×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.07. Urba aero liberigas

2013.08.07. Urba aero liberigas

Urba aero liberigas

Dum la mezepoko kamparanoj kiuj vivis sub la servuto de la feŭda posedanto de la grundo kiun ili kultivis, havis la eblecon fuĝi el tiu dependeco. Ili povis kvazaŭ malaperi en la anonimeco de la urbo kaj post unu jaro da vivado en la urbo ili fariĝis liberaj civitanoj.

Ankaŭ en la hodiaŭa tempo la urboj ofertas avantaĝojn kompare al la vivo en vilaĝoj, kvankam ne eblas ĝenerale diri ke la vivo en granda urbo ĉiukaze estas pli avantaĝa. La vilaĝaj komunumoj ofertas protekton kaj solidarecon al la viliaĝanoj. La prezo kiun la vilaĝanoj devas pagi por tio estas adaptiĝo al la lokaj kutimoj. Tial ĉiu kiu tro devias de la socia interkonsento rilate al kutimoj kaj vivostilo, tiu verŝajne trovas sian feliĉon pli bone en granda urbo. Tiuj devioj de la lokaj kutimoj kaj vivostilo povas koncerni la nivelon de kleriĝo, la profesion, la ideologian kaj seksan orientiĝon aŭ eĉ eksterajn korpajn ecojn. Ĉiu kiu ne kongruas kun la bildo pri normaleco devas bone pripensi ĉu estas bone daŭrigi sian vivovojon en la hejma vilaĝo aŭ ĉu ne granda urbo ofertus pli bonan vivoperspektivon.

Tiel en granda urbo kolektiĝas prefere homoj kiuj venas de ekstere, ĉu el la ĉirkaŭantaj regionoj, ĉu el eksterlando kiel labormigrantoj. Tiu koncentriĝo en granda urbo de homoj kun diversaj interesoj, orientiĝoj, lingvoj, haŭtkoloroj ktp. faras la urbon tre bunta. Tio unuflanke enorme pliriĉigas la variecon de la socia kaj kultura vivo kaj kondukas ankaŭ al ekonomia prospero de la urbo pro la bonege funkcianta divido de laboro.

Aliflanke perdiĝas iom da sento pri hejmeco kaj pri granda familio. Fariĝas malfacile difini kio estas "normala", ĉar la homoj devas akcepti multe pli vastan gamon da kutimoj kaj vivostiloj ol en la vilaĝo. Tio postulas tre bonan edukiĝon kaj "politikan korektecon" por eviti diskriminacion. Sed ne ĉiuj atingas la necesan nivelon. Tiaj homoj ŝatus pli uniforman vivostilon, ĉar por ili la diverseco kaj bunteco ĝuste estas la kaŭzo por ilia malalta socia pozicio. Ili sentas sin reprezentataj en dekstraj partioj kaj sekvas ties gvidantojn.

La socia klimato veneniĝas. Kaj la aero en la urbo malboniĝas. Kiu povas pagi tion, tiu fuĝas el la urbo, ĉu nur dum semajnfinoj, ĉu daŭre al la kampara ĉirkaŭajo de la urbo. Tio plifortigas la sociajn tensiojn kaj se tio estas akompanata de ekonomia malkresko, tiam gejunuloj el marĝenaj grupoj ne plu vidas vivoperspektivon. Tio facile kondukas al atakoj kontraŭ propraĵoj de aliaj homoj.

Teni la socian ekvilibron en granda urbo tial estas tre malfacila tasko. Kaj la enloĝantoj de kamparaj regionoj eble nun sentas sin en avantaĝa pozicio kompare al la vivado en grandurbo. La aero en la kamparo ja certe estas decide pli bona.

2013.08.07. Urba aero liberigas 2013.08.07. City air is freeing