Ĉapitro 4.2
Tom: Mi ne komprenas.
Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj? Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas.
Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko. Linda: Eble jes.
Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas? Bob: Jes.
Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi. Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li.
Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla? Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela.
Nur vi estas bela. Bob: Mi ne konsentas.
Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas? Tom: Tute ne.
Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?
Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob: Diable!
Vi verŝajne amas ŝin.