×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Vintra melodio

Vintra melodio

La vintro estas despoto. Ĝi malliberigas viajn manojn en gantoj, kaj per gantovestitaj manoj vi nur malfacile kontaktiĝas kun objektoj kaj homoj, ĉar per ili oni ne povas palpatingi ilian substancon, ilian animon. Gantovestitaj manoj taŭgas nur por ŝovi ilin en la poŝon aŭ en mufon, kaj eĉ tie ili ne kapablas palpĝui ilian varmon. Ne, mi ne ŝatas la gantojn! Kompreneble ankaŭ eblas la gantojn simple ne uzi, sed tion bonedukitaj kaj bonvestitaj homoj vintre ne faras. Tamen al frostrigidiĝintaj fingroj nek etenditaj manoj nek objektoj multon diras.

La vintro estas tedemulo. La somero ĵetas siajn flortapiŝojn ekster la vojojn, pli je dispono de okuloj ol de piedoj. La vintro tamen kovras per siaj neĝotapiŝoj ĉion egalmaniere. La asfalton de la strato samkiel la bedon, kie finfloris lastaj asteroj. Vi iras mole, sed la vojo ne parolas al viaj piedoj kaj ne gvidas vin. Via sorto tute ne interesas ĝin kaj ĝi lasas vin erariri eĉ sur lokoj bone konataj, ĉar ĝi dormas per vintra dormo kiel herbejo, kiel arbo, kiel vesperto. La neĝo tute englutas sonon de viaj paŝoj. Se jen tie, jen aliloke iu infana glitvojeto ne provus bubaĉe faligi vin, vi havus la impreson, ke vi seninteresiĝis por ĉiuj.

Sed la vintro estas ankaŭ poeto. Ĝia liro havas tamen nur unu kordon. Ĝi ludas per ĝi sian unutonan kanton, teksitan el la plej diversaj nuancoj de blanko. Ĝi ludas ĝin kun akompano de nordvento, dum ĝojkrioj de skikurantoj, dum malgaja pepado de frostantaj krestalaŭdoj.

La vintro ĉiam estas destinita prefere por okuloj ol por aliaj sensoj. Inter ĝi kaj blindulo ĉiam kuŝos la neekkonita beleco de frostaj floroj sur fenestroj kaj briloplena ludo de fajreroj sur sunlumigita neĝo. Kaj tamen ankoraŭ multo restas ankaŭ por li. Jen, la delikataj karestuŝoj de neĝeroj dum neĝovento! La odoro de la frostotagoj, la silento de la frostonoktoj! Kaj la ĝoje sonanta kanto de degelanta neĝo, kaskade falanta de la tegmentoj kaj en apudtrotuaraj kanaletoj! Tio ĉi tamen ne plu estas melodio de vintro, sed ĝoja antaŭsento de printempo, kiu ie, en la sudaj malproksimoj, ekkomencis sian venkoplenan marŝon.