×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.30. Hungario plej forta E-lando

2013.08.30. Hungario plej forta E-lando

Se oni demandas kiom da homoj en la mondo parolas Esperanton, tiam la respondo povas esti "ĉirkaŭ 2 milionoj" - kvankam ĉiu scias ke tiu nombro estas fantazio. Se oni volas doni realisman nombron, oni devas resti sub 100 mil. Kompreneble necesas ankaŭ indiki je kiu nivelo homoj regas nian lingvon. Kaj se tiu nivelo estu nur iom pli alta ol la plej baza, tiam la ciferoj ege ŝrumpas.

Sed laŭ mi alia pli interesa demando estas, en kiuj landoj troviĝas plej multaj E-parolantoj: En la antaŭinterreta epoko oni havis kiel statistikajn datumojn la nombron da membroj de la landaj asocioj de UEA. Sed estis landoj en kiuj tiuj membronombroj estis sufiĉe altaj, ĉar la membreco servis kiel helpilo por povi veturi eksterlanden, nome de orienteŭropaj landoj - kiuj tiam apartenis al la soveta bloko - al okcidenteŭropaj landoj. La ŝanĝiĝo de la politika sistemo en tiuj landoj kaj la apero de la interreto en la mondo okazis preskaŭ samtempe kaj tial dum longa tempo estis tre malfacile indiki fidindajn ciferojn pri E-parolantoj.

Nun la bildo estas pli klara: Oni scias kiom da homoj eklernas kaj ellernas Esperanton en "Lernu!" kaj oni scias ke preskaŭ ĉiuj gejunuloj kiuj alvenas ĉe Esperanto faras tion helpe de la interreto. La alia flanko estas la praktikado de la lingvo. Oni scias kiom da homoj partoprenas en diversaj grupoj de Fejsbuko kaj fine oni scias kiom da homoj aŭskultas radioprogramojn en la interreto.

Rilate al la Esperanta Retradio mi almenaŭ scias tre precize kiom da homoj aŭskultas ĉiutage kaj en kiuj landoj troviĝas la geaŭskultantoj. Ekde marto de tiu ĉi jaro kiam necesis transiri de Posteruso al Blogspot mi disponas pri tre detalaj statistikoj kiuj donas tre klaran bildon. La aŭskultantaro de la Esperanta Retradio estas vere tutmonda. Mankas nur la afrika kontinento. Tie evidente ne troviĝas homoj kiuj aŭskultas la Esperantan Retradion. Sed estas geaŭskultantoj en Norda kaj Suda Amerikoj, en okcidenta Eŭropo, en orienta Eŭropo kaj Rusio, en orienta Azio kaj en Aŭstralio.

Se oni prenas la absolutajn nombrojn laŭ landoj, tiam en la unua loko troviĝas foje Francio, foje Brazilo. La trian lokon okupas Japanio kaj verŝajne ankaŭ Ĉinio. Pri Ĉinio ne eblas doni precizajn nombrojn, ĉar ĉinaj aŭskultantoj aperas en statistikoj de aliaj landoj, ĉefe Usono. Sekvas landoj kiel Pollando, Hungario, Israelo, poste Hispanio, Ĉeĥio kaj poste la ceteraj landoj.

Tiu rangordo ne enkalkulas la grandecon de lando. Brazilo havas 192 milionojn da enloĝantoj, Francio 67, Hungario 10, Israelo apenaŭ 8 milionojn. Se mi dividas la nombron de aŭskultantoj per la nombro de milionoj da enloĝantoj, tiam la rezulto estas tute alia. En la unua loko tiam klare troviĝas Hungario, la duan lokon okupas Israelo kaj la trian Francio. La granda lando Germanio kun 81 milionoj da enloĝantoj laŭ tiu kalkulo ricevas apenaŭ mezureblan statistikan valoron. Mi ja konscias ke en Germanio estas sufiĉe multaj E-parolantoj, sed ili evidente apenaŭ interesiĝas pri partopreno en interreto, ĉar evidente germanoj mankas ankaŭ en aliaj diskutforumoj.

La aŭskultado de retradio diras ion pri la lingva nivelo de la homoj resp. pri la intereso atingi pli altan nivelon. Kaj en tiu senco Hungario estas la plej forta Esperanto-lando.