×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Filmoj kun Subtekstoj je YouTube, Biografi(et)o de Ludoviko Lazaro Zamenhof

Biografi(et)o de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1)

Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko, Rusia Imperio, kiel filo de Marko Zamenhof kaj Rozalia Zamenhof.

Denaske li konis du lingvojn: la jidan, kiun parolis la patrino kaj la rusan, kiun parolis la patro.

Infane Zamenhof volis fariĝi fama rusa verkisto kaj multe skribadis, sed poste li ŝanĝis sian revon.

Bjalistoko estis plurgenta urbo kaj dum sia infaneco, Zamenhof vidis surstrate multege da persekutado, batalado kaj intergenta malamo.

Li tiutempe jam sciis, ke kiel grandaĝulo li nepre forigos tiun ĉi malbonon kaj unuigos homaron.

Li elpensis multajn utopiajn ideojn, kiujn poste li forĵetis.

Tamen en lia kapo firme restis unu - la ideo pri unu homa lingvo.

Tiel ekestis alia demando, kiun lingvon elekti.

Li konstatis ke por kontentigi ĉiujn, ĝi ne povas esti jam estanta nacia-lingvo, necesas alia neŭtrala lingvo.

En 1865 Ludoviko eklernis en kvarjara elementa lernejo kaj poste de 1869 li lernis en Bjalistoka reala gimnazio, sed devis ripeti unuan klason pro malsano.

Li lernis tie nur 4 jarojn, ĉar en 1873 la tuta familio transloĝiĝis al Varsovio.

Antaŭ sia edukado en Varsovia gimnazio por klasikaj studoj, li eklernis la grekan kaj la latinan.

Li volis revivigi tiujn ĉi lingvojn kaj uzi ilin kiel la internacia lingvo,

tamen poste li rimarkis ke en tiuj ĉi lingvoj ekzistas multaj senutilaj antikvaj formoj kaj mankas modernaj esprimiloj.

La lingvo internacia estu facile lernebla kaj uzebla, ne por kleruloj, li pensis.

Tiel li komencis labori pri nova elpensita lingvo.

Li studis multajn vortarojn.

Vortoj al la nova lingvo estis elektitaj kvazaŭ per voĉdonado de la plejmulto,

ju pli da lingvoj havas la vorton same elparolitan aŭ skribitan, des pli bone.

Tamen necesas miloj, milionoj da vortoj por igi lingvon tute uzebla kaj esprimiva.

Tiu ĉi grandioza tasko timigis Ludovikon.

Iam poste, irante sur la strato, ĉiu ĉagreno foriris.

Li rimarkis ke surskribo ŝvej-car-skaja (pordistejo) kaj elpendaĵo kon-di-tor-skaja (sukeraĵejo) havas la saman finon.

Ĉi tiu -skaja ekinteresis lin kaj montris al li, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellerni.

De tiam li studis sistemojn de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj.

En la kvina klaso li eklernis la anglan, kiu montris al li ke riĉa, viva lingvo ne bezonas multan, malfacilan gramatikon.

Malgraŭ la fervoro en lernado kaj lingvokonstruado, li havis unu ĉagrenon.

Li sentis malplenon en la koro pro manko de kredo.

Li profundiĝis en filozofiajn demandojn al kiuj li ne povis trovi respondon.

Tamen feliĉe iom post iom li ektrovis veron por si mem.

Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto.

Deksep-jare li akiris novan fidon kaj feliĉon de la animo ekster dogmoj.

Li sentis fortan inspiron en la koro.

Pli fervore li revenis al laborado.

En la lasta klaso de gimnazio, projekto de la internacia lingvo estis jam preta, ĝi nomiĝis “Lingwe Uniwersala”.

Ses aŭ sep el liaj lernejkamaradoj interesiĝis kaj eklernis ĝin.

Ili kunvenis en la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie kaj la 5-an de decembro 1878 ĉirkaŭ kuko ili festis la vivigon de la lingvo.

Tamen en junio 1879 la lernojaro finiĝis kaj ĉiuj disiris.

Kelkaj el la kolegoj vigle provis disvastigi kaj propagandi la lingvon, sed

Ankaŭ tiutempe alia malĝojo lin trafis, ĝis tiam la patro ne malaprobis lian laboradon, sed nun venis la tempo elekti profesion kaj iri al universitato.

Kaj la patro postulis de li fordoni la kajerojn kun vortaro, gramatiko, versaĵoj kaj tradukoj en Lingwe Uniwersala por ke Ludoviko koncentriĝu sur studadon.

Rezulto de multjara Zamenhofa laboro kaj penado malaperis en patran ŝrankon.

La devigita junulo elektis kuracistan karieron kaj veturis al Moskvo.

Tie la malriĉa studento gajnis monon per kromlecionoj kaj verkado por gazeto, la Moskovskie Viedomoŝti.

Li korespondis letere kun siaj gepatroj.

