×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.20. Preferinde ridi por ne plori

2013.08.20. Preferinde ridi por ne plori

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Mezorienta travivaĵo pri konstruado

En mia antaŭa sonartikolo, helpe de la humuristo Efraim Kiŝon, mi priskribis la karakteron de tiu speciala israela homgrupo de tiel nomataj "partaĉ-uloj". Sume kaj mallonge: "partaĉ-ulo" estas sinonimo de "neglektema, senatenta, maldiligenta, tre ege misorganizita ulo, kiu aldone kondutas kiel aplomba pseŭdo-metiisto". Nun evidentiĝas, ke nuntempe ili amase okupiĝas pri konstruado de domoj. Ne, ne plu pri konstruado de ĉielskrapantoj, verŝajne, ĉar, post kiam ilia unua 25-etaĝa konstruaĵo anstataŭ resti vertikala subite fariĝis horizontala, oni tute malpermesas tion al ili. Do "partaĉ-uloj" okupiĝas nun pri renovigo de malnovaj sed ambiciaj konstruaĵoj. Ho ve!

La loĝejo de mia edzino, nia hundineto kaj mi mem troviĝas je la unua etaĝo de oketaĝa, 35-jaraĝa, konstruaĵo kun 32 kunposedantoj (po 4 por etaĝo). Samkiel al ni homoj, ankaŭ al konstruaĵoj, pro natura malnoviĝo, fojfoje necesas bontenaj laboroj. Sed, verŝajne inspiritaj de la famegaj pendĝardenoj de Babilono, niaj kunposedantoj ekrevis pri "porsunaj balkonoj". Nu, oni povas ankaŭ kompreni tion, ĉar ĉi tie en Mezoriento estas nur ... 360 sunaj tagoj jare, do oni estas devigita fari ion por atingi iom pli da suno! Fakte en la lastaj jaroj porsunaj balkonoj (ĉu rondaj, ĉu rektangulaj, ĉu kvadrataj, ĉu triangulaj) fariĝis "ŝlagro" ne nur en novaj konstruaĵoj sed ankaŭ, bedaŭrinde, en la malnovaj. Kiam ruzaj konstruentreprenistoj (aparte "partaĉ-uloj") parolas pri eksterordinara plialtigo de la loĝejvaloro, dank' al la aldono de sunbalkono, la okuloj de la posedantoj fulmas pro deziro.

Tiel, malgraŭ nia malkonsento, pro la volo de la plimulto de niaj ambiciaj kunposedantoj, ekde lastdecembre ni eniris en tre multekostan kaj koŝmaran konstruaventuron. La supra bildo n-ro 1 montras la simulitan aspekton de la revita mirinda palaco post la aldono de la sunbalkonoj. Niaflanke gvidis la projekton fermita partaĉa grupo de la entreprenintaj posedantoj kaj aliflanke eĉ pli profesie partaĉa konstruentreprenisto.

Kaj nun, se mi havus sufiĉe kirasitan humursenton, mi povus ĝiskreve ridegi pri la konstrusituacio. Kaj mi vere klopodas almenaŭ rideti por kuraĝigi mian edzinon, kiu terure ĝisfunde suferas pro tio. Je la, jam preskaŭ plene pagita, prezo de, ekzemple, nova bela komforta aŭtomobilo, post ok monatoj de la komenco de la konstruado, ni havas kvar turojn de skafaldoj, kiuj ĉirkaŭornamas la konstruaĵon kaj jam fariĝis libere vizitebla arteca media monumento (vidu la bildojn n-ro 2 kaj 3).

La fenestrego, kiu antaŭe fermis nian salonon laŭ la ekstera muro, estis provizore delokita internen kaj tra ĝi oni ĝuas, jam pli ol ses monatojn, tute novan kaj allogan panoramon. Fakte la loĝejoj de la tuta konstruaĵo (des pli la nia je unua etaĝo) estas nun tre facile atingeblaj kaj, bonintence aŭ ne, libere viziteblaj, ĉar la provizoraj vitraj fermoj estas simbolaj kaj eĉ la pulvorerojn ili ne baras.

Sed la vere terura afero estas, ke dum la lastaj kvin monatoj absolute nenio ŝanĝiĝis! Je la laborkomenco la despota grupo de partaĉaj posedantoj varbis kiel laborkontroliston, tipan profesian partaĉ-ulon. Li tute ne rimarkis, ke la konstruistoj forgesis interalie pri drenadsistemo, do ni povus havi naĝejon anstataŭ balkono — kondiĉe ke estus iom da niveldiferenco inter la salonpavimo kaj la betonplato de la balkono, sed en multaj balkonoj ĝi plene mankas!

Kaŭze de tiaj konstruaj fuŝegoj, kelkaj el ili nefacile ripareblaj, oni antaŭ kvin monatoj haltigis la laborojn kaj la grupo de niaj "saĝaj" komitatanoj eltrovis eĉ pli saĝan magian solvon — nome alvoki la entrepreniston antaŭ tribunalo!

Mi ne scias, ĉu en via lando justecaj aferoj rapide disvolviĝas, ĉar ĉe ni, aparte por civilaj procesoj, "la muelŝtonoj de la justeco malrapide, tre malrapide, turniĝas". Sed ĉiukaze favora verdikto ne tiom helpus al niaj balkonoj!

Bonŝance paralela grupo de "mense sanaj" kunposedantoj klopodegas trovi racian kompromison por tamen progresigi la laborojn.

Bondeziru al ni sukceson!

2013.08.20. Preferinde ridi por ne plori 2013.08.20. It is better to laugh than to cry