×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.19. Nova rizo spitas sekecon

2013.08.19. Nova rizo spitas sekecon

Nova rizo spitas sekecon

Japanaj esploristoj disvolvis genteknike manipulitan rizon kiu rezistas sekecon kaj tamen alportas tre bonan rikolton.

Certa geno prizorgas ke la radikoj de la rizo iras pli profunden en la grundon kaj tial povas preni akvon pli bone. Tiun genon trovis agrobiologoj en Tsukuba, Japanio ĉe specio de rizo kiu estas kultivata en la seka altlando de la Filipinoj.

La filipina rizospecio Kinandang Patong havas longajn radikojn kiuj kreskas vertikale en la grundon kaj povas atingi akvon ankaŭ en tre granda profundeco.

Kutime rizo kiu estas kultivata sur kampoj kiuj estas kovritaj per akvo, havas malprofundajn kaj flankenkreskantajn radikojn.

Respondeca por la evoluo de la radikoj ĉe Kinandang-Patong-rizo estas geno kiun la japanaj esploristoj nomis DRO1. Tiun genon ili enkonstruis en tradician rizplanton kun la nomo IR64.

La tiel kultivitaj rizosemoj kaj la tradiciaj semoj de IR64 estis enplantitaj sub tri diversaj kondiĉoj en la kampoj de la altlando: sen sekeco, kun modera sekeco kaj kun grava sekeco.

Ĉe la tradicia rizo IR64 la rikolto ampleksis ĉe modera sekeco nur 42 procentojn kompare al la rikolto sen sekeco. Grava sekeco detruis la kompletan rikolton. Ĉe la genteknika rizo la modera sekeco apenaŭ rimarkiĝis en la rikolto. Ĉe grava sekeco la rikolto reduktiĝis nur je 30 procentoj.

La nova rizospecio nun estas kultivebla en la altlando sen irigacio. Sed oni volas testocele kultivi la genteknikan rizon ankaŭ en malaltlandaj regionoj de Azio kun multe da pluvo kaj ankaŭ en Sudameriko.

La monda enloĝantaro laŭ taksoj de UNO ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento kreskos de nun ĉirkaŭ 7,2 miliardoj al 9,6 miliardoj da homoj. En la jaro 2100 la monda enloĝantaro povus sumiĝi al 10,9 miliardoj da homoj. Multaj esploristoj vetas je la gentekniko por disvolvi rezistivajn speciojn de rizo kaj de aliaj grenoj por tiel garantii la nutradon de la monda enloĝantaro. Kritikantoj de la gentekniko argumentas ke tiun celon oni povas atingi ankaŭ sen tiu disputinda teknologio.

2013.08.19. Nova rizo spitas sekecon 2013.08.19. New rice defies drought