×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.22. Kiam lakto venis al Eŭropo

2013.08.22. Kiam lakto venis al Eŭropo

Kiam lakto venis al Eŭropo

Du revolucioj igis lakton fariĝi konsumebla por homoj, unu el ili venis de la homo - per la invento de fromaĝo -, la alia de la naturo.

Dum la 1970-aj jaroj la arkeologo Peter Bogucki trovis en setlejo de antaŭ 7000 jaroj en Pollando argilajn potfragmentojn kun laŭregulaj truetoj. Li ne sciis pri kio temis, sed rememoris ke amiko kiu produktis fromaĝon uzis ion similan por deĉerpi la kremon de la lakto, nome kribrilon. Sed la pruvo ke tion jam estis farintaj homoj dum la ŝtonepoko en Pollando, bezonis tempon. En la jaro 2011 Mélanie Roffet-Salquet povis montri per analizoj de la graso sur la argilaĵoj ke per tio vere iam estis kribrata lakto.

Per tio lakto fariĝis konsumebla, tion estis rimarkintaj jam la unuaj agrikulturistoj kiuj antaŭ 11.000 jaroj kutimigis bestojn al kunvivado kun homo en Anatolio. Pri la lakto tiam verŝajne ne jam temis: Kruda lakto por la tiamaj homoj estis apenaŭ konsumebla, ĝi eĉ por plejmulto de hodiaŭaj homoj ne jam estas konsumebla. Nur infanoj povas engluti ĝin senprobleme, ili havas enzimon, nome laktazon, kiu malkonstruas la laktan sukeron, la laktozon. Je la aĝo de 6 jaroj la enzimo ĉesas funkcii, tiam la lakto ne plu alportas ĝuon, sed malbonfarton.

Kontraŭ tio efikis jam la prilaborado de lakto al jogurto kaj fromaĝo. Feta-fromaĝo enhavas malmulte da laktozo, malmola fromaĝo kiel la Parmiĝano apenaŭ enhavas ĝin. Tiun arton kunportis la agrikulturistoj kiam ili antaŭ 9000 jaroj survojiĝis okcidenten, ili portis la agrikulturon al Eŭropo. Ke vere la homoj migris kaj ne la teknikoj estis portataj al aliaj, tio pruviĝis ĉe bovoj resp. ĉe iliaj fosilaj restaĵoj en Eŭropo, nome estis bovoj el Anatolio. Kaj ke nun vere temis pri lakto, tion montras ankaŭ antikvaj ostoj kiuj devenas de bovidoj. Tiuj bovidoj estis buĉitaj jam en tre frua aĝo, nome kiam la homoj intencis melki la bovinojn.

Al tio apartenas ankaŭ donaco de la ĉielo resp. de la evolucio, kiu supozeble antaŭ 7000 jaroj aperis en Hungario: La homa geno por laktazo ŝanĝiĝis per mutacio, kaj tiel ankaŭ la kruda lakto fariĝis konsumebla por la homoj. Tiu genvariaĵo en Eŭropo rapide disvastiĝis kaj ĝi havis misteran efikon: Kiu posedas tiun genvariaĵon, tiu ricevas pli da idoj, nome 19 procentojn pli, tian efikon havas neniu variaĵo de alia geno.