×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.24. Poresperanta varbado per interreto

2013.08.24. Poresperanta varbado per interreto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Alvoko por tradukado de la nova versio de "Lernu!"

Mi plenplene perceptis la gravecon kaj efikecon de la retejo "Lernu.net" por varbi al Esperanto ĉefe junulojn, nur lastsemajne, kiam ĉiĉeronante dum antaŭkongresaj ekskursoj de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK 2013) en Nazareto (Israelo), mi persone konstatis, ke la plejmulto da partoprenantoj alvenis al Esperanto ĝuste pere de "Lernu".

Jam ekde ĝia publika lanĉo en decembro 2002 mi entuziasme kunlaboradis kaj subtenis la projekton "Lernu". Antaŭ kelkaj monatoj mi malkovris, ke ankoraŭ ne estis tradukistoj al la hebrea por la baldaŭ aperonta nova versio de "Lernu" kaj tuj senhezite volontulis. La tradukado al la hebrea (kaj al la araba) postulas ne malmulte da ĵonglado pro la fakto, ke oni devas intermiksi du skribdirektojn - el maldekstre al dekstre por Esperanto kaj el dekstre al maldekstre por la hebrea (kaj araba). Sed, eĉ en tiu malfavora situacio post iom da klopodoj kaj malkovro de kelkaj ruzaĵoj, oni kutimiĝas kaj la aferoj bone progresas.

Ni, el la komunumo de la Esperanta RetRadio, bonege scias, ke nia agado nepre baziĝas sur interreto. Krom la ĉefredaktoro kaj liaj kunlaborantoj, sendube la plejmulto da niaj geaŭskultantoj bone regas la lingvon kaj multaj el ili ankaŭ estas emeritoj, kaj verŝajne povus volonte dediĉi iom da tempo al pormovada gravega celo.

Do karaj geamikoj, se vi troviĝas en tia situacio, kial ne kontakti la admirindan skipon de "Lernu" por kontroli, ĉu jam estas tradukantoj por via lingvo (aŭ viaj lingvoj) kaj ektraduki sole aŭ kunlabore?

Tute ne necesas apartaj komputilaj spertoj. Ĉiu povas sufiĉe rapide kutimiĝi kaj efike uzi la "Redaktejo"-n (vidu supre la maldekstran bildon). Post la tajpado de via traduko, vi tuj povas vidi la rezulton en la taŭga paĝo de la retejo por kontroli (vidu ekz. la supran dekstran bildon). Ne timu erari: ĉiu eraras, aparte kiam oni amase tradukas. Kiam vi finas iun parton forlasu ĝin, indas reveni al ĝi post iom da tempo por fari finan kontrolon. Se temas pri kunlabora tradukado, reciproka kontrolo estos optimuma solvo.

Kompreneble, neniu kaj neniamaniere kulpigos vin, se post iom da provoj vi decidos, ke tiu laboro ne taŭgas por vi.

Do, mi esperas renkonti vin en la skipo de tradukantoj de "Lernu".

Ĝis baldaŭ!