Kvankam li malmulte pensis pri la lingvo internacia, li neniam forgesis pri Hebreoj.

La cionista revekiĝo lin allogis.

Li ekpresigis poemon al Hebreoj en la Ruski Jevrej.

Sed li neniam iĝis gvidanto de la cionista movado.

Post du jaroj li ne plu povis studi en Moskvo pro manko de mono kaj en somero 1881 li revenis hejmen, Varsovien.

Tie li daŭrigis siajn studojn kaj rememorigis sin pri la ideo de la lingvo internacia.

Li demandis sian patrinon, ĉu ŝi povas redoni al li la kajerojn kaj ĉiujn dokumentojn, sed tiam li sciiĝis ke lia patro ĉion bruligis.

Feliĉe, li memoris la tutan lingvon parkere kaj sur kajeroj en aŭgusto 1881 reaperis preskaŭ la sama lingvo kiel en 1878.

Dum la venontaj ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon.

Li tradukadis multajn horojn kaj verkadis proprajn poemojn kaj pacajn kantojn.

Tiam li ankaŭ komprenis ke necesas netuŝebla fundamento por ke la lingvo estontece ne disfalu ĉiuflanke, sed la fundamento mem aperis nur en 1905.

Li tute fordonis sin al la projekto, li restis la tutan tempon sub silento, al neniu li parolis pri sia laboro.

Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis.

En rondoj societaj li sentis sin fremdulo.

Tamen unu finfine eksciis - Klara Silbernik, ŝi renkontis lin ĉe sia bofrato kaj ili tuj enamiĝis.

Unu tagon li konfesis la ideon al ŝi kaj ŝi decidis partopreni lian vivon de sindono.

Jam du jarojn antaŭ ĉio ĉi, Ludoviko finis siajn studojn.

Kaj nun anstataŭ studi, li laboris kiel modesta kuracisto, nenie li povis trovi sufiĉan klientaron.

Li helpis povrajn laboristojn kaj aliajn malriĉulojn, kiuj ne povis pagi grandajn sumojn al lukse vivantaj kuracistoj.

Foje li eĉ kuracis senpage.

Post kelkaj monatoj, li decidis fakuliĝi pri oftalmologio kaj vojaĝis al Vieno, de kie li revenis en aŭtuno 1886.

Kaj en Varsovio li malfermis akceptejon kiel okulisto.

Samjare, kiel ni jam scias, li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko.

Sed li longe ne povis trovi eldoniston pretan eldoni libron pri iu elpensita lingvo.

Dum kiam li daŭre laboris super la lingvo, atingis lin fama Volapuko, sed post ioma studado li konstatis ke la solvo mem ne taŭgas.

Multaj jam baldaŭ forlasis la aferon kaj la movado malkreskis.

Li volis montri al la mondo, ke la celo restas prava, nur la sistemo estis malbona

Poste lia estonta bopatro interesiĝis pri tiu grandega projekto.

La bopatro ekvidis en Ludoviko geniulon kaj kiel komerciisto decidis subteni lin mone kaj tiel ekpresiĝis La Unua Libro.

Danke al la fakto ke la patro de Ludoviko mem estis cenzuristo, la libro sukcese pasis la cenzurproceson

kaj la dudek sesan de julio 1887 eldoniĝis la unua libreto en la rusa lingvo.

Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle.

Ĉiuj entenis la saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia kiel la krista preĝo Patro nia aŭ versaĵoj,

plenan gramatikon el dek ses reguloj kaj dulingvan vortareton el naŭcent radikoj.

Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj.

Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar "lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo".

La tuta verko estis subskribita per pseŭdonimo: "Doktoro Esperanto".

La 9-an de aŭgusto 1887 okazis la geedziĝo de Klara kaj Ludoviko

Ili enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Pĵejazd 9, en Varsovio.

Tie kun edzino li komencis dissendadon de la broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj.

Unu post unu ekvenis respondoj, demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ fervoraj leteroj.

Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo.

La lingvo fariĝis do vivanta, ĉar uzata.

Baldaŭ multaj anonciĝis aliĝantoj, formiĝis rondo familia.

Duoble ĉesis la Zamenhofa soleco.

La 11-an de junio 1888 naskiĝis lia unua filo - Adam

Samjare aperis la “Dua Libro” - libro skribita nur en esperanto, kiu enhavas respondojn al skribintoj, ekzercojn kaj tradukaĵojn.

La 1-an de septembro 1889 sub la kunlaborado de Zamenhof aperis la unua periodaĵo en la internacia lingvo - “La Esperantisto”.

Poste la 13-an de decembro 1889 naskiĝis lia unua filino - Zofia.

Kvankam kreiĝis multaj Esperanto-kluboj kaj ekestis internacia movado, klientaro ne plenigis la Ludovikan akceptejon.

Li veturis Ĥersonen, sed revenis Varsovien en majo 1890 kaj ekprenis sur sin la eldonon de “La Esperantisto”.

