×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.09. La lingvaj interesoj de esperantistoj

2013.08.09. La lingvaj interesoj de esperantistoj

La lingvaj interesoj de esperantistoj

Kiu lernas Esperanton, tiu bezonas iun motivon por fari tion. Kaj kiu daŭre restas en kontakto kun la lingvo, tiu havas iun daŭran intereson pri la lingvo. Kiel ĉio en la homa vivo la gamo de eblecoj estas sufiĉe vasta. Do nek el socia vidpunkto, nek el lingva vidpunkto ekzistas "la esperantisto" kun uniformaj trajtoj.

Dum la unuaj jardekoj de Esperanto, do en la pionira fazo, eble tia uniformeco estis konstatebla. La movado tiam ja estis batalkomunumo. Sed en nia epoko tio certe ne plu estas la kazo. Dum tiuj unuaj jardekoj de la lingvo gravis montri al la mondo ke la lingvo estas taŭga por internacia komunikado. Komercistoj kaj industriuloj interesiĝis pri la lingvo, sed ankaŭ laboristoj vidis en la lingvo rimedon por internacia kunlaboro en la laboristaj sindikatoj kaj por tiel havi kontraŭpezon kontraŭ la internaciaj komercaj ĉambroj aŭ interesorganizoj de la industriistoj.

Esperantisto estis tiam pli funkciulo por iuj el tiuj interesoj kaj apenaŭ celis praktiki la lingvon precipe por privata uzo. En la tiama epoko la eblecoj por privata aplikado de la lingvo estis tre limigitaj, ĉar nur tre malmultaj homoj povis vojaĝi eksterlanden. Restis ĉefe la korespondado. Oni ja povis havi korespondamikojn en la tuta mondo kaj tio por la tiama epoko estis granda progreso. Kaj oni povis aŭdi la lingvon en radio.

Sed tiu fazo finiĝis post la monda ekonomia krizo en la jaro 1929 kaj aperis naciismo, faŝismo kaj la Dua Mondmilito. Post la milito ja estis mallonga reaktiviĝa fazo kiu tamen baldaŭ finiĝis kiam evidentiĝis ke la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Nek komercaj kaj industriaj organizaĵoj, nek ŝtatoj interesiĝis pri la enkonduko de Esperanto. Nur en la soveta influsfero post la morto de Stalin oni iom akcelis Esperanton kiel lingvon por internaciismo kaj tiel E-organizaĵoj kaj kluboj de esperantistoj povis funkcii sub ŝtata kaj ideologia kontrolo.

Sed ankaŭ tio finiĝis kiam la soveta bloko disfalis en la jaro 1990. De tiam Esperanto nenie plu en la mondo havas politikan signifon kaj apenaŭ ekzistas entreprenoj ekster la esperantistaj rondoj kiuj uzus la lingvon por internacia komunikado. Do hodiaŭ eblas apliki la lingvon por sociaj kontaktoj kaj por kulturo kaj kleriĝo.

Homoj hodiaŭ povas facile vojaĝi al aliaj landoj kaj havi "korespondamikojn" en moderna formo, ĉu per retpoŝto, ĉu per Fejsbuko. Tamen la moderna korespondado el lingva vidpunkto estas signife malpli ambicia kaj do por tie partopreni en supraĵa formo ne plu necesas longa lernado kaj tial apenaŭ eblas nomi tiujn homojn esperantistoj. Tio nur eblas se oni aplikas lingvan trukon: Se tiuj homoj estas adeptoj de "esperantismo" (kio ajn tio entute estas), tiam ili estas esperantistoj en la senco de "esperantismanoj".

Sed tio estas nur memtrompo. Por vivteni la lingvon necesas homoj kiuj publike parolas ĝin. Kaj la temaro estu larĝa. Tiel la Esperanta Retradio servas por vivteni la lingvon kaj la tradiciaj movadaj organizaĵoj devus aprezi tion kaj ankaŭ esprimi tiun aprezon. Mi esperas ke tio baldaŭ okazos.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

2013.08.09. La lingvaj interesoj de esperantistoj the|linguistic|interests|of|Esperanto speakers 2013.08.09. The linguistic interests of Esperanto speakers

La lingvaj interesoj de esperantistoj the|linguistic|interests|of|Esperanto speakers The linguistic interests of Esperanto speakers

Kiu lernas Esperanton, tiu bezonas iun motivon por fari tion. whoever|learns|Esperanto|that person|needs|some|motivation|to|do|that Whoever learns Esperanto needs some motivation to do so. Kaj kiu daŭre restas en kontakto kun la lingvo, tiu havas iun daŭran intereson pri la lingvo. and|whoever|continuously|remains|in|contact|with|the|language|that person|has|some|lasting|interest|in|the|language And whoever continues to stay in contact with the language has some ongoing interest in the language. Kiel ĉio en la homa vivo la gamo de eblecoj estas sufiĉe vasta. as|everything|in|the|human|life|the|range|of|possibilities|is|quite|vast Like everything in human life, the range of possibilities is quite vast. Do nek el socia vidpunkto, nek el lingva vidpunkto ekzistas "la esperantisto" kun uniformaj trajtoj. so|neither|from|social|viewpoint|nor|from|linguistic|viewpoint|exists|the|esperantist|with|uniform|traits So from neither a social perspective nor a linguistic perspective does "the Esperantist" exist with uniform traits.

