×

Χρησιμοποιούμε cookies για να βελτιώσουμε τη λειτουργία του LingQ. Επισκέπτοντας τον ιστότοπο, συμφωνείς στην cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu vi scivolas pri scienco?

Ĉu vi scivolas pri scienco?

Kio allogis min al la Esperanta Retradio?

Tio estas la ebleco uzi nian lingvon en la ĉiutaga vivo, ĉiutage, dum kelkaj minutoj, pri ĉiaj ajn temoj kiuj montras pozitivajn, optimismajn aspektojn de nia moderna mondo. Tiel oni povas respondi trankvile kaj firme al tiuj, kiuj asertas (ankoraŭ ekzistas tiaj asertoj! ), ke Esperanto ne havas propran kulturon. Jen: ni konstruu nian kulturon!

Antaŭ kelkaj tagoj mi eksciis, pere de virtuala evento sub la aŭspicio de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, pri la ekzisto de tre interesa blogo, kiu funkcias jam de iom da tempo. Temas pri la blogo “Scivolemo - Scienca blogo en Esperanto” ( https://scivolemo.wordpress.com/ ).

Ŝajnas al mi, ke tiu iniciato de nederlanda junulo Frank van Hertrooij, studento pri ĥemia teĥnologio kaj bioĥemio, meritas ĉies atenton. Li prave sin prezentas kun la ideo, ke en la Esperanta kulturo oni ne sufiĉe esploras sciencajn temojn. Kompreneble, tre malofte publikiĝas en pure sciencaj revuoj laboraĵoj originale verkitaj en Esperanto. Fakte, la angla lingvo regas sur tiu kampo, kaj tio trudas sufiĉe tendencajn trajtojn al la disvastigo de scienco tra la mondo. Ĝi funkcias, kvazaŭ aliaj lingvoj ne meritus frekventi la mondon de sciencistoj, kio sonas evidente maljuste.

Malfacile oni povas kontraŭi tiun tendencon, sed unu armilo, flanke de la Esperanta mondo, estas popularigo de scienco per nia lingvo. Precize tion faras “Scivolemo”.

En ĝi oni trovas sufiĉe detalajn, bone ellaboritajn, bele ilustritajn artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj, celantajn nefakulojn. Facile legeblaj kaj tamen sufiĉe detalaj kaj malbanalaj estas ĉiuj tekstoj. Ili dividiĝas je pluraj subtemoj: Bestoj, Ĥemio, La Kosmo, La Tero, Psiĥologio, kaj aliaj. Ĉiuj tekstoj estas verkitaj en bonega lingvostilo, klara kaj ĝusta.

Kaj plej alloge: “Scivolemo” havas kanalon en “Youtube“, kie oni trovas belajn, arte faritajn filmetojn, kiuj daŭras ne pli ol kelkajn minutojn. Estas vera plezuro spekti ilin.

Unuvorte, la materialo proponata de ”Scivolemo“ estas bela kontribuo al nia Esperanta mondo. Ĝi prezentas valoran uzon de nia lingvo por nia kleriĝo kaj amuziĝo. Ni apogu ĝin!

Ĉu vi scivolas pri scienco? Are you curious about science? Вы интересуетесь наукой?