×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.08. La melodio en la kapo de la aliulo

2013.08.08. La melodio en la kapo de la aliulo

La melodio en la kapo de la aliulo

Ni apenaŭ povas imagi ke alia homo ne perceptas kio ĵus okazas en nia kapo. Ni supozas ke la vidalvidulo scias precize tion kion ni mem scias. Sed por kompreni aliajn homojn ni devas eniri ilian mondon. Doktorandino pri psikologio ĉe la universitato Stanford realigis interesan eksperimenton. Ŝiaj eksperimentanoj devis frapi per la mano konatajn melodiojn sur la tablon kaj la vidalvidulo devis diveni la kanton. De entute 120 melodioj nur 3 estis divenitaj - mizeraj 2,5 procentoj. Antaŭ la eksperimento la "frapantoj" indikis ke ili kredis ke 50 procentoj, do 60 melodioj estos eltrovitaj. Kial ili tiom signife misdivenis?

Kiam ni havas melodion en nia orelo kaj ni frapas ĝin sur la tablon, tiam ni aŭdas la muzikon en nia kapo. Ni ne povas dum tiu momento imagi ke nia vidalvidulo ne ankaŭ aŭdas ĝin. Se la studentoj kaj seminarianoj reciproke frapas melodiojn, tiam vidiĝas ofte preskaŭ jam kolera mieno de la frapanto kiu pli kaj pli forte batas sur la tablon ĉar la frapanto tute ne povas imagi ke la supozebla stultulo antaŭ li ne tuj aŭdas ke temas ĉi tie pri "Jingle Bells".

Eĉ paroj kiuj kunvivadas dum jardekoj kaj kiuj tial disponas pri multaj komunaj spertoj, valoroj kaj aspiroj, tamen ankoraŭ havas problemojn en ilia komunikado. Des pli malfacila estas la komunikado inter fremduloj. Samtempe ni apenaŭ povas konjekti kio okazas en la kapo de la aliulo. Plej ofte li aperas al ni kiel la nervoza frapanto kiu frapegas sur la tablon.

Por kompreni la aliulon ni devas eniri lian mondon - eĉ tiam, se ĝi ne plaĉas al ni.

Nelson Mandela pasigis 27 jarojn en karcero ĉar li engaĝiĝis kontraŭ la ŝtata sistemo de aparteco. La aparteco estis enkondukita kaj realigita de la afrikansoj - la idoj de nederlandaj setlantoj. Tuj post enkarceriĝo Mandela komencis studi la afrikansan lingvon kaj la kulturon kaj historion de la afrikansoj. Multaj el liaj adeptoj indigniĝis ke li tiamaniere okupiĝis pri la subpremantoj. Sed Mandela konvinkiĝis ke rezisto povas nur esti efika se oni konas sian kontraŭulon. Nur de tiam li komprenis multajn agojn de la afrikansoj kijun li nun povis derivi el la traŭmatoj de buro-militoj kaj el la kompleksoj kontraŭ la angla malplimulto. Multajn jarojn poste lia pli alta kompreno por la alia flanko kondukis al kundivido de la Nobel-premio pri paco kun la afrikansa prezidento Frederik de Klerk.

Tial ĉiam atentu ke vi ne konas la melodion de la aliulo kaj inverse.

2013.08.08. La melodio en la kapo de la aliulo 2013.08.08. The melody in the other person's head