×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.11. La malgranda diferenco ankoraŭ gravas

2013.08.11. La malgranda diferenco ankoraŭ gravas

La malgranda diferenco ankoraŭ gravas

La principa egaleco de viroj kaj virinoj tamen nur estas socia deziro. Fakte la diferencoj inter viroj kaj virinoj komenciĝas disvolviĝi jam en plej frua stadio de la homa evoluo, do en embria stadio. Tio koncernas ne nur la faman "malgrandan diferencon" inter la seksoj, sed ĝi koncernas esencajn korpajn funkciojn. Viroj estas pli sentemaj kontraŭ manko de oksigeno, ilia cerbo pli rapide kaj pli forte reagas ĉe manko de oksigeno. Kiel nun montriĝas la diferencoj inter la seksoj jam komenciĝas ĉe la nivelo de ĉeloj.

Ĉeloj de viroj kaj virinoj havas aliajn karakterizaĵojn. Tion atentas la farmakologio ĝis nun nur nesufiĉe.

De la jaro 1997 ĝis 2001 la usona aŭtoritato pri la aprobo de medikamentoj FDA elmerkatigis 10 medikamentojn bezonantaj kuracistan recepton, ĉar ili efikis je virinoj alie ol je viroj, nome ili estis danĝeraj por virinoj. Tio unuavide originas de tio ke klinikaj testoj de medikamentoj estas plenumataj unuavice ĉe viroj - precipe ĉe junaj, blankhaŭtaj (tio estas du kromaj problemoj) - virinoj estas subreprezentataj. Sed la kaŭzoj troviĝas pli profunde, tion rimarkis esploristo ĉe la universitato de Pittsburgh en la jaro 2007 ĉe ĉeloj, nome simplaj muskolaj praĉeloj. Tiuj de virinoj reagas alie je streso ol tiuj de viroj. Ili ankaŭ havas alian metabolon.

La sekso pri kiu temas estas tiu de la donacintoj de la ĉeloj ĉe kiuj en la farmakologio oni testas la medikamentojn. Kaj tiuj ĉeloj estas malsamaj laŭ sekso - almenaŭ ĉe musoj - jam en embria stadio, en kiu ne jam komenciĝis laŭseksa diferenciĝo de la ĉeloj, inter la seksoj. Cerbaj ĉeloj ekzemple de viraj musoj eltenas mankon je oksigeno malpli bone.

Necesas do testi novajn medikamentojn ĉe ĉeloj de ambaŭ seksoj resp. devos okazi ŝanĝo en la receptado de medikamentoj. Se medikamentoj efikas alie ĉe virinoj ol ĉe viroj, tiam necesos adapti ilin al la specifaj cirkonstancoj de virinoj resp. la kuracistoj devos pli atenti la sekson se ili skribas receptojn por siaj pacientoj.

Atenti pri la sekso ĉiukaze ankoraŭ gravas, eĉ se virinoj konkeras profesiojn kaj okupojn kiuj ĝis antaŭ nelonge ŝajnis aparteni nur al viroj. La rilato inter ambaŭ seksoj restos temo dum ekzistos homoj.

2013.08.11. La malgranda diferenco ankoraŭ gravas 2013.08.11. The small difference still matters

La malgranda diferenco ankoraŭ gravas

La principa egaleco de viroj kaj virinoj tamen nur estas socia deziro. Fakte la diferencoj inter viroj kaj virinoj komenciĝas disvolviĝi jam en plej frua stadio de la homa evoluo, do en embria stadio. Tio koncernas ne nur la faman "malgrandan diferencon" inter la seksoj, sed ĝi koncernas esencajn korpajn funkciojn. Viroj estas pli sentemaj kontraŭ manko de oksigeno, ilia cerbo pli rapide kaj pli forte reagas ĉe manko de oksigeno. Kiel nun montriĝas la diferencoj inter la seksoj jam komenciĝas ĉe la nivelo de ĉeloj.

Ĉeloj de viroj kaj virinoj havas aliajn karakterizaĵojn. Tion atentas la farmakologio ĝis nun nur nesufiĉe.

De la jaro 1997 ĝis 2001 la usona aŭtoritato pri la aprobo de medikamentoj FDA elmerkatigis 10 medikamentojn bezonantaj kuracistan recepton, ĉar ili efikis je virinoj alie ol je viroj, nome ili estis danĝeraj por virinoj. Tio unuavide originas de tio ke klinikaj testoj de medikamentoj estas plenumataj unuavice ĉe viroj - precipe ĉe junaj, blankhaŭtaj (tio estas du kromaj problemoj) - virinoj estas subreprezentataj. Sed la kaŭzoj troviĝas pli profunde, tion rimarkis esploristo ĉe la universitato de Pittsburgh en la jaro 2007 ĉe ĉeloj, nome simplaj muskolaj praĉeloj. Tiuj de virinoj reagas alie je streso ol tiuj de viroj. Those of women react otherwise than stressed by men. Ili ankaŭ havas alian metabolon.