×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.28. La mulvojo de 52 tuneloj

2013.08.28. La mulvojo de 52 tuneloj

La mulvojo de 52 tuneloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Memoraĵo pri la unua mondmilito

Dum la unua mondmilito, ekde 1915 ĝis 1918, ĉe la tiama limo inter Italujo kaj Aŭstrujo en la orientaj Alpoj, akre interbatalis la Reĝa Itala armeo kaj la Aŭstro-Hungara-Germana armeo. Temis pri la tiel nomata "montara milito", fifama pro la fakto, ke ĝi estis "vertikala milito", ĉar oni tre longe batalis tra la pintoj de la alpaj montoj.

Pro la roka vertikala tereno, la altitudoj kaj la aĉaj klimataj kondiĉoj, ambaŭ armeoj batalis laŭ tute novaj strategioj. Ekde la komenco de la milito, la batalantoj kvazaŭ ŝerce klopodis okupi pli kaj pli altajn poziciojn, tiel ke baldaŭ ili atingis la montopintojn. Krutajn sapeojn, eĉ hodiaŭ malfacile laŭireblajn bonvetere kaj kun malpeza ekipaĵo, oni tiam laŭiris ĉefe nokte kun tre pezaj ŝarĝoj je ĉiuj klimataj kondiĉoj. Vortece fortegaj ventoj, stormoj furiozantaj je tiaj altitudoj, fulmoj, treege malaltaj vintraj temperaturoj, ŝtonfalaĵoj kaj lavangoj daŭre kaŭzis tre multe da soldataj viktimoj, plejofte tute neglektitaj, do eĉ ne enkalkulitaj kiel militfalintoj.

Dekoj kaj dekoj da miloj da soldatoj, inter ili la italoj plejparte el sudaj regionoj kun modera klimato, devis kutimiĝi al la akre malvarmaj kondiĉoj de treege malfacila medio. Vintre, la tre dika neĝo tute malebligadis transportojn, tiel tutaj garnizonoj restadis plene izolitaj kaj pro malvarmo kaj malsato, soldatoj foriris el la barakoj kaj, trairante krutajn deklivojn por atingi pli subajn proviantitajn barakarojn, tre ofte trafis la morton. Historiistoj taksas, ke sur la alpa fronto, ambaŭflanke, ĉirkaŭ du trionoj el la mortintoj estis viktimoj de la klimato kaj medio, dum nur triono mortis pro rektaj militaj agoj.

Inter la plej aŭdacaj militaj vorkoj, kiujn la itala armeo konstruis kiel sekurajn vojojn por atingi la pintojn, rimarkinda estas "la mulvojo de 52 tuneloj" en la Pasubia montaro, kiun mi lastatempe trairis.

Tiu ĉi mulvojo estas vera ĉefverko de milita inĝenierio kaj aŭdaca originaleco, aparte se oni konsideras la kondiĉojn, la epokon kaj la rapidecon de ĝia konstruado.La laboroj komenciĝis en februaro 1917 kaj la tutan mulvojon oni inaŭguris post nur 10 monatoj.

Ĝi serpentumas sur la suda flanko de la montaro, ŝirmita kontraŭ la tiamaj kanonpafoj de la aŭstro-hungara artilerio kaj karakterizita de sinsekvo da rokaj pinakloj, profundegaj interkrutejoj kaj apikaj krutflankoj. Ĝi suprenrampas el 1.216 m. de altitudo ĝis 1.934. Ĝia longeco estas 6.555 m. kaj el ili, 2.335 estas subdividitaj en 52 tuneloj traboritaj en dura roko.

La averaĝa larĝo de la mulvojo estas 2 m. kaj duono kaj 3 m. en la kurbiĝoj por permesi la samtempan trairon de du muloj kun iliaj ŝarĝoj. La dekliveco kelkfoje atingas 22 procentojn kaj la averaĝa estas 12 procentoj. La 19-a tunelo estas la plej longa (320 metrojn) laŭ helicforma itinero kun 4 vojturniĝoj ene de giganta roka turego. La 20-a tunelo, 86 metrojn longa, por venki grandan diferencon de nivelo, spiralas kiel korktirilo ene de roka pinto.

La tuta mulvojo estas somere piedirebla dum tri horoj kaj duono. Pro multnombraj mortigaj akcidentoj, oni malpermesas la eniron al montbicikloj. Nepre necesas tre bone funkcianta elektra torĉo por senpene trairi la mallumajn partojn de la tuneloj. Mia kapo mem kolizie konstatis tion, kiam mia torĉo subite paneis en unu el la lastaj tuneloj! Sed la kapdoloro mildiĝis, kiam, palpe atingante la sopiritan elirejon, aperis antaŭ miaj okuloj 360-grada grandioza panoramo kun la tre malproksima sed perfekte videbla laguno de Venecio.

Bedaŭrinde ĝuste tiam, en tiu loko, mi rememoris pri la diraĵo de Giuseppe Mazzini, ĉefa ideologo de la unuiĝo de Italujo en la 19-a jarcento: "La mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo".