×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (37)

Virinoj en muziko (37)

Chiara Margarita Cozzolani (1602 - 1678). estis kantistino kaj baroka komponistino, kiu naskiĝis en Milano, Italio. Ŝi estis la plej juna infano de riĉa komercista familio. Oni povas supozi, ke ŝi ricevis ampleksan muzikan edukadon ekde sia infanaĝo, kiel estis kutimo en tiu epoko por la knabinoj de riĉaj familioj. Je la aĝo de 18, Chiara Margarita sekvis la paŝojn de kelkaj el siaj familianoj: ŝia fratino, onklino kaj nevinoj prenis siajn religiajn votojn en la benediktina monaĥejo Santa Radegonda en Milano. Ŝi elektis 'Chiara' kiel sian religian nomon. Multmaniere ŝia vivo karakterizas la sorton de milanaj noblaj virinoj, el kiuj la plej multaj fariĝis monaĥinoj en la frua XVII-a jarcento.

Multaj monaĥejoj de tiu periodo estis famaj pro ilia muzika agado. Tiusence la monaĥejo Santa Radegonda fieris pro tio, ke ĝi havis la plej bonajn muzikistojn en Milano, kiuj regule koncertis por familiaj kaj fojaj eminentuloj. Cozzolani estis la reĝisoro de almenaŭ unu el la du korusoj, kiujn havis la monaĥejo. Lerta komponistino, ŝi publikigis plurajn kolektojn de motetoj kaj konĉertoj. Chiara Margarita Cozzolani estis la plej elstara kaj fekunda komponistino el ĉirkaŭ dekduo da monaĥinoj, kiuj publikigis sian propran muzikon en la unuaj dekoj de la XVII-a jarcento.

Tiel alte estimata estis la verko de Cozzolani, ke en 1640 ĝia unua eldono, Primavera di fiori musicali, estis rajtigita de la eklezio, dediĉita al ĉefepiskopo Monti. Bedaŭrinde, ĝi perdiĝis dum la dua mondmilito kune kun kelkaj el ŝiaj sekularaj kantatoj.

Ŝia komponaĵo de 1642, Concerti sacri, dediĉita al Mathias de Medici, inkludis motetojn por du ĝis kvar voĉoj uzante novajn teknikojn laŭ la lombarda stilo. Ŝia lasta eldonita volumo, verkita en 1650, enhavis grandskalajn vesprojn kun mikstaj verkoj de soloj kaj duetoj kaj du korusaj antifonoj akompanataj de violonoj kaj orgeno.

Ĉi tiuj eksterordinaraj sanktaj pecoj, kun alta malfacileco en la verkado por voĉoj, malkaŝas la konsiderindan kantkapablon de la ĥoristinoj reĝisoritaj de Cozzolani.

La sama eldonaĵo prezentis psalmojn, motetojn kaj kripan pecon dediĉitaj al la Virgulino Maria por ok voĉoj, kiuj enhavis partojn por viroj. Tio montras ankaŭ la komencon de spiritaj kaj muzikaj rilatoj pli rafinitaj kaj inkluzivaj.

Kvankam ŝi pasigis sian plenkreskan vivon en klostro, for de la ĉefaj tendencoj de la socio, Cozzolani certe konis la muzikon de Monteverdi. Ŝajnas ke ŝi havis kontakton kun la opero kaj aliaj specoj de fruaj unuvoĉaj scenejoj, kio evidentiĝas en la granda sendependa sento de ŝiaj voĉaj linioj, Ŝia publikigita muziko cirkulis ankaŭ en Germanio kaj Francio, kio montras ŝin kiel rimarkinda komponistino de sia tempo. La unua moderna eldono de ŝiaj kompletaj motetoj estis farita en 1998.

Cozzolani komponis malpli ofte por la resto de sia vivo, kiam ŝi entreprenis pli da monaĥejaj devoj, funkciante kiel priorino kaj abatino.

