×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.03. Spegulaj neŭronoj

2013.08.03. Spegulaj neŭronoj

Spegulaj neŭronoj

Ili estis malkovritaj antaŭ 20 jaroj kaj restas enigmaj ĝis hodiaŭ: Spegulneŭronoj produktas kunsentemon, eĉ el distanco. En- kaj elŝalti tiun empation kapablas evidente nur tre specialaj homoj: psikopatoj.

Imagu kiel al persono vid-al-vide de vi estas fleksata fingro alidirekten. La fingropinto tuŝas preskaŭ la artikon, la haŭto fariĝas blanka, fajnaj vejnetoj aperas. Kiu devas observi tian scenon, tiu mem sentas malkomforton. La doloron ni aŭtomate kunsentas. Ĉar la cerbo tradukas la observaĵon rekte al asociacio kiu rilatas al nia propra travivado. Kulpas pri tio spegulaj neŭronoj. Tiuj cerboĉeloj produktas la kapablon al empatio.

Tamen la neŭronoj evidente ne estas daŭre aktivaj ĉe ĉiuj homoj. Psikopatoj ne havas problemon kun tia situacio. La german-franca cerbesploristo Christian Keyers montris en eksperimento ke se tiaj homoj kuŝas en cerboskanilo kaj ili tie spektas filmojn en kiuj iu suferas la alifleksadon de fingro, tiam nur malmulte okazas en areo de la cerbo kiu estas kompetenta por empatio. Tion oni ja povis atendi. Ĉar ĝis nun ekspertoj kredis ke psikopatoj ne kapablas al empatio. Sed tiun supozon Keyers nun refutis. "De kiam ni eksplicite petis ilin serĉi kunsenton, ili montris tute normalajn reagojn", li diras. Evidente psikopatoj disponas pri tute speciala talento. Ili povas enŝalti sian empation.

Ankaŭ pli ol dudek jarojn post la malkovro de la spegulneŭronoj esploristoj lernas ankoraŭ novajn detalojn pri tiu sistemo en la cerbo, kiu resonigas la agojn, la sentojn kaj la humoron de aliaj homoj ankaŭ ĉe la observanto.

Ĉio komenciĝis en la jaro 1992 en la itala urbo Parma kun simio, esplorestro kaj ternukso. Origine la esplorista grupo ĉirkaŭ la psikologo Giacomo Rizzolatti volis nur esplori ĉe simioj kiel agoj estas planataj kaj realigataj en la cerbo. Kiam la bestoj ekkaptis voraĵon, la esploristoj povis mezuri la koncernajn cerbajn kurentojn. Sed subite la mezurilo montris reagon kiam unu el la esploristoj ekkaptis nukson. Dume la simio tie sidis tute trankvile.

La nervoĉeloj de la simio evidente jam sendis signalojn kiam la simio nur observis la movon, ili laŭforme speguligis la konduton de la vidalvidulo. La nervoĉelojn kiuj en la cerbo de primato enŝaltis tiujn signalojn, la esploristoj nomis spegulneŭronoj. Nur antaŭ tri jaroj oni sukcesis pruvi ke ankaŭ homoj disponas pri tiaj ĉeloj.

2013.08.03. Spegulaj neŭronoj 2013.08.03. Mirror neurons 2013.08.03. Neurônios espelho