×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.14. Verdigo de dezertoj kontraŭ klimata ŝanĝo

2013.08.14. Verdigo de dezertoj kontraŭ klimata ŝanĝo

"Jatropha curcas", ĝis nun apenaŭ konata dezerta planto, povus baldaŭ famiĝi kiel protektanto de la klimato. Ĉar germana esplorista teamo prezentis modelon kiel per la kultivado de Jatrofo-arboj en dezertaj regionoj povus esti malkonstruata grandstile la klimatvarmiga gaso C0².

En la kadro de la fotosintezo plantoj ensorbas karbondioksidon, ili do povus helpi redukti la klimatvarmigan efikon. Germana esplorprojekto nun proponas starigi verajn "klimatprotektajn plantejojn" en dezertaj regionoj.

Jatropha curcas kiu kreskas en regionoj kie malabundas akvo, taŭgas por tio aparte bone, diras kunaŭtoro de la studaĵo: "Ni observas la plantojn de 5, 6 jaroj en la dezerto de Luxor, kie ni trovas ekstreman dezertan klimaton, kun preskaŭ 250 tagoj en la jaro super 40 ˚C. Kaj estas nur malmultaj plantoj kiuj povas kreski eĉ tre bone sub tiuj ekstremaj mediaj cirkonstancoj.

La agrosciencisto de universitato en Stuttgart mem funkciigas plantejon de Jatrofo en Egiptio. Kun lia teamo li disvolvis en komputila simulo modelon por klimatprotektaj plantejoj kaj kompletigis tion per datumoj el jam ekzistanta plantejo. La rezulto: Precipe taŭgas tiucele dezertoj en marbordaj regionoj. La malmulto da akvo kiun la plantoj bezonas, povus esti ĉerpata el sensaligaj instalaĵoj por mara akvo.

700 hektaroj da Jatrofo povus ekzemple absorbi ĉiujare tiom da CO² kiom produktas aŭtomobiloj en Germanio. La kostojn por tiaj plantejoj la esplorista teamo taksas je 42-63 eŭroj por ĉiu tuno da CO² kiun absorbas la plantejo. Tiel la kostoj de klimatprotekta farmo estus kompareblaj kun la kostoj por la kolektado de rubgaso el karbocentraloj kaj por pumpi ĝin subteren por tie fiksi la karbondioksidon.

Laŭ esploristo la klimatprotektaj plantejoj en la dezerto havus ankaŭ la avantaĝon ke la surfacoj de la grundoj en tiuj varmegaj regionoj havus pro la plantoj signife pli malaltan temperaturon ol alikaze. 6 aŭ 7 gradoj C malpli da surfaca temperaturo dum tagmezo estas en la plantejoj sufiĉe ofta kazo. Kaj tio kompreneble havus la efikon ke plantoj povas pli bone utiligi la disponeblan akvon ĉar ĝi malpli forvaporiĝas.

Krome la oleo el la fruktoj de la arbo estus utiligebla kiel biofuelo aŭ biokerosino.Tamen gravas al la esploristo konstati ke ne temas pri la plantado de monokulturoj. La celo estas planti vastan gamon el plej diversaj taŭgaj plantoj, inter ili ankaŭ arboj en tiuj regionoj. Studoj kun diversaj dezertaj plantoj kiuj estis plenumitaj en la israela Negev-dezerto alportis ĉi-rilate pozitivajn rezultojn.

En la projekto oni enkalkulis la teorian fareblecon de klimatprotektaj plantejoj. Restas nedecidite ĉu la internacia komunumo de ŝtatoj iam povas trovi interkonsenton pri tia komuna projekto. La verdigo de la dezertoj ĉiukaze ne estas universala kuracilo. Por haltigi la klimatoŝanĝon necesas ankoraŭ strategioj por redukti la enaerigon de la karbondioksido.

2013.08.14. Verdigo de dezertoj kontraŭ klimata ŝanĝo 2013.08.14. Greening deserts against climate change 14/08/2013. Tornando desertos mais verdes contra as mudanças climáticas