×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.23. Mirakla sako el Sudafriko

2013.08.23. Mirakla sako el Sudafriko

Mirakla sako el Sudafriko

Ĝi aspektas kiel divano el la 70-aj jaroj, forgesita longtempe en la subtegmentejo kaj nun remalkovrita. Fakte la mirakla sako estas la remalkovro de malnova ideo. "Ĝi estas la plej malnova teknologio de la mondo", diras ĝia inventintino, la sudafrikanino Sarah Collins: Kuiri per konservita varmo. "Jam la sudafrikaj indiĝenoj enfosis siajn potojn en la sablo por finkuiri la manĝaĵon kaj por teni ĝin varma." Fine de la 19-a jarcento en Germanio la kuirkesto estis vaste konata, tio estis ligna konstruaĵo kun interna ŝtopaĵo el gazeta papero aŭ pajlo.

Kun la mirakla sako Collins revivigis la principon kaj plibonigis ĝin: Ŝi plenŝtopis sakon el ŝtofo per globetoj el reciklita polistirolo. Tiu sako konservas la varmon tiel bone ke envolvita poto kun bolanta akvo plubolas ankoraŭ 6 horojn kaj restas varmega ankoraŭ post 12 horoj. Rizon ekzemple oni varmegigas dum du minutoj sur forno kaj poste metas la poton dum unu horo en la miraklan sakon. La manĝaĵo estas preta. Simile pri koketo: 15 minutojn sur la forno, tri horojn da mirakla sako. La avantaĝo de tiu simpla sako kun polistirolo: Forbruliĝas malpli da brulaĵo, necesas malpli da serĉado pri ligno, da tempo ĉe la forno, da kostoj kaj aperas malpli da veneniga fumo.

Ĝuste ĉi-lasta estas problemego: Ĉirkaŭ la terglobo ĉiutage bolas en tri milionoj da hejmoj manĝaĵo super malferma fajro. Kiel brulaĵo servas normale tio kio estas je dispono: ligno, sterko, plantaj restaĵoj, kerosino, karbo. Tio kaŭzas venenigan fumon kiu malsanigas kaj kiu mortigas ĉiujare kvar milionojn da homoj. Estas precipe infanoj kiuj estas trafitaj de la sekvoj de la fumo.

Estus kompreneble plej bone anstataŭigi ĉiujn fulgantajn fornojn per fornoj kiuj konsumas puran alkoholon aŭ sunenergion. Sed tio estas unuflanke tro multekosta kaj postulas aliflanke ŝanĝon de la vivokutimoj. Ekzemple por utiligi la sunradian fornon, la homoj devus kuiri dumtage anstataŭ vespere.

La mirakla sako siavice taŭgas tre bone por la ĉiutago. La ideon havis Sarah Collins jam en la jaro 2007 kiam en Sudafriko okazis gravaj interrompoj de provizado per elektro. Ŝi rememoris pri la malnova mirakla skatolo de sia avino, variaĵo de la kuirkesto kiu funkciis per malnovaj kusenoj. Collins konis la problemon pri la fumo kaj eksperimentis pri la principo por helpi al la familioj. El tio estiĝis firmao kiu vendas la miraklan sakon en Afriko kaj Eŭropo. En Eŭropo la prezo estas pli alta ol en Afriko kaj tio kunfinancas la akiradon de la sako per afrikanoj.

La efiko estas surpriza: La mono por la karbo subite sufiĉas por la tuta monato, la familioj havas pli da mono je dispono kaj la knabinoj kiuj antaŭe pasigis la tempon per kolektado de ligno por la forno nun povas reveni al lernejo.

Collins produktis jam pli ol unu milionon da miraklaj sakoj. La celo ĝis la jaro 2015 estas vendi 100 milionojn da miraklaj sakoj en 15 landoj.

2013.08.23. Mirakla sako el Sudafriko 2013.08.23. Miracle bag from South Africa