesas fari tion, kion malmultaj aliaj reĝisoroj sukcesas fari en multe pli longaj filmoj: modeli varion de figuroj, ĉiuj trafe prezentitaj kaj priskribi kun granda precizeco la interrilatojn inter la patrino kaj la filinoj, inter la fratinoj mem kaj inter ili kaj la nekonata familio de la patro. La tuto de tiuj interrilatoj konstituas kompleksan homan travivaĵon, kiu evoluas kaj ŝanĝiĝas, scenon post sceno, dum la filmo progresas.

La efikeco de la filmo devenas el la rakonta kaj emocia tono, kiun la reĝisoro elektis por priskribi la vojaĝon de la du fratinoj, ilian renkontiĝon kun la familio de la patro, aparte kun la duonfrateto, kaj la ŝanĝojn, kiuj okazas en la patrino kaj filinoj kaŭze de tia vojaĝo. La rememoro de la pasintaj eventoj renaskas sentojn de maltrafo, bedaŭro kaj rankoro. La reĝisoro tre delikate uzas la malmultajn rememorojn de la fratinoj pri la patro, kiu ilin forlasis antaŭ ke ili povis koni lin. Rimarkinda inteligenteco montriĝas en la maniero, per kiu la reĝisoro prezentas al ni la procezojn okazintajn en la animo de la tri inaj ĉefroluloj, tial ke li sukcesas doni al la rakonto aŭtentikan kaj precizan senton de la realeco, kiu kaŭzas tiajn procezojn.

Inter la meritoj de la filmo estas la lokado de la personoj en trafe belaj pejzaĝoj, kiuj donas al ĝi poezian nuancon kaj la ĝusta ekvilibro, kiu permesas al la rakonto ne fariĝi malsprite melodrama ankaŭ dank' al refreŝiĝanta humuro, kiu aldonas pluan tavolon de homa varmo. Tikle amuzaj estas, ekz., la scenoj, en kiuj la patrino kaj la du knabinoj ŝerce ludas per iliaj mamoj.

Multaj japanaj filmoj temis pri rilatoj al morto kaj al funebraj ceremonioj. "Kapti la patron" apartenas al tiu kategorio sed ĝi pritraktas la temon per tute malsama unika aliro kaj pro tio akiras sian allogan karakteron. Sume oni povas diri, ke malgraŭ sia interesiĝo pri morto, tiu ĉi filmo fakte vere festas la vivon.

Laŭplaĉe vi povas spekti la suban esperantigitan antaŭfilmon:

2013.10.08. Pri japana filmo "Kapti la patron" 2013.10.08. About Japanese movie "Catch the father"