Kiel abatino ŝi firme defendis la muzikan rajton de la monaĥinoj, kiam ĝi estis atakita de la strikta ĉefepiskopo Alfonso Litta. Li volis enkonduki reformon en la konvento limigante muzikan praktikadon de la monaĥinoj, kaj aliajn kontaktojn kun la ekstera mondo. La intencoj de la ĉefepiskopo malsukcesis, parte pro la refuto de ŝia samtempulo Filippo Picinelli, kiu en raporto al la Ateneo de milanaj literaturistoj, en la jaro 1670 skribis: "La monaĥinoj de Sankta Radegonda estas dotitaj de tia malofta kaj delikata muzika talento, ke ili estas agnoskataj kiel la plej bonaj kantistinoj en Italio [...] ili portas la nigran benediktan veston de Benedikto el Nursio, sed por la aŭskultantoj ili similas melodiajn blankajn cignojn, plenigante la koron per miro kaj levante la spiriton en siaj preĝoj. Inter ĉi tiuj fratulinoj, Donna Chiara Margarita Cozzolani meritas la plej altan laŭdon: ŝia nomo estas Chiara, laŭ vorte Klara, sed ŝi pli valoras, kaj Margarita, laŭ vorte Perlo pro sia nekutima kaj bonega spriteco en la muzikkomponado.”


Virinoj en muziko (37) Women in music (37) Женщины в музыке (37)

Chiara Margarita Cozzolani (1602 - 1678). estis kantistino kaj baroka komponistino, kiu naskiĝis en Milano, Italio. was a singer and baroque composer who was born in Milan, Italy. Ŝi estis la plej juna infano de riĉa komercista familio. She was the youngest child of a wealthy business family. Oni povas supozi, ke ŝi ricevis ampleksan muzikan edukadon ekde sia infanaĝo, kiel estis kutimo en tiu epoko por la knabinoj de riĉaj familioj. Je la aĝo de 18, Chiara Margarita sekvis la paŝojn de kelkaj el siaj familianoj: ŝia fratino, onklino kaj nevinoj prenis siajn religiajn votojn en la benediktina monaĥejo Santa Radegonda en Milano. At the age of 18, Chiara Margarita followed in the footsteps of some of her family members: her sister, aunt and nieces took their religious vows in the Benedictine monastery of Santa Radegonda in Milan. Ŝi elektis 'Chiara' kiel sian religian nomon. She chose ‘Chiara’ as her religious name. Multmaniere ŝia vivo karakterizas la sorton de milanaj noblaj virinoj, el kiuj la plej multaj fariĝis monaĥinoj en la frua XVII-a jarcento. In many ways her life is characterized by the fate of Milanese noble women, most of whom became nuns in the early 17th century.

Multaj monaĥejoj de tiu periodo estis famaj pro ilia muzika agado. Many monasteries of that period were famous for their musical performance. Tiusence la monaĥejo Santa Radegonda fieris pro tio, ke ĝi havis la plej bonajn muzikistojn en Milano, kiuj regule koncertis por familiaj kaj fojaj eminentuloj. In this sense, the monastery of Santa Radegonda was proud to have the best musicians in Milan, who regularly performed for family and occasional dignitaries. Cozzolani estis la reĝisoro de almenaŭ unu el la du korusoj, kiujn havis la monaĥejo. Cozzolani was the director of at least one of the two choirs owned by the monastery. Lerta komponistino, ŝi publikigis plurajn kolektojn de motetoj kaj konĉertoj. A skilful composer, she has published several collections of motets and concertos. Chiara Margarita Cozzolani estis la plej elstara kaj fekunda komponistino el ĉirkaŭ dekduo da monaĥinoj, kiuj publikigis sian propran muzikon en la unuaj dekoj de la XVII-a jarcento. Chiara Margarita Cozzolani was the most prominent and prolific composer of about a dozen nuns who published their own music in the first decades of the seventeenth century.

Tiel alte estimata estis la verko de Cozzolani, ke en 1640 ĝia unua eldono, Primavera di fiori musicali, estis rajtigita de la eklezio, dediĉita al ĉefepiskopo Monti. So highly esteemed was Cozzolani's work that in 1640 its first edition, Primavera di fiori musicali, was authorized by the church, dedicated to Archbishop Monti. Bedaŭrinde, ĝi perdiĝis dum la dua mondmilito kune kun kelkaj el ŝiaj sekularaj kantatoj. Unfortunately, it was lost during World War II along with some of her secular cantatas.

Ŝia komponaĵo de 1642, Concerti sacri, dediĉita al Mathias de Medici, inkludis motetojn por du ĝis kvar voĉoj uzante novajn teknikojn laŭ la lombarda stilo. Her 1642 composition, Concerti sacri, dedicated to Mathias de Medici, included motets for two to four voices using new techniques in the Lombard style. Ŝia lasta eldonita volumo, verkita en 1650, enhavis grandskalajn vesprojn kun mikstaj verkoj de soloj kaj duetoj kaj du korusaj antifonoj akompanataj de violonoj kaj orgeno. Her last published volume, written in 1650, contained large-scale evenings with mixed works of solos and duets and two choral antiphons accompanied by violins and organ.

