×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.04. La japana rapidmanĝaĵo Onigiri

2013.08.04. La japana rapidmanĝaĵo Onigiri

La japana rapidmanĝaĵo Onigiri

En la tuta mondo la bezono pri rapide prepareblaj resp. tuj konsumeblaj intermanĝaĵoj estas granda. Homoj ofte povas nur fari mallongajn paŭzojn en sia laboro kaj dum tiu mallonga tempo ili volas doni al si la necesan nutraĵon por repreni forton kaj por tiel povi daŭrigi la laboron. Kaj en la tuta mondon ekestis veraj kulturoj de rapidmanĝaĵoj aŭ - kiel kritikantoj emas diri, se oni pensas pri hamburgeraj ĉenoj kiel McDonald's - malkulturo.

Tamen en ĉiu loko, regiono kaj lando ekzistas specifaj tradicioj pri intermanĝoj. Kelkaj el ili fariĝis jam delonge mondkonataj, kiel la sandviĉoj aŭ la pico. Rapidmanĝaĵoj konsistas el karbonhidrata bazo - plej ofte bakaĵoj el tritika faruno kaj el provizanto de proteinoj: viando, fiŝaĵo, fromaĝo aŭ faboj. Aldoniĝas iu legomo, ekzemple tomatoj, cepoj, kukumetoj aŭ salato. Mi ne jam menciis la grason, ĉar graso estas apenaŭ bezonata, sed multaj rapidmanĝaĵoj enhavas tro da besta graso kaj tial ne estas sanakcelaj.

Dum en Eŭropo oni plej ofte kombinas blankan panon kun porka viando (ŝinko), en Azio la karbonhidrata bazo estas prefere rizo kaj la proteinliveranto estas fiŝaĵo. Sur tiu bazo disvolviĝis en Japanio intermanĝaĵo kiu nun ankaŭ trovas la vojon al Eŭropo: Mi ĵus legis ke entreprenisto en Aŭstrio volas enkonduki kaj produkti triangulformajn rizobulojn envolvitaj en algoj. La nomo de tiu intermanĝaĵo estas Onigiri. "nigiri" en la japana signifas "ekkapti, do la nomo iel diras "prenu kaj manĝu". Alia tipa japana manĝaĵo estas Sushi. Tamen Onigiri en Japanio estas pli populara, kvankam en Eŭropo Sushi jam estas sufiĉe konata, dum Onigiri en Eŭropo bezonas ankoraŭ enmerkatigan puŝon.

Vikipedio disponigas jenan informon pri Onigiri:

Onigiri (お握り) estas spicitaj japanaj triangulaj rizbuletoj. Ili ofte estas volvitaj en nori-folio.

Ekzistas onigiri kun fiŝaĵo, viando, legomoj, peklitaj umeoj, ktp.

Onigiri estas tipa japana sandviĉo por ekzemple pikniko. Oni povas aĉeti ilin en stacidomoj, superbazaroj, ktp. sed multaj japanoj preparas ilin hejme. Kelkaj vendejoj, onigiri-ya vendas manfaritajn onigiri-ojn.

Mi aldonas filmeton el Jutubo en kiu japana dommastrino hejme preparas Onigiri-buletojn. Eble vi mem provos tion en via kuirejo. Receptojn vi povas trovi en la interreto.

2013.08.04. La japana rapidmanĝaĵo Onigiri 2013.08.04. O fast food japonês Onigiri