Dum la unuaj jardekoj de Esperanto, do en la pionira fazo, eble tia uniformeco estis konstatebla. during|the|first|decades|of|Esperanto|so|in|the|pioneering|phase|perhaps|such|uniformity|was|observable During the first decades of Esperanto, in the pioneering phase, such uniformity may have been observable. La movado tiam ja estis batalkomunumo. the|movement|then|indeed|was|fighting community The movement was indeed a fighting community at that time. Sed en nia epoko tio certe ne plu estas la kazo. but|in|our|era|that|certainly|not|anymore|is|the|case But in our time, that certainly is no longer the case. Dum tiuj unuaj jardekoj de la lingvo gravis montri al la mondo ke la lingvo estas taŭga por internacia komunikado. during|those|first|decades|of|the|language|mattered|to show|to|the|world|that|the|language|is|suitable|for|international|communication During those early decades of the language, it was important to show the world that the language is suitable for international communication. Komercistoj kaj industriuloj interesiĝis pri la lingvo, sed ankaŭ laboristoj vidis en la lingvo rimedon por internacia kunlaboro en la laboristaj sindikatoj kaj por tiel havi kontraŭpezon kontraŭ la internaciaj komercaj ĉambroj aŭ interesorganizoj de la industriistoj. merchants|and|industrialists|became interested|in|the|language|but|also|workers|saw|in|the|language|means|for|international|cooperation|in|the|workers'|unions|and|for|thus|to have|counterweight|against|the|international|commercial|chambers|or|interest organizations|of|the|industrialists Businesspeople and industrialists were interested in the language, but workers also saw in the language a means for international cooperation in labor unions and thus to have a counterbalance against the international chambers of commerce or interest organizations of the industrialists.

Esperantisto estis tiam pli funkciulo por iuj el tiuj interesoj kaj apenaŭ celis praktiki la lingvon precipe por privata uzo. Esperantist|was|then|more|functionary|for|some|of|those|interests|and|hardly|aimed|to practice|the|language|especially|for|private|use An Esperantist was then more of a functionary for some of those interests and hardly aimed to practice the language especially for private use. En la tiama epoko la eblecoj por privata aplikado de la lingvo estis tre limigitaj, ĉar nur tre malmultaj homoj povis vojaĝi eksterlanden. in|the|then|era|the|possibilities|for|private|application|of|the|language|were|very|limited|because|only|very|few|people|could|travel|abroad In that era, the possibilities for private use of the language were very limited, as only very few people could travel abroad. Restis ĉefe la korespondado. remained|mainly|the|correspondence Mainly, there was correspondence. Oni ja povis havi korespondamikojn en la tuta mondo kaj tio por la tiama epoko estis granda progreso. one|indeed|could|have|pen pals|in|the|whole|world|and|that|for|the|then|era|was|great|progress One could indeed have pen pals all over the world, and that was a great progress for that time. Kaj oni povis aŭdi la lingvon en radio. and|one|could|hear|the|language|in|radio And one could hear the language on the radio.

Sed tiu fazo finiĝis post la monda ekonomia krizo en la jaro 1929 kaj aperis naciismo, faŝismo kaj la Dua Mondmilito. but|that|phase|ended|after|the|world|economic|crisis|in|the|year|and|appeared|nationalism|fascism|and|the|Second|World War Mas essa fase terminou depois da crise econômica mundial de 1929 e do surgimento do nacionalismo, do fascismo e da Segunda Guerra Mundial. But that phase ended after the global economic crisis in 1929, and nationalism, fascism, and World War II emerged. Post la milito ja estis mallonga reaktiviĝa fazo kiu tamen baldaŭ finiĝis kiam evidentiĝis ke la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. after|the|war|indeed|was|short|reactivating|phase|which|however|soon|ended|when|became evident|that|the|circumstances|changed After the war, there was indeed a brief phase of reactivation, which soon ended when it became clear that the circumstances had changed. Nek komercaj kaj industriaj organizaĵoj, nek ŝtatoj interesiĝis pri la enkonduko de Esperanto. neither|commercial|and|industrial|organizations|nor|states|were interested|in|the|introduction|of|Esperanto Neither commercial nor industrial organizations, nor states were interested in the introduction of Esperanto. Nur en la soveta influsfero post la morto de Stalin oni iom akcelis Esperanton kiel lingvon por internaciismo kaj tiel E-organizaĵoj kaj kluboj de esperantistoj povis funkcii sub ŝtata kaj ideologia kontrolo. only|in|the|Soviet|sphere of influence|after|the|death|of|Stalin|one|somewhat|accelerated|Esperanto|as|language|for|internationalism|and|thus|||and|clubs|of|Esperantists|could|function|under|state|and|ideological|control Only in the Soviet sphere of influence after Stalin's death was Esperanto somewhat accelerated as a language for internationalism, allowing E-organizations and clubs of Esperantists to operate under state and ideological control.

