×

Χρησιμοποιούμε cookies για να βελτιώσουμε τη λειτουργία του LingQ. Επισκέπτοντας τον ιστότοπο, συμφωνείς στην cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Henri Matisse - revolucio per koloroj

Henri Matisse - revolucio per koloroj

“Ĉiam troviĝas floroj por tiuj, kiuj deziras vidi ilin.”

naskiĝis antaŭ 150 jaroj kaj prilumis la 20-an jarcenton. Plene indas rememori kaj honori tiun grandan artiston. Fakte li estis ankaŭ desegnisto, ilustristo, skulptisto. Kune kun Picasso kaj Duchamp, li estas konsiderata kiel revoluciulo en la koncepto pri arto.

Komence, oni ligis lin al la movado nomata “fauvism”. En la franca lingvo, “fauve” signifas “sovaĝbeston”. Tio rilatas al la iom kruda uzado de koloro en tiu pentrostilo: fortaj, senmiksaj, bazaj koloroj uzataj tute sen reala rilato kun la objekto. Tiel oni vidas dukolorajn vizaĝojn, bluajn homajn korpojn, ruĝajn muzikistojn sidantajn sur verda grundo. Tio tamen ne malhelpas, ke ni sentu grandan harmonion, poeziecan etoson kaj delikatecon en liaj verkoj. “Fauvism” naskiĝis en la komenco de la 20-a jarcento kaj poste elmodiĝis. Sed ne Matisse: li konstante renoviĝis kaj fortiĝis. En la fino de sia vivo li devis eviti kontakton kun pentromaterialo, pro sanproblemoj. Tiam, li komencis krei bildojn per papertondado.

Li skribis: “Mi revas pri arto de ekvilibro, pureco kaj sereneco, for de temoj problemaj kaj deprimaj... ia trankviliga, kvietiga influo je la menso, io simila al bona brakseĝo, kiu donas malstreĉiĝon kontraŭ korpa laco.”

Unu el la plej konataj pentraĵoj de Matisse estas “La Danco”, kiun li verkis en du sinsekvaj versioj. En la unua (1909), oni vidas ĝojon, delikatecon kaj plezuron de ludo. En la dua (1910), la figuroj aspektas minacaj, tribecaj, ritaj, eĉ iom demonecaj. Ĉi tiuj verkoj bone ilustras la esprimkapablon de la artisto, kiun oni klasigas ankaŭ kiel adepton de ekspresionismo.

Kurioza aspekto de la biografio de Matisse estas liaj amikaj rilatoj kun Pablo Picasso. Ĉi tiu andaluzo estis 12 jarojn pli juna ol li, kaj dum multaj jaroj ili konservis inter si belan rivalecon, nutratan per reciproka admiro kaj interŝanĝo de ideoj kaj verkoj. Fakuloj diras, ke la same genia Picasso neniam sukcesis uzi kolorojn tiel brile kaj rave kiel lia amiko Matisse. La granda franco mortis en 1954, post koratako. Li skribis: “Se mian vivrakonton oni iam verkus tute vere, de la komenco ĝis la fino, ĝi ravus ĉiun homon.”

Henri Matisse - revolucio per koloroj Henri Matisse - revolution through colors