×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.02 Verda miraklo en Etiopio

2013.08.02 Verda miraklo en Etiopio

La situacio ŝajnis esti senespera: Malfekunda grundo, elĉerpiĝo de subtera akvo - vilaĝoj en la nordo de Etiopio pro tio estis destinitaj al transsetlado.

Tiam la enloĝantoj rearanĝis siajn kampojn. La metodo nun eĉ eksportiĝas. La sukceso vekas esperon por la tuta regiono.

Fortranĉo de la arboj kaj troa paŝtado preskaŭ malebligis agrikulturon en la apenaŭ fekunda montara lando de norda Etiopio.

La enloĝantoj dependis de nutraĵa helpo de ekstere. Tial en la jaro 1998 la registaro starigis planon por transsetlado de vilaĝoj. La sola alternativo estis akcepti novan planon kiel uzi la kamparon. La necesajn konstrulaborojn la enloĝantoj devis mem plenumi, sed ili ricevis financan kaj teknikan helpon de la ŝtato kaj de internaciaj evoluhelpaj organizaĵoj.

La vilaĝanoj engaĝiĝis: Sur la deklivoj ili konstruis terasojn kaj fosaĵojn, por haltigi la erozion de la grundo kaj por ebligi al la pluvakvo eniri la grundon. La subtera akvo povis reabundiĝi. Ili plantis arbojn kaj herbojn por stabiligi la grundon kaj por gajni voraĵojn por la bestoj. Oni konstruis baraĵojn kaj interkonsentis pri novaj reguloj de paŝtado.

La metodoj ne estis novaj, sed ili kaŭzis kvazaŭ miraklon: La tero restis sur la grundo anstataŭ esti forblovata kaj forlavata de vento kaj pluvo. La nivelo de subtera akvo plialtiĝis de 15 metroj sub grundo al 3 metroj sub grundo dum la senpluva periodo.

Nun ĉiu agrikulturisto havas sian propran irigacian puton - aŭ oni povas diri: sian propran "akvobankon". Subtera akvo ja similas al konto al kiu oni devas enpagi ion por povi pli poste repreni ion.

Ĉirkaŭ 350 tiuspecaj projektoj nun funkcias en Etiopio. La ŝtata evoluplano antaŭvidas starigi mastrumatan subteran rezervujan sistemon por gajni kaj reteni akvon en la altlandaj regionoj de Tigray, Amhara kaj Oromia. Paŝon post paŝo oni volas atingi stabilan provizadon per nutraĵoj en la tuta lando.

En Tigray daŭras kutime nur kelkajn jarojn por refunkciigi elĉerpitan akvorezervujan zonon. Post 5 jaroj la rezultoj estas jam tiel impresaj ke la novigoj estas daŭrigataj de la vilaĝaj komunumoj, do ankaŭ post la retiriĝo de la internaciaj organizaĵoj.

Enloĝantoj nun kultivas eĉ dum la senpluvaj monatoj maizon, brasikon, tomatojn kaj mangon - ofte je tiom grandaj kvantoj ke ili povas vendi la surpluson sur la merkato. Eblas rikolti po trifoje en ĉiu jaro. Intertempe ne plu temas pri evitado de morto pro malsato, sed pri la levado de la prospero. La transsetlado ne plu estas temo.

2013.08.02 Verda miraklo en Etiopio 2013.08.02 A green miracle in Ethiopia 2013.08.02 Um milagre verde na Etiópia

La situacio ŝajnis esti senespera: Malfekunda grundo, elĉerpiĝo de subtera akvo - vilaĝoj en la nordo de Etiopio pro tio estis destinitaj al transsetlado. The situation seemed to be desperate: Poor soil, underwater water exhaustion - villages in the north of Ethiopia were therefore meant to be transfered.