Sed ankaŭ tio finiĝis kiam la soveta bloko disfalis en la jaro 1990. but|also|that|finished|when|the|Soviet|block|collapsed|in|the|year But that also ended when the Soviet bloc collapsed in 1990. De tiam Esperanto nenie plu en la mondo havas politikan signifon kaj apenaŭ ekzistas entreprenoj ekster la esperantistaj rondoj kiuj uzus la lingvon por internacia komunikado. since|then|Esperanto|nowhere|anymore|in|the|world|has|political|meaning|and|hardly|there are|companies|outside|the|Esperanto-speaking|circles|that|would use|the|language|for|international|communication Since then, Esperanto has no longer had political significance anywhere in the world, and there are hardly any companies outside of Esperanto circles that would use the language for international communication. Do hodiaŭ eblas apliki la lingvon por sociaj kontaktoj kaj por kulturo kaj kleriĝo. so|today|it is possible|to apply|the|language|for|social|contacts|and|for|culture|and|education So today it is possible to apply the language for social contacts and for culture and education.

Homoj hodiaŭ povas facile vojaĝi al aliaj landoj kaj havi "korespondamikojn" en moderna formo, ĉu per retpoŝto, ĉu per Fejsbuko. people|today|can|easily|to travel|to|other|countries|and|to have|pen pals|in|modern|form|whether|by|email|or|by|Facebook People today can easily travel to other countries and have "pen pals" in a modern form, whether by email or by Facebook. Tamen la moderna korespondado el lingva vidpunkto estas signife malpli ambicia kaj do por tie partopreni en supraĵa formo ne plu necesas longa lernado kaj tial apenaŭ eblas nomi tiujn homojn esperantistoj. however|the|modern|correspondence|from|linguistic|viewpoint|is|significantly|less|ambitious|and|therefore|for|there|to participate|in|superficial|form|not|anymore|is necessary|long|learning|and|therefore|hardly|is possible|to call|those|people|esperantists However, modern correspondence from a linguistic point of view is significantly less ambitious, and therefore, to participate in a superficial form, long learning is no longer necessary, and thus it is hardly possible to call those people Esperantists. Tio nur eblas se oni aplikas lingvan trukon: Se tiuj homoj estas adeptoj de "esperantismo" (kio ajn tio entute estas), tiam ili estas esperantistoj en la senco de "esperantismanoj". that|only|is possible|if|one|applies|linguistic|trick|if|those|people|are|followers|of|esperantism|whatever|any|that|at all|is|then|they|are|esperantists|in|the|sense|of|esperantist wannabes This is only possible if one applies a linguistic trick: If those people are followers of "Esperantism" (whatever that is), then they are Esperantists in the sense of "Esperanto enthusiasts."

Sed tio estas nur memtrompo. but|that|is|only|self-deception Mas isso é apenas auto-engano. But that is just self-deception. Por vivteni la lingvon necesas homoj kiuj publike parolas ĝin. to|sustain|the|language|is necessary|people|who|publicly|speak|it To sustain the language, people who speak it publicly are necessary. Kaj la temaro estu larĝa. and|the|subject matter|let it be|wide And the subject matter should be broad. Tiel la Esperanta Retradio servas por vivteni la lingvon kaj la tradiciaj movadaj organizaĵoj devus aprezi tion kaj ankaŭ esprimi tiun aprezon. thus|the|Esperanto|radio|serves|to|sustain|the|language|and|the|traditional|movement|organizations|should|appreciate|that|and|also|express|that|appreciation Thus, the Esperanto Radio serves to sustain the language, and the traditional movement organizations should appreciate this and also express that appreciation. Mi esperas ke tio baldaŭ okazos. I|hope|that|that|soon|will happen I hope that this will happen soon.

ai_request(all=16 err=0.00%) translation(all=31 err=0.00%) cwt(all=493 err=0.41%) en:B7ebVoGS openai.2025-02-07 PAR_TRANS:gpt-4o-mini=3.05 PAR_CWT:B7ebVoGS=5.7