×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.05. Ekstreme maldika foliaĵo por elektroniko

2013.08.05. Ekstreme maldika foliaĵo por elektroniko

Ekstreme maldika foliaĵo por elektroniko

Ĝi estas fleksebla, streĉebla kaj eĉ ĉifebla kiel papero kaj samtempe ĝi estas ankoraŭ 27-oble pli malpeza ol oficeja papero: Esploristoj el Linz en Supra Aŭstrio kaj el Japanio sukcesis surmeti elektronikajn cirkvitojn sur ekstreme maldikan foliaĵon. La cirkvitoj ankaŭ ne estas rompeblaj.

Unu el la plej grandaj teknikaj defioj en la disvolvado prezentiĝis jam en la "nekredeble maldika elira materialo kiun oni devas regi", diras la fizikisto Siegfried Bauer de la Johannes Kepler universitato en Linz. Oni surmetas la ekstreme maldikan foliaĵon sur pli dikan. Sur tiu kunmetaĵo la esploristoj konstruis la kompletan elektronikon kaj fine ili retiris la maldikan foliaĵon de la dika.

La rezulto fakte vere estas kunĉifebla sen kaŭzi damaĝon al la cirkvitoj. La esploristoj profitas ĉe tio el truko: Kiam ajn oni fleksas ion, ĝi streĉiĝas sur unu flanko kaj kunŝoviĝas sur la alia flanko de la foliaĵo. Pro tio devas ekzisti ie en la mezo nivelo en kiu nenio okazas - neŭtrala nivelo. La esploristoj sukcesis certigi integri la elektronikon en la materialojn tiamaniere ke ĝi situas precize en tiu neŭtrala nivelo.

En tiu japana-aŭstra projekto oni povis ankaŭ jam krei bazon por estontaj aplikoj. Tiel oni jam pruvis ke maldikaj metalaj tavoloj sur la foliaĵo povas funkcii kiel sensoroj por varmoradiado. La esploristoj el Linz ankaŭ montris ke eblas surmeti tie ankaŭ tre maldikajn hejtelementojn aŭ temperatursensorojn. Sed eblas ankaŭ konstrui sur la foliaĵo transistorojn kaj kompleksajn integritajn cirkvitojn, kiel tion montris la kolegoj el Japanio.

En Tokio la esploristoj jam antaŭenpuŝis ideon el la kampo de medicintekniko. Pro la ekstrema fleksebleco la elektra foliaĵo estus surmetebla al dentoprotezo por spinlamaj homoj. Per tuŝoj per la langopinto eblus elvoki elektrajn impulsojn. La personoj tiel povus stiri aparatojn kiujn ili alimaniere ne povus manipuli. Sed ankaŭ en la kampo de sporto per la elektra foliaĵo eblus kolekti datumojn pri la trejnado - de pulsfrekvenco ĝis la saturiĝo per oksigeno - sen ĝeni la sportiston.

La projekto troviĝas ankoraŭ sur ŝtupo de baza esplorado. Ĝis la faktaj aplikoj ankoraŭ multe da laboro estas farenda. Grava punkto ekzemple estas ankoraŭ la portado de la datumoj al la ekstera mondo.

2013.08.05. Ekstreme maldika foliaĵo por elektroniko 2013.08.05. Extremely thin foil for electronics 2013.08.05. Folha extremamente fina para eletrônicos