×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.06. Ĉu la plena luno influas nian animstaton?

2013.08.06. Ĉu la plena luno influas nian animstaton?

Ĉu la plena luno influas nian animstaton?

Montriĝis unuafoje ke la plena luno ja influas nian bonstaton: Ĝi ĝenas la dormon.

Se oni survojas aŭtomobile en Vieno rekte antaŭ ol la plena luno aperas, tiam ĉiuj (aliaj) veturas pli agreseme ol alifoje. Jes, tio eblas. Sed ne okazas pli da stratakcidentoj, la statistiko montras tion de jardekoj, kaj ankaŭ la ciferoj de murdoj kaj memmortigoj ne plialtiĝas, la luno ne havas konstateblan efikon je nia konduto kaj nia mensa sano. Kiel ajn tio estu la kazo? La luno nur heligas - eĉ tre: Ĉe plena luno sur la ĉielo estas 250-oble pli da lumo ol ĉe senluma luno - kaj tio povas esti la kaŭzo ke la plena luno influis tiom da kulturoj. Antaŭ la enkonduko de elektra lumo dum plena luno estis tempo resp. lumo por noktaj aktivecoj, ekzemple oni povis paŝi al la preĝejo: La paska dimanĉo estas la unua dimanĉo post la unua plena luno de printempo, tion decidis la koncilo de Niceo.

Kompreneble la luno influas ankaŭ la naturon, ekzemple per la ĉiutaga ritmo laŭ kiu la luno orbitas ĉirkaŭ la tero kaj tiel kaŭzas ke dum ĉiuj 12,8 horoj ĉe la marbordoj ŝanĝiĝas la tajdoj. Multaj plantoj kaj bestoj adaptiĝis al tiu ritmo. Kaj kelkaj homoj supozas ke la gravito de la luno efikas al ni - ni ja konsistas je preskaŭ 80 procentoj el akvo -, kaj ke tial la influo de la plena luno estas ebla. Sed la gravito de apuda dommuro estas pli granda, kaj la luno ja entute nur ŝanĝas sian lumon, ne sian mason.

Tiel ni adaptiĝis al multaj cikloj de la naturo (ekzemple al la tagnokta ritmo) kaj disvolvis tiucele "internajn horloĝojn", sed la bonan lunon ni silente bonvenigas kaj adiaŭas - ĉiujn 29,5 tagojn - kaj plue la luno ne ĝenas nin. Tiel oni pensis ankaŭ ĉe la ĥronobiologoj de la universitato de Basel en Svislando, kiam oni antaŭ kelkaj jaroj invitis testpersonojn al dormolaboratorio por resti tie dum tri tagoj kaj duona kaj oni poste analizis la dormoskemojn.

Ke dum la artefarita nokto de la laboratorio la luno povus ludi rolon, tiun ideon neniu ekhavis, tion ili ekpensis nur multe pli poste - dum vespero kun plena luno en trinkejo - kaj ili traserĉis ankoraŭfoje la malnovajn datumojn kaj eltrovis: La plena luno mallongigas la daŭron de la dormo je 20 minutoj, ĝi ŝanĝas la dormoskemojn - la profunda dormo reduktiĝas je ĉirkaŭ 30 procentoj - ĝi ŝanĝas la elŝuton de la dormoreguliga neŭrotransmitilo melatonino. Tio ne restas sen postsignoj: La testpersonoj sentas sin malpli bone eldormintaj kaj tie tamen povus troviĝi kunligoj al la mensa bonstato.