×

Wir verwenden Cookies, um LingQ zu verbessern. Mit dem Besuch der Seite erklärst du dich einverstanden mit unseren Cookie-Richtlinien.

image

Esperanta Retradio 2018, Kosmoŝipa nutraĵo por bovinoj

Kosmoŝipa nutraĵo por bovinoj

Nuntempe proksimume la duono de ĉiuj proteinoj kiuj estas produktitaj sur agrokampoj estas donataj kiel furaĝo al bovoj kaj aliaj homutilaj bestoj. Esploristoj nun proponas alternativon kiu laŭ ili estas konvena por medio kaj klimato: Temas pri mikroorganismoj kiuj estos bredataj en industriaj instalaĵoj.

"Kosmoŝipa nutraĵo por bovinoj": Jen la slogano kiel priskribas tion la instituto kiu esploras la konsekvencojn de la klimata ŝanĝo, en Potsdam proksime al Berlino. Tiu instituto publikigis studaĵon pri tio kiel industrie produktita proteinpulvoro el bakterioj, gistoj, fungoj aŭ algoj povus laŭ la esploristoj de la instituto anstataŭigi agroplantojn kiuj estas riĉenhavaj je proteinoj, ekzemple sojfabojn.

Por la studaĵo la esploristoj pritaksis modelkalkulojn pri la ekonomia potencialo kaj pri efikoj al la medio de la produktado de proteino el mikroboj. Se oni anstataŭigus du procentojn de la porbesta furaĝo per mikrobaj proteinoj, laŭ la studaĵo ĉirkaŭ ses procentoj de la agrokampaj areoj, sep procentoj de la enaerigoj de varmdomaj gasoj kaj ok procentoj de la tutteraj perdoj de nitrogeno povus esti ŝparataj.

La metodo estis origine disvolvita dum la Malvarma Milito por kosmoŝipoj. Energio, karbono kaj nitrogena sterkaĵo tiucele estas aplikataj en laboratorio por la industria produktado de mikroboj kiuj estas riĉenhavaj je proteino. Intertempe la menuoj en la internacia kosmostacio ISS fariĝis signife pli abundaj kaj pli variaj.

Ĉe homutilaj bestoj la mikrobaj proteinoj povus havi aron da avantaĝoj. La produktado de porbestaj nutraĵoj povus esti malligita de la kultivataj areoj kaj tiel povus eviti malpurigon de la medio. La esploristoj krome supozas ke la mikroboj povus plibonigi la kreskadon de la homutilaj bestoj kaj la produktadon de lakto.

"Ĉar la produktado de mikrobaj proteinoj estas sufiĉe favorkosta, ĝi povus fariĝi la ĉefa anstataŭaĵo por riĉenhavaj furaĝoj", diras kunaŭtoro de la studaĵo. Ekzemple la germana agrikulturista federacio montris intereson pri la esplorrezultoj.

Sed doni tiun astronaŭtan nutraĵon al bovinoj ne sufiĉos por daŭre ŝanĝi la agrikulturon. Por tion atingi necesos strukturaj ŝanĝoj en la sistemo de agrikulturo kaj nutrado.

"Por nia medio kaj por la klimato, sed ankaŭ por la propra sano ni havas ankaŭ la eblecon parte anstataŭigi bestajn produktojn per la manĝado de fruktoj kaj legomoj. Kaj post pluaj progresoj en la teknologio mikroba proteino povus fariĝi rekta elemento de nia nutraĵo - do kosmoŝipa nutraĵo por ni ĉiuj", diras esploristo de la instituto en Potsdam.