×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.03. Ĉu kafeino bremsas la cerban disvolviĝon?

2013.10.03. Ĉu kafeino bremsas la cerban disvolviĝon?

Ĉu kafeino bremsas la cerban disvolviĝon?

Esploristoj pruvas ke reduktita profunda dormo kaŭzas malavantaĝojn por la grizaj cerbaj ĉeloj.

Infanoj kaj gejunuloj hodiaŭ konsumas pli ol 30 procentojn pli da kafeino ol samaĝuloj antaŭ 30 jaroj. Tiun evoluon favoris precipe "energi-trinkaĵoj" kiuj enhavas kafeinon. Ĉe testobestoj nun esploristoj en Zuriĥo en Svislando povis pruvi ke kafeino reduktas la profundan dormon kaj bremsas la cerban disvolviĝon.

Dum la pubereco homoj kaj aliaj suĉuloj dormas aparte longe kaj profunde. Dum tiu periodo "maturiĝas" la cerbo. La internodiĝoj kiuj pliiĝas dum la infaneco kaj kiuj permesas grandan flekseblecon de la cerbo, dum tiu procezo estas malkonstruataj.

"Tio estas optimumigo kiu okazas supozeble dum profunda dormo", diras Reto Huber de la porinfana hospitalo en Zuriĥo. "Gravaj sinapsoj estas plukonstruataj, aliaj estas malkonstruataj, la cerba reto fariĝas pli efika kaj la cerbo pli kapabla."

Lia teamo donis al ratoj dum 5 tagoj dozon da kafeino, kiu rekalkulite je homaj dimensioj korespondas al ĉirkaŭ 3 ĝis 4 tasoj da kafo en unu tago. La esploristoj mezuris la ondojn de cerba kurento kaj konstatis ke la profunda dormo de la bestoj restis reduktita ankoraŭ unu semajnon poste. Kompare al ratoj kiuj estis trinkintaj puran akvon, ĉe tiuj ratoj restis multe pli da malnovaj interligiĝoj de nervoj el frua vivofazo. La esploristoj konkludas el tio ke la procezo de maturiĝo en la cerbo malrapidiĝis.

Tio montriĝas ankaŭ en la konduto. En normalaj kazoj ratoj fariĝas pli scivolemaj dum kreskanta aĝo, sed la ratoj kiuj estis konsumintaj kafeinon restis timemaj kaj hezitemaj. La pubereco laŭ Huber estas por la cerbo kriza fazo de maturiĝo. Multaj psikaj malsanoj manifestiĝas dum tiu periodo. Eĉ se la cerbo de ratoj klare distingiĝas de la homa cerbo, la multaj paralelaĵoj en la cerba disvolviĝo starigas la demandon, ĉu la konsumo de kafeino fare de infanoj kaj gejunuloj vere estas senproblemeca. Necesas plue esplori tion.

En tiu kunteksto staras ankaŭ la lingva evoluo de infano. La cerba fleksebleco ja favoras la lernadon de lingvoj kiuj tamen perdiĝas el la memoro se la koncerna lingvo ne estas sufiĉe daŭre praktikata. Ĉu kafeino do eble plilongigas tiun infanan fazon de pli alta kapablo de lingvolernado? Sed tio certe ne estus avantaĝo.