×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, Vakcinaĵo eble baldaŭ je dispono

Vakcinaĵo eble baldaŭ je dispono

En la tuta mondo oni intense serĉas vakcinon kontraŭ la kronvirusa malsano. Estas kvazaŭ vetkurado kiu estos la unua por prezenti vakcinaĵon. Kaj venas jam esperigaj signoj ke tio eble baldaŭ okazos. En Germanio ekzemple oni disvolvis kune kun usona konzerno preparaĵon kiu en unuaj testoj rezultigis ĉe testpersonoj la disvolviĝon de efikaj antikorpetoj. Oni ja ankoraŭ ne scias ĉu tiuj antikorpetoj kapablas protekti homojn kontraŭ infektiĝo per la kronviruso. Por konstati tion, oni volas plenumi testojn kun 30.000 testpersonoj.

La jam plenumitaj testoj ampleksis 45 sanajn testpersonojn en la aĝo de 18 ĝis 55 jaroj. 24 el ili ricevis po du injektojn de la efiksubstanco - kelkaj el ili ricevis iom pli altan dozon. 12 testpersonoj ricevis finfine nur unufoje altan dozon, tiu aliro tamen ne plu estis sekvata. Aldoniĝis naŭpersona kontrolgrupo kiu ricevis du dozojn da placebo. La intervalo ĉe la dono de du dozoj estis du semajnoj.

Sep tagojn post la dua vakcino ĉe ĉiuj 24 testpersonoj kun du vakcinaj injektoj konstatiĝis antikorpetoj kiuj en sekva laboratoria testo kapablis elŝalti la kronviruson.

Tiuj homoj montris ankaŭ signife pli fortan formiĝon de antikorpetoj ol homoj kiuj estis jam infektitaj per la kronviruso. Depende de la vakcina dozo la vakcinitaj personoj estis formintaj 1,8- ĝis 2,8-oble pli da neŭtralizaj antikorpetoj kontraŭ la kronviruso.

Laŭ la indikoj de la entreprenoj ne aperis gravaj kromefikoj, ĉe la kandidatoj kun du vakcinoj nur observeblis "mildaj ĝis moderaj lokaj sistemecaj reagoj". La plej ofte loka reago estis doloro en la injekta loko.

"Tio estas tute bonaj signaloj", komentas virologo de la universitato de Marburg en Germanio. Laŭ li estas aparte bone ke la koncentriĝo da antikorpetoj estas pli alta ol ĉe homoj kiuj jam estas trapasintaj infekton. Ĉu la vakcinaĵo vere donas protekton kontraŭ infektiĝo, tion tamen ne montris la rezultoj. Krome estas malklare, ĉu la vakcino rezultigas la konstruon de tiel nomata imuna memoro, do ke la korpo estas efike preparita por infektiĝo per la kronviruso. Por montri tion necesas vakcini multajn milojn da homoj por povi poste vidi kiom el ili infektiĝas sub realaj kondiĉoj.

Per la jam plenumitaj kaj nun ankaŭ sekvontaj testoj ambaŭ firmaoj volas eltrovi la ĝustan dozon por ebla vakcinaĵo. Tio okazos en mondvasta studo kun pli ol 30.000 sanaj testpersonoj ekde verŝajne fine de julio de ĉi tiu jaro.

Se la vakcinaĵo ricevos aprobon, la firmaoj planas produkti ĝis la fino de ĉi tiu jaro ĝis 100 milionojn da dozoj da vakcino kaj eble ĝis la fino de la venonta jaro pli ol 1,2 miliardojn da dozoj.

Vakcinaĵo eble baldaŭ je dispono Uma vacina pode estar disponível em breve Вакцина может скоро появиться