Ne multe tio helpis, tiam estis nur cent abonantoj, aldone lia patrino tre malsaniĝis.

Feliĉe en tiu turmenta tempo troviĝis nobla homo - Wilhelm Heinrich Trompeter.

El sia propra malalta salajro li anonime sendis po 100 markojn monate al la redaktoro por 3 jaroj.

Tio ebligis Zamenhofon pace labori.

Lia patrino mortis en 1892 kaj en oktobro 1893 la tuta familio transloĝiĝis al Grodno.

Tie Zamenhof malfermis la oftalmologian kabineton kaj aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio,

li eĉ estis helpjuĝisto en la Departementa Juĝejo en Grodno.

En 1894 Zamenhof publikigis en “La Esperantisto” reformprojekton de Esperanto, hodiaŭ konata sub la nomo Esperanto 1894,

sed la voĉdonado montris ke esperanto ne ŝanĝiĝu.

Kvankam vivo en Grodno iris bone, en 1895, tradukaĵo el Tolstoja “Kredo kaj Prudento” estis presita en “La Esperantisto”.

Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio, kie estis la plej granda abonantaro.

Tiel la unua esperanta periodaĵo mortiĝis.

En novembro 1897 Ludovika familio revenis Varsovien.

Tie li daŭrigiads sian malmultekostan praktikadon.

Baldaŭ li iĝis fama inter malriĉuloj kaj lia laborejo estis plena de mateno ĝis vespero.

Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for de ĉia lukso.

Kvankam tiam li havis malpli da libera tempo, li vespere sidis kaj prenis plumon por verki, traduki, korespondi.

Ĉiutage venis novaj leteroj kaj la movado daŭre pligrandiĝis.

En 1886 li jam rezigis pri la cionisma solvo kaj li elpensis novan ideologion por Hebreoj.

En 1901 li publikigis broŝuron en la rusa lingvo nomatan “Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando”

sed denove kiel ĉiu Zamenhofa klopodo pri Hebreaj aferoj, ĝi ne vekis entuziasmon inter Hebreoj.

La 29-an de januaro 1904 venis lia dua filino, Lidja.

Unu jaron poste, en 1905, en Bulonjo-ĉe-maro okazis la unua Universala Kongreso.

Zamenhof atendis tiun horon, sed samtempe timis, finfine li decidis veturi tien kun edzino.

Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo.

Tie komenciĝis semajno por li tre timiga.

En ĉefurbo la plej brila, en la mondo lin atendis bruado kaj flatado.

Urbestraro lin akceptis en la urbodomo.

Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro.

En la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Lia riĉa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon, sed la modestulo rifuzis.

Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro restinta hejme dum longjaroj, tamen li ankaŭ tre ĝuis troviĝi en “la rondo familia”.

Post la reveno al Varsovio, en vintro 1905 eksplodis milito pro la rusia revolucio.

Li vidis virojn, infanojn, virinojn ruliĝantajn sur neĝo sangante.

Abomena vidaĵo! Kiel malsama je la bulonja!

Komprenite, Zamenhof sentis sian devon fari plian paŝon.

Por eviti tiujn eventojn estontece, li decidis igi Hilelismon ĝenerala, tiel ekestis Homaranismo

En 1906 broŝureto pri la ideo presiĝis, sur la kovrilo ne estis skribita nomo de la aŭtoro.

Zamenhof ne volis por ke Esperanto estu aŭtomate ligita kun iu ideologio aŭ pensmaniero, esperantismo kaj homaranismo restu aparte.

Poste por gajni plenan liberecon de Esperanta movado, en 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj.

En 1907, la 30-an de novembro mortis lia patro kaj la venonta okazaĵo eĉ pli profundigis la vundon.

Zamenhof estis ruzita de sia amiko Louis de Beaufront.

Zamenhof elektis lin por prezenti Esperanton antaŭ Delegacio por alpreno de la lingvo internacia,

sed anstataŭe de Beaufront proponis Idon - internacian planlingvon bazitan sur Esperanto.

Ĉi tio kaŭzis grandan doloron al Zamenhof, li estis perfidita…

Parto de Esperantistoj iĝis Idistoj, tamen male al la Volapuko, Esperanto ne mortis.

Daŭre okazis kunvenoj, aperis multaj gazetoj, novaj verkoj kaj tradukoj skribitaj de Zamenhof kaj aliaj, venis al Esperanto-movado pli ol forlasis.

En 1908 li fariĝis honora prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, sed de 1909 Zamenhof sentis sin pli kaj pli kiel sklavo de Esperanto.

Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per sia kredo politika-religia.

Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu.

Li decidis ke Universala Kongreso en Krakovo en 1912 estos la lasta kongreso, kiun li malfermos.

Poste, li plene dediĉis sin al homaranismo kaj ĉeestis venontajn kongresojn ne sur sceno, sed sidante inter aliaj esperantistoj.