×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Gerda malaperis, Ĉapitro 7.1 (En la koridoro)

Ĉapitro 7.1 (En la koridoro)

Tom: Jen ŝi estas.

Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis. Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?

Tom: Jes.

Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas. Bob: Kion ni faru?

Tom: Kion vi opinias?

Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE