×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.17.   Ruso superruzis sian bankon

2013.08.17. Ruso superruzis sian bankon

Ruso superruzis sian bankon

Tion oni certe povas nomi ke iu venkas sian kontraŭulon per ties propraj armiloj: Nervostreĉite de nedeziritaj ofertoj pri kreditkartoj ruso resendis la koncernan kontrakton - kun tamen ne malgravaj modifoj. La banko ĝojis kaj subskribis la dokumenton sen legi ĝin. Kaj per tio la banko grave eraris.

Kiu en disputo pri kontrakto estas atentigita pri la malgrande presitaj kondiĉoj, tiu antaŭsentas ke la legado estos malĝojiga. Kiom malgrabla tio povas esti, tion devis senti la rusa interreta banko Tinkoff. La mastrumantoj de tiu banko scias ke ili prefere ne estu alsendintaj oferton por kreditkarto al Dmitri Agarkov.

Almenaŭ tiu oferto kiun la banko senpete sendis al la 42-jarulo devus esti pli bona. Nome Agarkov estis ege malkontenta pri la listigitaj kondiĉoj. Tial la viro kiu vivas en Voroneŝo decidis optimumigi la kondiĉojn je sia favoro - li skanis la oferton kaj modifis sur la komputilo la malgrande presitajn kondiĉojn de la kontrakto.

Agarkov fiksis la interezojn al nul procentoj, nuligis ĉiujn kotizojn kaj koncedis al si nelimigitan krediton. Tiam li resendis la dokumenton al la banko kun sia subskribo. La banko Tinkoff preteratentis legi la malgrande presitan tekston kaj konfirmis la kontrakton.

Dum du jaroj laŭ raporto de ŝtata rusa televida stacio la ruso utiligis la kreditkarton antaŭ ol ĝi estis barita de la banko - pro mankantaj pagoj. La sumo de la pago ja estis kompareble malalta. Kiam Agarkov rifuzis pagi referencante sin al la kontrakto, la banko en la jaro 2012 direktis plendon al juĝejo pri pago de sumo en la valoro de 1020 eŭroj. La postulita sumo konsistiĝis el la faritaj aĉetoj kaj kotizoj. "Ili subskribis la kontrakton sen legi", diris laŭ la rusa gazeto "Kommersant" la advokato de la rusa viro. "Ili diris kion normalkaze la klientoj akcentas antaŭ la juĝejo: Ni ne legis ĝin".

Antaŭ juĝejo la ruso povis celebri partan sukceson. La juĝistoj decidis ke Agarkov devos nur pagi la monon por la aĉetoj, do proksimume 430 eŭrojn. Tamen Agarkov rifuzis tion kaj nun postulas siavice proksimume duonan milionon da eŭroj de la banko. Lia argumento: La banko lezis la kondiĉojn de la kontrakto. Por tiu kazo Agarkov estis skribinta altajn punsumojn en la malgrande presitajn kondiĉojn de la kontrakto.

2013.08.17.   Ruso superruzis sian bankon 2013.08.17. A Russian outsmarted his bank