Ĉi tiuj eksterordinaraj sanktaj pecoj, kun alta malfacileco en la verkado por voĉoj, malkaŝas la konsiderindan kantkapablon de la ĥoristinoj reĝisoritaj de Cozzolani. These extraordinary sacred pieces, with high difficulty in the writing for voices, reveal the considerable singing ability of the choristers directed by Cozzolani.

La sama eldonaĵo prezentis psalmojn, motetojn kaj kripan pecon dediĉitaj al la Virgulino Maria por ok voĉoj, kiuj enhavis partojn por viroj. The same publication featured psalms, motets, and a crib piece dedicated to the Virgin Mary for eight voices that contained parts for men. Tio montras ankaŭ la komencon de spiritaj kaj muzikaj rilatoj pli rafinitaj kaj inkluzivaj. This also shows the beginning of more refined and inclusive spiritual and musical relationships.

Kvankam ŝi pasigis sian plenkreskan vivon en klostro, for de la ĉefaj tendencoj de la socio, Cozzolani certe konis la muzikon de Monteverdi. Although she spent her adult life in a cloister, away from the main trends of society, Cozzolani certainly knew Monteverdi’s music. Ŝajnas ke ŝi havis kontakton kun la opero kaj aliaj specoj de fruaj unuvoĉaj scenejoj, kio evidentiĝas en la granda sendependa sento de ŝiaj voĉaj linioj, Ŝia publikigita muziko cirkulis ankaŭ en Germanio kaj Francio, kio montras ŝin kiel rimarkinda komponistino de sia tempo. It seems that she had contact with the opera and other kinds of early one-stage performances, which is evident in the great independent feeling of her vocal lines, Her published music also circulated in Germany and France, showing her as a remarkable composer of her time. La unua moderna eldono de ŝiaj kompletaj motetoj estis farita en 1998. The first modern edition of her complete motets was made in 1998.

Cozzolani komponis malpli ofte por la resto de sia vivo, kiam ŝi entreprenis pli da monaĥejaj devoj, funkciante kiel priorino kaj abatino. Cozzolani composed less frequently for the rest of her life as she undertook more monastic duties, serving as prioress and abbess.

Kiel abatino ŝi firme defendis la muzikan rajton de la monaĥinoj, kiam ĝi estis atakita de la strikta ĉefepiskopo Alfonso Litta. As abbess she firmly defended the musical right of the nuns when it was attacked by the strict archbishop Alfonso Litta. Li volis enkonduki reformon en la konvento limigante muzikan praktikadon de la monaĥinoj, kaj aliajn kontaktojn kun la ekstera mondo. He wanted to introduce reform in the convent by limiting musical practice by the nuns, and other contacts with the outside world. La intencoj de la ĉefepiskopo malsukcesis, parte pro la refuto de ŝia samtempulo Filippo Picinelli, kiu en raporto al la Ateneo de milanaj literaturistoj, en la jaro 1670 skribis: "La monaĥinoj de Sankta Radegonda estas dotitaj de tia malofta kaj delikata muzika talento, ke ili estas agnoskataj kiel la plej bonaj kantistinoj en Italio [...] ili portas la nigran benediktan veston de Benedikto el Nursio, sed por la aŭskultantoj ili similas melodiajn blankajn cignojn, plenigante la koron per miro kaj levante la spiriton en siaj preĝoj. The archbishop's intentions failed, in part because of the refutation of her contemporary Filippo Picinelli, who in a report to the Athenaeum of Milanese writers wrote in 1670: "The nuns of St. Radegonda are endowed with such a rare and delicate musical talent that they are recognized as the best singers in Italy [...] they wear the black Benedictine dress of Benedict of Nursia, but to the listeners they resemble melodious white swans, filling the heart with wonder and uplifting the spirit in their prayers. Inter ĉi tiuj fratulinoj, Donna Chiara Margarita Cozzolani meritas la plej altan laŭdon: ŝia nomo estas Chiara, laŭ vorte Klara, sed ŝi pli valoras, kaj Margarita, laŭ vorte Perlo  pro sia nekutima kaj bonega spriteco en la muzikkomponado.” Among these sisters, Donna Chiara Margarita Cozzolani deserves the highest praise: her name is Chiara, literally Clara, but she is more valuable, and Margarita, literally Pearl for her unusual and excellent wit in composing music. ”