×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Gerda malaperis, Ĉapitro 5.1

Ĉapitro 5.1

Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda: Okazis io vere stranga.

Tom: Vere stranga, fakte.

En la mano de tiu junulo estis io. Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi.

Io tre eta. Malgranda afero. Afereto. Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom: Tiam li montris ion al ŝi.

Evidente, li deziris forturni ŝian atenton. Linda: Kaj li sukcesis.

Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena. Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom: Ne plena.

Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi. Linda: Certe estas iu mistera substanco.

Tom: Iu drogo.

Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero.

Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Ĉapitro 5.1 Chapter 5.1 Capitolo 5.1 Capítulo 5.1

Bob:  Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron. Bob: Well, you still haven't told me what happened while you were spying on that couple.

Linda: Okazis io vere stranga. Linda: Something really strange happened.

Tom: Vere stranga, fakte. Tom: Really weird, actually.

En la mano de tiu junulo estis io. In that young man's hand was something. Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi.

Io tre eta. Something very small. Malgranda afero. A small thing. Afereto. 작은 일. Tom:  Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso. Tom: And while she wasn't looking, his hand approached her cup.

Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis. Linda: And when she looked at him, his hand stopped. Linda: 그리고 그녀가 그를 바라보자 그의 손이 멈췄습니다.

Tom:  Tiam li montris ion al ŝi. Tom: Then he showed her something. 톰: 그러다가 그 사람이 그녀에게 뭔가를 보여줬어요.

Evidente, li deziris forturni ŝian atenton. Obviously, he wanted to divert her attention. 분명히 그는 그녀의 관심을 돌리고 싶었습니다. Linda:  Kaj li sukcesis. Linda: And he succeeded. Linda: 그리고 그는 성공했어요.

Li plene sukcesis. He totally succeeded. 그는 완전히 성공했습니다. Ŝi rigardis al la pordo. 그녀는 문을 바라보았다. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. And as she looked away, his hand was suddenly over her cup, for a second, no more, and came back quite naturally. 그리고 그녀가 시선을 돌리자, 그의 손이 갑자기 그녀의 컵 위로 잠시 동안 더 이상 없었다가 아주 자연스럽게 돌아왔습니다. Malplena. Empty Bob:  Ĉu ĝi estis plena antaŭe? Bob: Was it full before? 밥: 전에는 꽉 찼었나요?

Tom:  Ne plena. Tom: Not full. 톰: 가득 차지 않았어.

Kompreneble, ĝi ne estis plena. Of course, it wasn't full. 물론 가득 차지는 않았습니다. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi. But there was something in it, and after it had been for a second over Gerda's cup, there was nothing left in it. 그러나 그 안에는 뭔가가 있었고, 그것이 게르다의 컵 위에 잠시 놓여진 후에는 그 안에 아무것도 남지 않았습니다. Linda: Certe estas iu mistera substanco. Linda: There must be some mysterious substance.

Tom: Iu drogo. Tom: Some drug.

Bob:  Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero? Bob: How do you know it wasn’t quite a piece of sugar? 밥: 그것이 단지 설탕 덩어리가 아니었다는 것을 어떻게 알 수 있나요?

Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero. Linda: He wouldn't be acting so sneaky if it was just sugar.

Tom:  Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Tom: By the way, there’s no piece of sugar here. 톰: 그런데 여기는 각설탕이 없어요.

Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj. It's just powdered sugar, in sugar bowls.