×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.02.13. Kongresi en Italujo - mirinda sperto!

2013.02.13. Kongresi en Italujo - mirinda sperto!

Kongresi en Italujo - mirinda sperto!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kun afabla permeso de niaj aŭskultantoj, mi revenas al temo simila al tiu, kiun nia estro Anton Orberndorfer pritraktis ĉi tie la 30-an de julio. En tiu artikolo li sufiĉe emfaze kritikis la nuntempan rolon de la tradiciaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, se oni celas influi sur la eksteran mondon. Laŭ mia opinio, li tute pravas, kiam li pledas por efektiva praktika kaj flua uzado de nia lingvo fare de pli granda kvanto da homoj.

Hodiaŭ mi volas pritrakti la 80-an Italan Kongreson de Esperanto, kiu ĵus okazis dum la pasinta semajno en Kastelaro. Kun partopreno de 250 homoj el 34 landoj, ĝi funkciis kiel iaspeca miniaturo de universala kongreso. Ĵurnaloj kaj televido ja raportis, sed la “influo sur la ekstera mondo” ne estis ĝia precipa ambicio – mi pensas. Kio estis ĝia precipa ambicio? Kiel brazilano, kiu bezonis preskaŭ 24 horojn por atingi la kongresejon (en kampara regiono de la eta vilaĝo Kastelaro! ), ĝi estis eksterordinara sperto. Mi riskus opinii, ke la precipa ambicio de la kongreso estis... ĝui plezuran semajnon en amika etoso. Ne tiom interesis nin la “ekstera mondo”, sed la kunvivado mem, kun la ebleco libere interparoli pri ĉiuj temoj kun homoj el plej foraj landoj. Kaj tion oni faris dum klerigaj seminarioj, aŭskultante pensigajn prelegojn, frekventante kursojn kaj la ampleksan libroservon kaj eĉ partoprenante en diservo. Sed plej gravaj estis la amuzaj programeroj. Ĉiuvespere ni aŭskultis bonajn koncertojn, foje en la placo de la vilaĝo, kaj ofte la homoj - ne nur la junaj – dancis kaj kunkantis kun infaneca feliĉo. Okazis pli ol dek ekskursoj sub gvidado kaj klarigado de Esperantistoj. Tiuj promenoj ja estis turismaj travivaĵoj, sed ofte riĉigitaj per lerte preparitaj informoj pri la vidataj artaĵoj, palacoj, preĝejoj, monumentoj, pejzaĝoj. Tri bonegaj teatraĵoj prezentiĝis – unu el ili fare de profesia aktoro, kiu ravis la publikon per siaj pupoj kaj mirinda voĉumado. Ateliero pri tradiciaj dancoj sub la gvidado de la konata ensemblo “Kapriol' “ gajigis multajn homojn. Ĉiutage oni kune manĝis ĉirkaŭ grandaj rondaj tabloj, kie apenaŭ eblis krokodilado. En la naĝejo de la hotelo pluraj samideanoj mildigis al si la varmon de la itala suno. Homoj povis ankaŭ atingi la maron kaj tie baniĝi en la agrablaj mediteraneaj akvoj. Kiel resumi la sperton? La itala kongreso estis festo de feliĉo, amikeco kaj kunvivado. Homoj el dekoj da landoj formis familiecan etoson kaj Esperanto estis la spico, kiu trapasis tiun grandan frandaĵon. Per kiu alia lingvo eblus tion fari kun la sama varmkora sento? Tiaj festoj plene pravigas la pluan ekzistadon de similaj eventoj, kiuj celas la “internan publikon”, ne nur la eksteran. Varman gratulon al la organizintoj!

2013.02.13. Kongresi en Italujo - mirinda sperto! 13/02/2013. Congresso na Itália – uma experiência maravilhosa!